La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ili kaptis Elzan!

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Legebla sen enuo

Claude Piron aperigis plurajn lingvoinstruajn facillegaĵojn tre konatajn. La jena, Ili kaptis Elzan, aperigita sub la pseŭdonimo Johán Valano, estas malpli instrua kaj pli distra ol Gerda malaperis kaj Lasu min paroli plu.

En la verkoj de Piron/Valano kutime la lerte teksita evento-ĉeno estas la ĉefa valoro, kaj tio validas ankaŭ pri Ili kaptis Elzan. Efektive ĝia intrigo estas ekstreme komplika, plena de neatenditaj turniĝoj kaj malkovroj, kaj tiel sinua, ke ĉe la fino ne eblas memori la komencon. Iomete ĝi similas la kernan intrigon de komika opero aŭ Ŝekspira komedio - oni finfine ne scias kiu estas kiu, nek kiu trompis kiun. Tamen ĉe la fino ĉio solviĝas, ĉiu amanto ricevas amantinon (kvankam ne ĉiam la atenditan), kaj la fiulo estas punota.

Laŭ mia gusto tia intrigo bezonas ion kroman por esti ĝuebla. Interesajn karakterojn de la personoj. Trafajn etoson kaj mediopriskribojn. Viglan kaj humuran dialogon. Aŭ belan, naturan stilon de la rakontado. Bedaŭrinde ĉi-verke la aŭtoro ne provizas ion tian. Temas pri efika kaj sufiĉe simpla rakontado sen iaj kromaj spicoj. Eble tio povas konveni al nesperta leganto, tamen estas risko, ke nenio vere kaptas lian atenton aŭ imagon. La intrigo, kvankam lerte farita, havas neniom da kredindo aŭ realismo, kaj ankaŭ fantazio kaj leĝero iel mankas al ĝi. Tial ĉi gaja farso paŝas per iomete pezaj piedoj, malgraŭ la rapide turniĝantaj eventoj.

La libro portas la subtitolon "Romano en facila Esperanto". Certagrade tio estas trafa etikedo. Sed la facileco konsistas ĉefe el la uzataj vortoj, kiuj ne tro multas aŭ malfacilas. La stilo tamen ŝajnas al mi iomete peza, neeleganta. Kaj la strukturo de la frazoj jen kaj jen tute ne estas tiel facila, kiel oni preferus en tia verko. Jen du ekzemploj:

La policano, kiun ni ekkonis en la komenco de ĉi tiu rakonto, estis sekvinta la telefoninton samloke priparolitan - temis ĝuste pri tiu Superŝuto, kiun nomis la radia mesaĝo - ĝis domo, kies uzon fare de la fi-fama movado la polico jam suspektis. (p. 45)

Pipelbom ne konis la parton pri la "gepolicanoj" Nikolao kaj Lucia, en kies manojn li falis, dum, malsaĝe decidinte realismi ankaŭ pri la parto de la plano, laŭ kiu li devis perdi la vojon, li troviĝis batalanta ekstervoje kun naturo ne speciale ema bonvenigi altajn, pezajn, larĝajn, dikajn industriistojn. (p. 87-88)

Strange, la aŭtoro de ĉi facillegaĵo enĵetis unufoje sur paĝo 86 la vorton "aliel" (krome erare uzitan, ĉar ĝi ja devus signifi alimaniere, ne aliokaze, kiel ĉi-loke). Ankaŭ strangeta francismo troveblas escepte: "tiu impresa - se malbela - kastelulino" (p. 97) prefere estu kvankam malbela.

Kiel supozeble evidentas el la supraj komentoj, mi ne trovis grandan valoron en Ili kaptis Elzan. Necesas tamen diri, ke ĝi havas la plej gravan kvaliton de verko legata pro la lingva ekzercado: intrigon tiel viglan, ke oni ne enuas dum la legado. Ĉiam okazas io neatendita, ĝis la lasta paĝo.

Sten Johansson

Ili kaptis Elza de Johan Valano


Septembro 2019
Mi ŝatas legi detektivan romanon, do mi trovis ĝin verkitan de s-ro Johan Valano. La rakonto pri la 50-jara fraŭlo sed riĉa. Li havis ridetan decidon por edzigi la grafinon Montakval, kiu pasis 2 edzojn kaj ankaŭ havis 50 jarojn, kiam urbano volas teni lian belan ter-regionon. Lia plano de kapto al grafino kreis situacojn, kiu misgvidas min al malĝusta juĝo en sekvanta afero kaj karakterioj de roloj. Kelkaj belaj kaj ridantaj detaloj allogas leganton pri am-rakonto kun detektivo. Mi nur legas ĝis ĉapitro 13 sed mi lernas pri Esperanto kaj kiel gvidas skribi rakonton.
Tre interesa por legi romanon. Mia Esperanto estas pli bona.

Kvin (Vjetnamio) 1

Ili kaptis Elza de Johán Valano


Novembro 2019
La Romano "Ili kaptis Elza" de Johán Valano estas duon-romantika kaj duon-detektiva romano, bone inda legi. La rakonto havas 26 ĉapitrojn kaj 54 paĝojn. La historio rondiras ĉirkaŭ riĉa industriulo kaj la grafino de la kastelo en la urbo. Ĝi estas urbo, kiu transformiĝas al loko turisma, allogas investon kaj turismon. Inter konservi la tradiciajn trajtojn kaj akcepti ŝanĝon: Ĝi ankaŭ estas la amemo, konscio kaj vivo de la antaŭa generacio kaj de la pli junaj. Iom da kreemo en rakontado, iom da detektiva mistero: kreado de kidnapaj situacioj kaj planoj, aldonante komplikecon de Movado por Vera Eŭropo, ...faru rakontojn devigajn legantojn. La surprizo de la renkontoj kaj la klareco de amo, kiuj feliĉigas Finon, senton de malpezeco kaj feliĉo al Mi. Romano en facila esperanto de Johán Valano ekde 1985 urĝe lerni kaj uzi Esperanton al lernantoj. Koran dankona al aŭtoro!

Kvin (Vjetnamio) 2

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.