La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Elektitaj paroladoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La libro kiu transpasas sian aĝon kaj transdonas sian saĝon


2010. №3 (185)
Ivo Lapenna. Elektitaj paroladoj kaj prelegojNi estas de longe en la dudekunua jarcento, kiam filmoj, diskoj, videoj alproprigis al si la plejan parton de la hodiaŭa informado. Ĉu do plu valoras eldoni libron kun la teksto de paroladoj, eĉ reeldoni, kun malgranda suplemento, verkon de 1966? La simpla teksto donas nur la enhavan parton de oratoraĵo, kaj en la kazo de Ivo Lapenna, tiu ne estis la plej granda parto kompare al la sono de liaj vortoj kaj al la vido de liaj gestoj. Libro kiu estis epokfara ĉe sia unua apero riskas arkaikiĝi ne pro sia enhavo, sed pro la teknologio kiu hodiaŭ prezentas aliajn pli efikajn manierojn ĝui paroladon.

Sed la eldoninto akceptis la riskon; fakte, se oni legas, la vervo de la oratoro estas divenebla el la paĝoj, ĝi elsaltas preskaŭ nature: la paroladoj estas bone konstruitaj laŭ la tekniko jam prezentita en alia verko de Lapenna, Retoriko (kaj la verko mem surportas subtitolon: “Suplemento al Retoriko”). Unue saluto al la ĉeestantoj kaj eniĝo en la etoson, poste la kerno de la parolado, plejofte kun temo pri Esperanto kaj ĝia movado, aŭ pri problemoj de internaciaj rilatoj, tiom karaj al la oratoro, kaj, ĉe konkludo, optimisma fino, kiu altiras aplaŭdojn.

En sia antaŭparolo al la unua eldono de 1966 Gaston Waringhien diris: “Libro analoga al ĉi tiu ekzistas en Esperanto nur unu: la Paroladoj de L.L. Zamenhof”. Ni povus aldoni, ke malgraŭ la paso de la jardekoj ek de tiam, la diro restas prava. De la Majstro aperis pluraj eldonoj de liaj paroladoj, sed de aliaj nenio estis kolektita kun la sama celo: Privat, Tonkin, Frank, Silfer, Wells, Waringhien mem kaj tuta aro da prelegantoj prezentis oratoraĵojn kaj en inaŭguroj, kaj en la Internacia Kongresa Universitato, kaj en amaso da aliaj ĉiuspecaj kunvenoj. Kompreneble, dise en gazetoj kaj libroj aperis multo de ĉiu el la menciitoj kaj de granda nombro da aliaj, sed plia verko celanta skribe transponi oratoraĵojn de unu sola persono fakte ne aperis.

Analizi la paroladojn de tiu tempo donas certagrade ian melankolian senton: la elano de optimismo, la konscio pri la ĝusteco de la entreprenita vojo, la fiereco pri la atingota celo ne plu estas ĉiam la ĉefa trajto de la paroladoj nunaj, eĉ se farataj en analogaj cirkonstancoj, kiel, ekzemple, la UK-aj inaŭguroj. Tiufacete la paroladoj de Lapenna similas pli multe la zamenhofajn ol similas la liajn la vortoj de liaj posteuloj. En ĉi lastaj regas pli ofte racio ol emocio, historia perspektivo ol prognozo pri la estonteco. Tial la paroladoj de Lapenna fariĝis klasikaĵoj, for de nia tempo kiel momenta ekzemplo de vervo, sed ĝuste tial daŭre instruaj kaj primeditindaj.

La verko dividiĝas tipografie en tri partoj: la unua kaj la dua, entenantaj respektive paroladojn kaj prelegojn, reproduktas senŝanĝe kaj eĉ samkomposte la unuan eldonon; la tria, klasita kiel “Aldono”, entenas du inaŭgurajn paroladojn, do enhave ĝi estas simple daŭrigo de la unua. Intertempe aperis, en la lastegaj jaroj, kvindiska serio kun paroladoj de Ivo Lapenna: sed nur tri el ili estas la sona originalo de paroladoj de la libro, do la libro restas esence neripetita unikaĵo. Se temas pri UK-inaŭguraj paroladoj, ili estis preskaŭ ĉiam poste presitaj en la organo de UEA, tial pacienca biblioteka elfosanto povus ilin ne malfacile spuri; sed aliaj estis eldiritaj ekster tiu kadro, do ili aperas nur ĉi tie. Mi menciu kiel ekzemplon la mesaĝon de 1953 al la novzelandaj esperantistoj, kie la finaj frazoj tekstas:

Tute certe venos denove la tempo — eble pli baldaŭ ol oni kutime supozas — kiam la tuta mondo estos malfermita por la Internacia Lingvo kaj kiam, ĝuste tial, la homoj sentos la bezonon pri ĝi ankoraŭ pli intense. Utiligante la lingvon ĉiusence en la nuntempo ni samtempe ĉiam pensu ankaŭ al tiu estonteco, por kiu ni ĉiuj laboras. Estas nia tasko kaj devo konservi la lingvon, evoluigi ĝin ĉiam pli por povi ĝin transdoni en ankoraŭ pli perfekta formo al la estontaj generacioj. Nia respondeco precipe en la nuna momento estas granda, sed mi ne dubas, ke ĉiu, kiu komprenas la esencon de la Internacia Lingvo kaj de ĝia funkcio, faros sian devon.

El tiuj malmultaj linioj reliefiĝas la fido en la lingva instrumento, en la estonta pli justa, ne nur lingva sed ankaŭ socia, ordo, la memdisciplino por la atingo de la celo, la certeco pri la responsokapablo de la popolo: karakterizoj kiuj distingis Ivon Lapenna dum lia tuta vivo esperantista.

Ĉe foliumado de la libro pasas sub la okuloj temoj gravaj: la internacia kunlaboro, la kultura valoro de la internacia lingvo, la lingva diskriminacio, la humanisma internaciismo, la ideologiaj elementoj de esperantismo, la arta kreado en Esperanto, la rolo de UEA. Aperas la paroladoj de la glora Montevidea aventuro ĉe UNESKO, ankoraŭ ĝis nun nesuperita klimakso de la agnosko de Esperanto fare de internaciaj institucioj. Instruaj vortoj pri kiel oni defendas nian aferon, kiel oni pledas, kiel oni informas pri gravaj tutmondaj problemoj: el ili oni povas profite ĉerpi solidajn argumentadojn, efikajn frazojn, tre rafinitajn vortojn, kvankam Lapenna uzis tute simplan vortaron, facile kompreneblan al ĉiu fininto de unuagrada lingvokurso. Lia arto estis konstrui poezian enhavon el simplaj vortoj kaj teni, per sia oratoreco, la atenton de la publiko eĉ dum sufiĉe longaj frazoj. La du paroladoj aldonitaj en la nuna eldono, eldiritaj inaŭgure en Helsinko (1969) kaj en Vieno (1970), pritraktas la teknologian antaŭensalton de la homo fronte al la postrestinta soci-politika ordo: homoj iras sur la lunon, sed ne kapablas interkompreniĝi kun la najbaroj.

Kompare kun la 120 paĝoj dediĉitaj al la paroladoj, iel magre povas impresi la ĉ. 50 dediĉitaj al la prelegoj. Ni memoru, ke Lapenna prelegis ege abunde: en la Someraj Universitatoj, en la Internaciaj Seminarioj de Germana Esperanto-Junularo, en la Kulturaj Ferioj en Grésillon; ĉie ajn kie li partoprenis ion, li prelegis. Ofte pri juraj problemoj, sed, laŭ la aŭdantaro, ankaŭ pri la movado, la strukturo de UEA, la grandeco de la kreinto de Esperanto. Plektiĝas en tiuj prelegoj la fakulo kaj la movadano, la rigora argumentado de la profesoro kaj la entuziasmo de la fidela adepto, la serioza sciencisto kaj la respondeculo pri la antaŭenigo de Esperanto tra unueca asocia strukturo. La ampleksa prelego pri la grandeco de Zamenhof, fadeno de prelegaro de Lapenna dum la Zamenhof-jaro (1959), povas ankoraŭ nun esti utiligata kiel modelo de sobreco, serioza dokumentado kaj ĝusta kombino inter la rigardo al pasinteco kaj aspiro al pli bona estonta komunikado.

Jen do libro kiu transpasas sian aĝon kaj transdonas sian saĝon al la novaj generacioj. Inter la diversaj celebradoj kiuj memorigis Ivon Lapenna en la centa datreveno de lia naskiĝo en 1909, la reeldono de ĉi tiu verko estas certe la plej grava.

1. Pri uzado de vortoj kaj verbaj tempoj, ekzemple komparo inter -os-modo kaj -is-modo, eble interesas la jena studo: C. Minnaja. Statistika analizo de la paroladoj de Ivo Lapenna // Grundlagenstudien aus Kybernetik und Geisteswissenschaft, 41, 2, Juni 2000, p. 83–90.

2. En Eseoj memore al Ivo Lapenna (Kehlet, 2001), la nomo de tiu pens- kaj kondut-maniero, iĝis “humaneca internaciismo”, laŭ posta uzado fare de Lapenna mem.

Carlo Minnaja

IVO LAPENNA: Elektitaj paroladoj kaj prelegoj


Septembro 2018
Mi tralegis la libron, IVO LAPENNA: Elektitaj paroladoj kaj prelegoj. Ĝi traktas la antaŭ ĉ. duonjarcentajn paroladojn, kies enhavoj estas bonstilaj eĉ emociaj kaj noblaj. En tiu tempo mi estis ĉ. 20-aĝa kaj tiam mi sciis nur la vorton, "Esperanto", sed mi ankoraŭ ne eklernis ĝin.
Mi nun eksciis, ke tiam UEA bone kontaktis kun UNESKO kaj eĉ estis unu el la kandidatoj de nobel-pacpremio. La esencan enhavon de la libro montras jena citaĵo:
"Oni hodiaŭ multe parolas pri diskriminacio, rasa, nacia, kaj alispeca, tamen estas gravega la lingva diskriminacio."
"La baldaŭa estonteco montros ĉu la racio venkos super antaŭjuĝoj kaj superstiĉoj kaj ĉu la homaro tiamaniere fine solvos la lingvan problemon en la internaciaj rilatoj."
Esperanro estas nur unu rimedo por solvi la lingvan diskriminacion. Tiu tezo ankoraŭ nun estas senŝanĝebla, mi kredas.

Samo (Japanio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.