Kio estas la rilato inter Esperanto kaj paco? Tiun demandon mi provas respondi de kelkaj jaroj, sed ankoraŭ ne trovis kompletan respondon. Foje mi renkontas responderon, kiel nun per ĉi tiu libro.
Kiel pluraj esperantistoj ankaŭ la aŭtoro Elisée By’elongo Isheloke vivis parton de sia vivo en tre malpaca ĉirkaŭaĵo. En la libro li raportas pri la bataloj kaj murdadoj en la oriento de Kongolando (Kongo-Kinŝaso) en oktobro 1996 kaj poste. Por savi sian vivon li ne povis plu resti en Kongolando kaj fuĝis. Kiel miloj da personoj li entreprenis longan marŝadon kun sendormaj noktoj, konstantaj timo kaj malsato kaj teruraĵoj ĉirkaŭe. Fine en novembro 1996 li atingis la rifuĝejan tendaron Nyarugusu en Kigoma, Tanzanio. Tie la aŭtoro kaj aliaj instruis Esperanton al dekoj da rifuĝintoj. Pli frue en 1993 By’elongo mem lernis dum kelkaj semajnoj Esperanton de Mateso Bilimba en internacia lernejo en Buĵumburo, Burundo. En la rifuĝejo li daŭrigis la studadon per koresponda kontakto kun Hans Bakker (Nederlando). Post Tanzanio la aŭtoro plu iris al Sud-Afriko, kie li nun restadas.
La libro konsistas el du partoj: unua parto en kiu oni legas pri la konfliktoj en la naŭdekaj jaroj en la oriento de Kongo-Kinŝaso kaj najbaraj landoj. Kaj ankaŭ pri la politika historio kiu antaŭis la konfliktojn. Laste pri la fuĝo de la homoj kiuj vivis en tiu regiono. La dua parto temas pri la kulturo kaj vivstilo en Bembujo, la lando de la bemboj kaj de kie la aŭtoro devenas. Bembujo troviĝas en la sudo de la konflikta regiono, borde de la grandega lago Tanganjiko. Ĝi estas riĉa je naturo kaj pejzaĝoj, je ercoj kaj mineraloj kaj je kulturo. Kelkaj riĉaĵoj estas ekspluatataj de eksteruloj: ekzemple la minejojn posedas ofte eksterlandanoj kiuj apenaŭ dividas la profiton kun la lokanoj. La bemba kulturo estas indiĝena afrika kulturo kaj ankoraŭ hodiaŭ oni praktikas multajn tradiciojn. Ekzemple kiam bemba bebo naskiĝas ĉiuj vilaĝanoj festas: oni faras specialajn dancojn kaj trinkas tradician bieron. Manioko estas respektata nutraĵo: neniu eksidas sur maniokon aŭ traktas ĝin senrespekte. Liberan seksumadon oni ne akceptas kaj knabino kiu estas senvole perfortita tamen, povas esti forpuŝita el la propra familio. Ankoraŭ nun multaj knaboj estas cirkumcidataj pro tradicio.
Leginte la libron al mi ne estas klare kion la aŭtoro mem opinias pri la diversaj kulturaĵoj kaj kiamaniere li sukcesis kombini sian propran kulturon kun la kulturo de sia nova hejmlando. Eble la aŭtoro elektis raporti pri la konflikta situacio kaj la loka kulturo kiaj ili estas, sen antaŭjuĝoj. Laŭ mi li sukcesis pri tio tamen konservante personan stilon. La stilo estas foje senstruktura. Aparte en la komenco de la libro la teksto ne ĉiam havas logikan strukturon, kio malhelpis al mi sekvi la klarigojn pri la komplikaj politikaj situacioj. En la kultura parto mi trovis la stilon multe pli bona: kvazaŭ en persona interparolo kun la leganto la aŭtoro rakontas pri la bemba kulturo. Ne de distanco, sed konante ĝin de interne.
Plaĉas al mi la abundaj piednotoj kaj klarigoj en la libro. La kelkajn tajperarojn oni espereble forigos por la sekva eldono. Utila estas la mapo presita sur la dorsa kovrilo. Tio estas pli praktika ol se ĝi troviĝus sur interna paĝo. Kun plezuro mi legas lastpaĝe ke la libro estas enpaĝigita per libera softvaro.
La libro prezentas unu el la multaj kulturoj inter kiuj nun ankaŭ Esperanto estas ligilo. Inter esperantistoj malsamaj kulturoj ŝajnas esti facile prezentataj kaj tolerataj. Cetere, mi dubas ĉu per alia lingvo tio okazus malpli facile. Interalie pro tio mi daŭre ne certas pri rekta rilato inter Esperanto kaj paco. Tamen pro ĉi tiu libro mi certas ke en ĉiu lando troviĝas personoj kiuj deziras paroli pri kulturaj diferencoj kaj trovi pacajn solvojn por konfliktoj. Tiurilate grava frazo de la libro estas la lasta, dorskovrile: “La aŭtoro deziras vastan diskutadon de sia libro.” Mi esperas ke ankaŭ ĉi tiu recenzo kontribuos al tio.