|
Esperanta voĉo
|
|
Voĉo aŭdinda... | 10/2007 |
Restu mia persona prefero, ke inter muzikaĵoj el Sudameriko mi dum jardekoj plej ŝatas la brazilajn. Eble influis subkonscie la dudekjara ĉeesto en la kesto (ĝuste tiel rusoj nomas televidilon) de senfinaj brazilaj filmseriaroj, kiujn treege ŝatas mia edzino; mi ne spektas tiujn, laborante en alia ĉambro, sed ja muziko aŭdeblas ĉie! Ne ŝrumpigis la ŝaton ankaŭ la muzikaĵoj venintaj el brazila Esperantujo – almenaŭ tri diskoj estas en mia kolekto – tiuj de Flávio Fonseca kaj de Tarcísio Lima – ili ŝajnas al mi bonetosaj, iom ekzotikaj, kaj pro tio eĉ pli interesaj kaj frandindaj.
Jen do eniris mian kolekton la kvara, Esperanta Voĉo de Vera Jordan, kiu iomete rompas la ĝeneralan bildon, instaliĝintan antaŭe en mia kapo.
Iakaŭze mi komencis aŭskulti ĝin de la lasta kanto, kaj trovis bonegan muzikaĵon, aranĝitan kun elokvente bona gusto, interese kolorigitan tembron de la virina voĉo emocia kaj emocianta, klaran Esperanton kaj la impreson pure brazilan, spertitan antaŭe, rekoneblan, eĉ se ne sonus en la teksto la multfoje ripetiĝanta vort’ “Brazilo”. Ĝuste pro tiu vorto mi tiris la tekstofolieton de la disko, kaj trovis, ke tiu lasta kanto estas la brazila nacia himno. Ja jes, ĝi meritis tiom energian, helan kaj vivoplenan kantadon! Entuziasmiĝinte, mi ekaŭskultis la tuton de la komenco, sed kun pli kaj pli da disreviĝo. Ho ne, la voĉo de Vera Jordan ne iĝis malpli klara kaj interese kolorigita, ne malaperis sperta muzikaranĝo kun elokventaj elementoj de brazila muziko, nek la sento pri viveco de plenumo. Tamen, io ne estis akceptebla, io kaŭzis perturbon, kio do? Mi ne tuj komprenis. Nur ĉe la reaŭdo estis trovita (aŭ elpensita por trankviligi min mem) la klarigo.
En la kantoj mi ne plu trovis la aspiratan Brazilon. La incitan ritmon. La muzikan individuecon de melodioj. La fajrajn intonaciojn memorfikseblajn tuj ĉe la aŭdo. Kun voĉo bela, sincera gvidis min de kanto al kanto tro simila monotona melodiaro – jen estis la kaŭzo de mia kreskanta disreviĝo.
El inter dekduo da kantoj, prezentitaj sur la disko, pli ol duono iel-tiel rotacias ĉirkaŭ nia lingvo, kaj mi absolute ne havas pretekston por pridubi la plenan sincerecon de tiu senterupcio: amo al Esperanto, amo al kamaradoj en la tuta mondo, amo al Paco, Blua Revo. Pravas tamen famulo, dirinta ke poemo devas esti ne priskribo sed evento. Do – eventoj mankas ĉi-okaze.
Verŝajne mi iĝis tro postulema, tro rigora post antaŭa ekkono de la muziko de Flávio, verkita por brilaj poemoj de Geraldo Mattos. Nature – post bono mi ŝatus denove havi bonon. Kaj – mi iras denove al la fino de la disko por refoje aŭdi la brilan himnon brazilan.