La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Esperanto
Movado. Strategio. Estetiko. Rakontoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Impone pri Esperanto kaj ne nur

Ĉielblua kovrilo blulitere legigas Esperanto. Movado, Strategio, Estetiko, Rakontoj. Koloro ripoziga, enhavo instiga. Respekte la kolektantoj celis prezenti al la internaciularo la vivoverkon de tiu pacbatalanto, kiu reflorigis la Rumanan Movadon. Por tia verko, 650-paĝa, eble utilas ĉiĉeronado, kvazaŭ tra duetaĝa muzeo.
Vi eble jam rekonis Marks: sube la labora parto, baza por la kultura tavolo. Simile, movadaj okupoj antaŭas la beletrajn analizojn kaj specimenojn.
Komence nin kaptas Atentigo: ne temas pri historio de la Movado en Rumanio. Tion prizorgis – etskale – C. Dominte kaj D. Neagu. Ni sekvu do la proprajn spertojn de la ĉefaŭtoro pri la E-renesanco post 40-jara malpermeso, kun severa subpremo sub Ceauşescu (arestadoj, maldungoj; ne mankis avertoj ke li riskas tro). Ni komprenas ke ne eblis eviti ripetojn el similcelaj paroladoj. La lingva flanko suferis pro malfrua ekkono de la lingvo, manko de adekvataj lerniloj kaj la "io pelas min eterne", la interna bezono disvastigi la Esperanto-ideon, kaj tio apud plenokupo profesia ĉe la universitato (p. 35). Fakte, la fascina enhavo forgesigas tiun doloron. (Kaj se necese, eratumo disponeblas. Kiu latinidano ne konfuzis ‘konscienco’ kaj ‘konscio’?) Li ja proponas novismon: "blami"– hontige malhonori; sur p. 102 li klarigas rumanan "toporvosto": interna perfidulo. Ĉu preferi "kvislingo" aŭ "talpo"? Jam oftas ne-PIV-a ‘mentaleco’; "voluntarismo" havas konvenan gloson.
Sed ni sekvu la fascinan rakonton:
Emocias aŭtobiografiaj notoj pri la plej feliĉaj vivmomentoj, verkovoste (p. 637ss). Kampara deveno restigas manlaboremon junaĝe, dumvive intimon kun la socibazo. Kiel delikate li pentras sian renkontiĝon kun 90-plusjara onklo, indigna pro malkonvencia kunstudentino – ĉu scie? - skandalinta preĝeje. Sekve necesas cedi retuŝon de la studfaka titolo por resti akceptebla en tiu tradiciejo: ja ne eblas instrui la rumanan al rumanoj! Antaŭis obstina-abstina luktado kun ciferoj por entute povi plulerni, plian paŝon ebligis nur… ĉu hazardo? en malespero. Ĝuste la matematika ekzakto kapabligis lin kiel studento kritiki misajn tezojn pri beletristiko de tro-regantaj aŭtoritatoj. Akirinte hejmlandan rekonon li ekinstruis Berline, kie fine de sia jarkvino (en 1970) li malkovris Esperanton, kontaktis Detlev Blanke jam firme aktivan ĉe la Humboldt-Universitato. Vera rivelo renversanta lian vivocelon: "Mi ĉiam sentis min spontane alvokita apogi kaj homojn kaj ideojn, kiuj spertis maljustaĵon." (p. 37).
Por ke almenaŭ la ĉefan mesaĝon de lia vivoverko ni asimilu, lia "Atentigo" resumas la strategion (p. 11): Aliri politikistojn kaj intelektulojn, t.e. sinsekve konvinki generalojn-ministrojn, aliajn altrangajn politikistojn, rektorojn, kolegojn profesorojn, studentojn kaj amaskomunikistojn, instruistojn por entuziasmigi junulojn por humana celo; fine revoki jamajn esperantistojn, fortimigitajn de la longdaŭra malpermeso, por kontribui per sia lingva sperto. Unuafaze li povis montri ke ĝuste pro neglekto al internaciaj normoj – nur en Rumanio kaj Albanio validas malpermeso – kaj eĉ al propraj leĝoj, permesantaj ĉion esplori, faŝistoj kaj stalinistoj dum kvardek jaroj sufokis eĉ la eblon diskuti pri la internacia lingvoproblemo. Li kaj la plej entuziasma kolego Cezar Apreotesei kune aŭ aparte travojaĝis la landon prelegante, foje kombine kun profesia misio, sed pleje el propra poŝo. Ja tion ebligis la profesora honorario kaj edzina simpatio. Do postajn elturniĝojn ke mankas mono por disvastigi Esperanton, li prave forviŝas. La kolego aliris la sportan-turisman ministerion kaj akiris permeson esperantigi Ferioj en Rumanio, kion plenumis ĉefurbanoj. La rezulton ni povis admiri en la Varna UK (1978). Kaj ĝuste en ties Inaŭguro Bociort minute salute kunĝojigis ĉiujn pro la ĵusa oficialigo de la E-instruado en sia Universitato en Timişoara. Kaj ĝi kun sia Kolektivo Esperanto-Interlingvistiko fariĝis la centro de la E-movado en Rumanio (p. 47, 293).
Kiel eblis tia paradigmo-ŝanĝo, inkluzive sciencigon kaj junigon (lia filo Florian raportis pri la junulara sekcio en 1981)? Nia revuo Esperanto ligas ĝin kun la prezentado de la oficiala pupteatro de Júlia Sigmond en Zagreb. (Kaj ĝuste pupteatraĵojn tradukis nia Bociort…) La veran motoron de la senprecedenca kresko montras noto sur p. 41, el IPI (Informilo por Interlingvistoj) 1998/1, en kiu Detlev Blanke malkaŝas ke temas pri Ignat Bociort. Tiu reciproke agnoskas la gravan kontribuon de Berlino (p. 222). Ankaŭ la helpon de profesoroj Tonkin kaj Tyblewski li laŭdas. Sed en 1984 la jara kunveno kunigis jam 350 homojn en Timişoara. Legante tion en Esperanto ni ja povis antaŭtimi loĝistikajn problemojn por la reĝimo. Kaj vere en februaro 1985 nura telefonaĵo de nova vicministro Ciucu paralizis la kursaron. Evidente denove rolis sciencistoj, la slavistoj Graur kaj Iordan: jam la junia Esperanto 1964 prave sed vane piloriis profesoron Graur, kiu sen scioj bagateligis Esperanton. Malgraŭ denovaj vizitoj al altranguloj, necesis rezigni kun Zamenhofa pacienco: ne eblis superi la "Mafion". Kaj post la falo de la diktatoro ja rekunvenis multaj, sed mankis unueco, kio malhelpis la organizadon. Kompense Bociort iniciatis tre sukcesajn Danubajn Esperantlingvajn Sciencajn kaj Kulturajn Forumojn.
Ankaŭ personojn li defendas kontraŭ "maldankemo – etika problemo de la movado" (p. 274): kritiki eblas eĉ profesoron Lapenna, sed oni ignoras lian esencan rolon: post Hamburgo la movado krizis (p. 108). Krom tekstoj speciale dediĉitaj al ties organiza talento (pp. 89ss, 171ss, 183ss, 217ss) ni trovas amason da ideoj, kiuj ligas ambaŭ movadanojn (p. 523 – 566), enkonduke al imaga interparolo kun la spirito de Lapenna: Pri problemoj solvendaj en Esperantio: Kiel venki apation, burokratismon, varbi sciencistojn, kontakti opinigvidantojn, engaĝi instruistojn por entuziasmigi la junulojn, refuti tezojn de renegatoj, krei paralelan internacian kulturon E-lingvan, kaj tiukampe kolektive kompili – "La sesan nemalhaveblan laborilon" laŭ p. 508 – STILISTIKON DE ESPERANTO, ĝenerale diskonigi gravajn verkojn, fari la E-aranĝojn kulturkreaj, revenigi Esperantan spiriton en niaj oficejoj, servoj, fakaj asocioj, periodaĵoj, trovi la taŭgajn novulojn, utiligi la jamajn valorajn fortojn, ekspluati la UK-n por kongreslanda disvastigo de la movado, transforĝi kverelemon en kunan aktivadon, seniĝi je tiuj kiuj nur kompromitas la aferon. Sekvas multpaĝa interŝanĝo de opinioj pri jam farita laboro.
Ne mankas polemiko: kontraŭ Tazio Carlevaro: Bedaŭrinda verko (p. 246ss), kaj Bernard Golden (p. 74ss), kiu malŝatis la Pragan Manifeston ("lingvon ne eblas ellerni". Lia ridindigo de la Zamenhofa "kurba" (p. 87) anakronisme malvidas la historian sociologion. Ndlrec.).
La ĉefa mesaĝo de Bociort estas ke Esperanto ne estas hobio, sed rimedo inda por plicivilizi la mondon. Ĉefrolas "tiu forgesita grupo, la intelektularo" (p. 41ss), sciencistoj (Strategia Forumo 2003: p. 225ss), studentoj (p. 117ss).
Refreŝigas – krom trafaj frazeologiaĵoj – ilustraj anekdotoj: Interalie "La strategio de la tri muŝoj", el kiuj tamen nur unu sin savas el laktolago (p. 176ss. Eblus revortigi "… de la tria muŝo". Eble influis la Zamenhofa "Trio plaĉas al Dio".)
Li ankaŭ defendas la ideon de Lee Chong-yeong varbi rondon de apogantoj (laŭ la ĉinaj altrangaj Amikoj de Esperanto): ilia rolo esencas por informado de la publiko ("Konklude", p. 59). Kaj li konsilas vigligi la tedan salutaron de UK-inaŭguroj (tamen la ĵusa tiklis per salutvortoj nacilingvaj): prezenti valoran ideon el sia nacia kulturo.
Fine de la unua parto la kompilintoj cedas la parolon al kelkaj kunlaborintoj: Constantin Dominte, Cezar Apreotesei, Liviu Podariu, Aurel Boia, Maria Butan (por kies diplomiĝo la profesoro devis trovi la stagnolokon en la ĉefurba burokratio por rehavi la kontrakton kun prof. Frank pri AIS-kunlaboro, p. 162) kaj la prezidanto de la Berlina klubo Fritz Wollenberg, kiu revuas la karieron de Bociort (p. 316).
Postnote ni aldonu ke ankaŭ Albanio meritis sian Honoran Membron: Zef Mjeda (1996) kaj ĉe la honormembrigo de nia Bociort ni legas: "Ignat Bociort (1924), Rumanio. Universitata profesoro. Antaŭ la malpermeso de Esperanto en Rumanio, inter 1969 kaj 1978 li amase prelegis en universitatoj kaj aliaj rondoj…" (Esperanto, oktobro 1998). Laŭ ĉi tiu verkego li povis komenci nur en 1970 kaj la malpermeso datiĝis jam de la nazia periodo. La potencvorto de Ciucu (1985) rilatis la instruadon ĉe universitatoj. Bociort ja havis argumentojn, sed preferis ne riski, prenis la tutan responson sur sin kaj frupensiiĝis malfavore senreziste, tamen hejme daŭrigis kun la siaj. Nur nun eblas tute trasenti jenajn komentojn de Geoffrey Sutton, tiama redaktoro en la septembra numero 1985, p. 144: "Aplaŭdon rikoltis la bela gesto, kiun faris la reĝisoro de tiu parto de la programero (la Inaŭguro en Aŭgsburgo, Ndlrec.), kiam li inversigis la kutimon kaj petis la kongreson per aplaŭdo saluti la rumanan esperantistaron." (Neniu salutis nome de Rumanio kaj Sovetio.)
El la dua muzea etaĝo ni kunportos sciindajn nociojn pri la estetiko de beletro kaj arto ĝenerale: Utilas ja legi la Esperantajn resumojn de Estetica literară (2005, sur ĉ. 20 paĝoj, sed jen la doktoriĝa refuto al tezoj kiuj neas la progreson tiukampe: Gentile, Croce k.a. Croce ja parte akceptas evoluon ("progresivaj cikloj", p. 428), sed jam Aristotelo montras sin pli realisma en sia Poetiko, atentigante ĝuste pri la dinamiko en la arto. Kaj ankaŭ Kant malpravis. Kiel Bociort pruvas, malĝuste li asertis ke eblas imiti Newton sed ne artistojn: neniu ja kapablus refari la krean momenton de la malkovro de sciencistoj.
Ni legas kritikon pri PIV: ne "dacoj" estis "slavdevenaj", sed prapatroj de la rumanoj estis neslavaj "dakoj". Ankaŭ la fondodaton de la ŝtato Rumanio oni maltrafis je 40 jaroj. Interalie per tio Bociort kontribuis al la scienca seminario en Ahrenshoop, GDR, en la fama jaro 1978.
Krom en la renkonto "virtuala" kun Lapenna, ĉi-parte ni legas proponojn por Belartaj Konkursoj: Kial konkursaĵo ne estu antaŭe voĉlegata en beletraj rondoj, ĝuste por komuna progreso? Konkursantoj ricevu individuan prijuĝon hejme; kaj ĝenerale oni respektu konkursantojn (Bociort mem suferis la malon en Hispania konkurso.)
Ni renkontas "Reflektiĝo de unuopaj kulturoj en la Esperanta beletro" kaj "La grandanimeco de la popoloj spegulita en ties beletro", evidente instigon por internacia tradukprogramado. Li aldonas prezentojn de du famaj rumanoj: "Mihai Eminescu, la meditema poeto", kaj "Mihail Sadoveanu kaj la interpopola amikeco": tiu defendis judojn kaj ciganojn. Kaj el la librofinaj 8 tradukoj nin kaptas Adrian Păunescu (1943), kiu dediĉis kelkajn versojn al Esperanto en sia Ŝancon al la paco. El Penso pri la Tero:

Ne domojn, landojn, homojn minacas la terur’,
Homec’ ekzekutotas kontraŭ mur’.

Pro surogatoj, malkuraĝa la spirit’
Postvivos en la korp’ de homa id’.
Kaj plurloke ni povas legi La Rimedoj, memorindan ironiaĵon de la germana poeto Erich Fried:

La maldiligentaj estu buĉitaj,
La mondo iĝas diligenta.
(………)
La malbonaj estu buĉitaj,
La mondo iĝas bona.

Frapas ankaŭ el Mia dolĉa, mia kor’:
Ni al Di’ ĉielon lasos…

Nu, ne estas la celo elsuĉi la sukon. Se tro kostas la verko, kolektivo, klubo aŭ beletra rondo ĝin aĉetu, kune studu, kune ĝuu, kune kuraĝiĝu por aktivado (Niaj potencoj, principoj de agado, p. 264 ss). Kaj se vi ekŝatas, studu la rumanan kaj ĝuu la samdikan samaŭtoran Convingeri, Opinii, Atitudini aperintan en 2008.

Dank’ al sia matematika kapablo li sukcesis pli realisme juĝi pri la estetiko, ankaŭ rilate beletron. Kontraŭ la regantaj antaŭjuĝoj, apogataj de famuloj kiel Croce, li jam kiel juna studento en la influa Contemporanul artikolis, kio havigis al li krom atenton ankaŭ pezan riproĉon de pluraj altranguloj. Nur post la studado ĉe la Humbold-universitato en Berlino, interalie pri sistemiko, li trovis konvinkajn argumentojn kontraŭ la absoluteco de majstraj verkoj, kiujn laŭ la rutina opinio ne eblas kompari. Ja ankaŭ tiuj majstraĵoj aperis nur fine de longa evolua linio, eĉ ne rektlinia, kion ja agnoskis Croce. Sed la konvinkon ke malestas kriterioj por ilin taksi, nia aŭtoro sukcesis science refuti.
Do ankaŭ tiu dua parto de la verko tre riĉas. Kaj multe ni jam povis scii el la Esperanta resumo fine de Estetica Literară, vera trezorejo por ni ĉiuj, kiujn interesas la scienco pri la belo. Ĉar, kvankam ni favoras studon de etnaj lingvoj, plej valorigas sciencaĵojn esperantigo de novaj esencaĵoj.

Rob Moerbeek

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.