La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Febro

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tenera amromano


de 1984

Kun sciencfikciaj temoj tra estinteco kaj futuro ni paŝas sur virtuoze vort-aranĝitaj Nemeraj vojoj kie abundas impresplenaj, efektaj scenoj kaj fine ni aliras al la nuna mondo plena de simplaj, ordinaraj, sed ĉiam aktualaj detaloj de la homa vivo.

Anna, ĉarma virino, vivas kun la edzo, inĝeniero, en seninfana edzeco; en malvarma medio kie agonias ŝia koro. En ŝin enamiĝas divorcinta verkisto, kiu ŝin amas kun sentoj noblaj kaj profundaj. Anna gravediĝas kaj pretas forlasi la edzon. Dum mallonga foresto de la ĉefrolulo, laŭ la polica raporto, Anna ŝin mortigis, ĉar ŝi venis en konflikton kun la edzo.

Sed la protagonisto de la romano nepre volas malkovri la veron, nome, ke estas la inĝeniero kiu murdis sian edzinon.

En detektiva maniero de agado, per psikologie kaj detale elpensitaj metodoj, li konstante persekutas la krimulon. Dume fragmente, kvazaŭ surekrane, antaŭ liaj okuloj, aperadas la scenoj ek de la unua renkontiĝo ĝis la morto de Anna.

Al Nemere ĉio homa estas konata, eĉ tio kio koncernas la vualitajn regionojn de la homa subkonscio. Li imponas per sia esprimoplena forto, flua stilo, riĉa vortprovizo. Psikajn fenomenojn, la subtilecon de la ina animo li prezentas al ni vortabunde kaj sisteme. Oni povas montri sian virecon kaj samtempe pruvi, ke eĉ en fortaj muskoloj cirkulas sentoj teneraj. Ni, virinoj, havos por li grandan simpation! “... mi kisus miajn dezirojn sur ŝian vizaĝon.” (p. 30.).

Dum ĉie ĉirkaŭe eksplodas la beleco de la naturo. Ĝi estas parto de lia ekzisto, ĝi estas la propraĵo de lia animo. “... sub nuboza ĉielo koloriĝis la aero, verde eksplodis la arboj kaj la malhelo rapide ŝteliris el siaj dumtagaj kaŝejoj.” (p. 18.) “Veas en mi la bruliĝanta herbaro, la pinoj, la promeno, la kisoj, la bona proksimeco de Anna.” (p. 61.) “... flirtas la haroj, la fingroj de la vento kaŝiradas sub mian ĉemizon.” (p. 38.) “Enspirante la aeron — ĝi havas odoron de vespero, de lacaj akacioj, de malpeza polvo de trotuaroj.” (p. 130.)

Estis granda ĝuo legi la verkon de Nemere.

Gustumu la plezuron sekvi la scenon de la unua nokto de amoro. Ĝi estas unu el la perloj, kiuj ornamas la tekston de la libro titolita “Febro”.

Zora Heide

Murdanonco

Troviĝas literaturaj verkoj, kiuj komenciĝas per anonco de tio, kiel ili finiĝos. Gabriel García Márquez komencis sian Kroniko pri anoncita morto ĉi tiel: "En la tago, kiam oni mortigos lin, Santiago Nasar ellitiĝis je la kvina kaj duono matene..." Poste dum la tuta verko li plu preparis tion, pri kiu ĉiuj krom la mortonto mem scias, ke ĝi okazos. Kaj per tiu metodo li kreis mirinde ekscitan romanon.

István Nemere per sia Febro suriras iom pli riskan vojon. Ankaŭ li antaŭanoncas morton. "Mi iras malantaŭ la viro, kiun mi intencas murdi" (p. 9). La truko komence tre bone efikas, kaj li kaptas la atenton de la leganto. Sed poste... kio okazas? Li ne scias vere konservi la ekscitan etoson. En ĉiu paĝo la ekscito ŝrumpas. La murdodecido, kiun oni komence akceptis kiel anoncitan fakton, ŝajnas pli kaj pli necerta. Meze de la libro mi eĉ serioze dubis, ĉu entute indas finlegi ĉi romanon. Poste tamen la aŭtoro restreĉas la muskolojn kaj pliintensigas la eventoĉenon. Refoje ĝi kaptas la atenton, kaj post ankoraŭ kelkaj "valetoj" li fine aldonas iun paralelan operan intrigon por subteni la propran fadenon. Finfine... nu, ne decas malkaŝi la enhavon de la fino. El romana vidpunkto ĝi estas io meza inter sukceso kaj fiasko, ni diru.

La romano estas verkita tute en mi-formo, kiel monologoj. Tra la tuto tamen alternas du malsamaj rakontaj fadenoj. Komence mi supozis, ke temas pri du malsamaj mioj, ie inter la paĝoj 15 kaj 20 mi konstatis, ke temas pri du malsamaj tempoj, kaj post ankoraŭ deko da paĝoj evidentiĝis, ke temas pri la sama mio, en tempo antaŭa kaj posta de drama evento. Eble leganto pli inteligenta tion malkaŝus pli frue...

La verko temas pri ampasio, amtriangulo, ĵaluzo, malamo kaj venĝo. Do ĝi traktas aferojn samtempe tre dramajn kaj ĉiutagajn. Mi certas, ke vivas sur nia globo neniu homo, kiu ne spertis ĉion ĉi - almenaŭ enmense.

La mio de la rakonto, aŭ pli ĝuste de la monologoj, estas sufiĉe konata verkisto, eksedzo, vivanta en vilaĝo ne malproksime de Budapeŝto. Li havas amaferon kun Anna, virino edziniĝinta, vivanta en la ĉefurbo. Li amas ŝin pasie, kaj senĉese ripetadas tion al ŝi, dum ŝi komence kondutas hezite, singarde kaj eĉ malvarme. Post longa marŝado surloke tamen la afero plu evoluas, kaj atingas tre draman peripetion. Post ege drama turnopunkto sekvas tiu parto de la historio, kie estas eldirataj la ripetataj anoncoj pri onta murdo. Fine la tuta afero atingas "solvon", ĉu kontentigan, ĉu elrevigan.

La emocia centro de la romano do estas Anna, la amata virino. Ŝiajn ecojn ni tamen ne ekkonas. La bildo de ŝi estas tre pala. La "mi" de la verko ja amegas ŝin pasie, sed la aŭtoro ŝajne ne tiel multe interesiĝas pri ŝi. Eĉ kiam la amafero progresas kaj ekhavas pli konkretan formon kun fizikaj sekvoj, ŝi restas tre nebula estaĵo. Ŝi estas belega, punkto, amen.

Ankaŭ pri ŝia edzo ni ekscias preskaŭ nenion, sed tio ja estas natura pro la perspektivo de la amanto. Tiu amanto ŝajnas al mi sufiĉe egocentra, kaj mi demandas min, ĉu vere Annan li amas, aŭ ĉu eble sian propran pasion, sian idean bildon pri la amata virino. Eble la fameta verkisto enamiĝis je sia kreita fikcia figuro? Efektive li ŝajnas iom mallerta kaj sen kontakto kun la realo, kio ja povas esti natura por homo obsedata de pasio. Kompreneble mi parolas pri la mio de la romano, ne pri Nemere.

Ĝuste pri verkado kaj legado de literaturo troviĝas iom da interesaj rimarkoj en la verko:

Ĉiufoje, kiam oni eldonas mian plej novan romanon, mi iradas sur la stratoj de la urbego kun koro vibranta, rigardas en montrofenestroj la ekzemplerojn de mia libro kaj ĝojas vidante foje iun, kiu ĝin ĝuste aĉetas. Ĉu li trovos tiujn kaŝitajn-nekaŝitajn frazojn, por kiuj - pro kiuj naskiĝis la tuta romano...? Kaj ĉu tiuj frazoj ekigos en lia kapo la serion de pensoj, kiun ili ekigis en la mia? Kaj fine de la pensaro ĉu li alvenos al tiu sama punkto, kie mi alvenis - kaj kiu punkto jam ne troviĝas en la libro? Ĉu la leganto komprenos la celon de la tuta komplika proceso, ĉu li plu vivigos miajn pensojn, ĉu per ili li alvenos al tiuj regionoj, kiujn mi jam ne kuraĝis priskribi...? (p. 79)

De temp' al tempo la mio faras ankaŭ filozofiajn konstatojn pri la vivo. Nu, ni ĉiuj sendube faras tion, prave-malprave. Tiuj de la Nemere-a murdonto ne estas ekstreme sagacaj:

Dekmil filozofoj pensegis jam - vane! - pri la senco de la vivo. Ankaŭ mi pensegas kaj mi komencas kredi, ke feliĉo ne ekzistas, ekzistas nur tiaj momentoj, kiam ni kredas nin feliĉaj. (p. 91)

Febro estas tiu el la romanoj de Nemere, kiu pleje koncentriĝas je psikologio kaj interhomaj rilatoj kaj emocioj. Ĝi faras tion en realisma kadro, kaj la medioj en Budapeŝto kaj diversaj kamparaj lokoj Hungariaj estas lerte kaj trafe prezentitaj. Oni flaras la ŝlimodoron de Danubo, sentas la bakfornan varmon de Peŝtaj stratoj en julio, vidas la aeron vibri inter montetoj apud Balatono, aŭdas la grincadon de tramo supreniranta tra Buda. Kaj oni akompanas la pasion kaj eble frenezeton de ĉi kompatinda protagonisto trompita, trompinta kaj eble sintrompinta.

La lingvaĵo estas kiel kutime ĉe Nemere - efika, flua, simpla, sed kun kelkaj malzorgaĵoj. Sendube iom redaktis ĝin Vilmos Benczik, sed ne malutilus, se HEA iufoje akirus redaktan helpon de nehungaro.

Sten Johansson

Febro

Publikigita ĉe
2018

Verŝajne preskaŭ ĉiuj homoj memoras antikvan miton pri Orfeo kaj Eŭridico, pri tiu vundita animo, historio de amo kaj fideleco. La enhavo de la originala romano “Febro” de hungara verkisto István Nemere  same akordiĝas kun tiu mito, tamen la eventoj okazas en la dudeka jarcento en Hungario. Ĉi tiu penetranta, drama, tragedia historio de amo inter viro kaj virino, kiuj devas kaŝi siajn sentojn de la ekstera mondo, ĉar la virino estas edziniĝinta, sed ŝi ne amas sian edzon kaj fordonas sian koron al la amata viro. La virino pereas en la manoj de ŝia ĵaluza edzo, kaj ŝia amata viro, turmentiĝante kaj suferante pro perdo de la amata virino, tre deziras venĝi la murdiston.  Malgraŭ la fakto, ke la libro havas sufiĉe malgrandan kvanton de paĝoj, entute 131, la romano impresas la leganton per profundeco de priskribitaj sentoj, pasioj kaj streĉa enhavo, kio ĉiam estas karakteriza por verkmaniero de la aŭtoro István Nemere. Verdire, mi ne volus skribi tro multe pri la verkisto, ĉar li estas vaste konata kaj eĉ fama en la literatura Esperanto-mondo. Mi deziras nur aldoni, ke al mi ĉiam tre plaĉas legi liajn verkojn, kaj mi deziras al ĉiuj agrablan legadon!

Valerij Malcev

Febro

Publikigita ĉe
Lego-klubo de Kvinpetalo
Dum jaroj, kiam mi staĝis en Kvinpetalo, rigardante la foton de virina vizaĝo sur la kovrilo de "Febro" de Istvan NEMERE, mi regule miris, ke mi ne ankoraŭ legis tiun romanon. Nun, farite sen bedaŭro !


Anna ! La nura ina persona nomo de la tuta libro. Ŝi pasie estas amata de Li, verkisto, la rakontanto. Anna, ŝia knabineca talio, ŝia rideto, ŝiaj etaj piedoj, ŝia ribela buklo, ŝia irmaniero, ŝia voĉo ...
Dum unu jaro ili renkontiĝas, pli kaj pli pasie, duonkaŝe. "Estas malfacile decidiĝi", murmuris Anna. Li diris "Anna kaj la somero. La somero estas Anna". Ĉiun someron finas aŭtuno", ŝi respondas.
Ĉu ŝia edzo, sterila, povos elporti la gravedan Anna ? Aŭdis kelkaj najbaroj akrajn vortojn. Poste kvelerego ekflamas. Laŭ la gazetoj, oni trovis Anna sur pavimo en la kuirejo, kiun inundis la gaso.
Li, rakontanto, revivas la lastan vojaĝon de Anna. Ili parolis samtempe : estu singarda, karega !
Li flamas febre. "La inĝeniero Danaï murdis sian edzinon, vi murdis". Telefone, afiŝe, telefone, la rakontanto turmentegas la inĝenieron. Ne sufiĉas ! La venĝo devos efiki. Li, amato de Anna, devos mortigi la murdinton. Fertubo taŭgas. Sed proksime de la vilao, virinoj parolas : antaŭ horo, li kriegis ke li mortigis sian edzinon. Arestis lin policanoj". Ĉu li sentos sin ŝirmata en karcero, ne plu turmentita per la frazo ?
Kaj li, amato de Anna, skribas ke la fajra dezirego, vivanta en li, estas ne nur blinda venĝo. Nun estas nun, kruela tempo nuna, tempo sen Anna.

Sabine Ardouin

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.