Mirinda kompilaĵo alvenis el Japanio:
dika (540 paĝoj), dece per tolo bindita,
granda (13x25 cm) libro kun la titolo
ZAMENHOFA EKZEMPLARO, bone protektita per kartona ujo. Estas la vivoverko de Rihej Nomura, kiu skrupule
traesploris la verkojn de Zamenhof por
kompili lian uzadon de vortoj kaj esprimoj. Estas vere impone, kion li
kolektis: 36 mil esprimoj kun referencoj ordigitaj sub 1300 kapvortoj. Al
seriozaj studantoj de la lingvo ĝi alportas abundan materialon por ekkoni la
stilon de Zamenhof, kiu ja ĝis hodiaŭ
restas modela kaj vojmontra, precipe
en la nuancoj. Certe, tio estas precipe
grava afero por ne-eŭropanoj, sed ne
malpli por sciantoj de okcidentaj lingvoj, kiuj ofte tro facilanime supozas, ke
la signifo de iu termino ekvivalentas al
simila vorto en la propra nacia lingvo.