La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La flambirdo
Parto "Futuro"

  • Auteur: Tezuka Osamu
  • Vertaler: Konisi Gaku
  • Originele taal: Japana
  • Soort: voor kinderen
  • Beschikbaar: Niet in stock
  • Prijs: ±€15.50
  • Jaar van uitgave: 2001
  • Beschrijving: Majstroverko de la patro de la Japana bildrakonta arto ("mangao").
  • Pagina's: 295
  • Hoogte: 210 mm
  • ISBN: 4888870195
  • Recensie:
    • De Walter Klag: Japana komikso
    • De Jorge Camacho: Japana komikso
    • La Flambirdo: Ĉi tiu libro estas plej granda bildrakonto en Japanio. Kaj TEZUKA Osamu estas la plej granda bildrakontisto en Japanio, mi kredas, ĉar li kaj liaj libroj havas plenecon pri filozofio kaj amo.
      La libro temas pri la mondo en la 34a jarcento, sed per tiu libro li sendis mesaĝon al ni vivantaj en la 21a jarcento, ke ni batalu kontraŭ malpaco kaj detruo de la naturo eble okazontaj en nia jarcento. (Ŝimizudani - Internacia Esperanto-Sumoo Marto 2017)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Japana komikso


2002

La tero dezertiĝis, la homaro degeneris. Ekzistas nur kvin subteraj urbegoj, sur diversaj kontinentoj. La homoj estas regataj de maŝinoj. La heroo de nia historio, la „duaklasa astronaŭto” Masato, amas la belan knabinon Tanami, kiu estas mupio: amorfa vivaĵo, kiu transprenis homan formon. La registaro jam neniigis ĉiujn mupiojn krom Tanami. Laŭ ordono de Haleluja, la reganta maŝino, Masato mortigu la mupion. Sed „homoj restis homoj” kaj Masato preferas fuĝi kun ŝi. Ili trovas subtenanton ...

Mangao estas japandevana vorto kaj signifas komikan desegnaĵon. Tezuka Osamu (1928-1989) estas ties inventinto kaj unua granda majstro de tiu literatura ĝenro. Tiu ĉi libro estas la dua parto Futuro de naŭvoluma serio La flambirdo. Tiu ĉefrolanta birdo estas la fama fenikso, kiu ĉiam denove resurektas el sia cindro. La ĉina esprimo feng estas eventuale iel etimologie parenca al fenikso.

Senriproĉa estas la traduko de Konisi Gaku. Mi trovis nenian gravan eraron, kvankam la teknika aranĝo de la esperanta eldono, aŭ ĝenerale japanaj komiksoj, estas malfacila: la japana lingvo kutime skribiĝas de supre suben en linio, kaj la sekva linio situas maldekstre. Tial oni malfermas japanan libron inverse al esperantaj libroj, nome la unua paĝo lokiĝas en la lasta paĝo de esperanta libro. Por adapti la rakontfluon al la esperanta bildorakonto kun horizontala linio oni devis speguli ĉiun paĝon. Tiun laboron faris la eldona teamo per uzo de komputila bildolegilo, kompreneble post rajtigo de la kopirajto-posedanto.

La legado estas amuza sed, tamen, pensiga. Mi kore rekomendas la libron, ankaŭ kiel donacon!

Walter Klag

Japana komikso

La Flambirdo (parto „Futuro“) estas la dua el 9 partoj de longa, ambicia bildromano. Kiel la ceteraj partoj, ĝi legeblas aŭtonome kiel aparta artverko. Aperinte en kajeroj dum la jaroj 1967-1968, ĝi komenciĝas ĉe la jaro 3 404 p.K. kaj kondukas la leganton tra diversaj spacoj kaj tempoj, antaŭen kaj retro, kun rigardo al la eblaj paseoj kaj futuroj de la homaro kaj de aliaj specioj loĝontaj (aŭ loĝintaj) la saman planedon kiel ni. Temas pri mangao, la ege furora japana ĝenro de komikso, kies karakterizajn klarkonturajn kaj rond-okulajn figurojn kreis Tezuka mem libere laŭ la modelo de la desegnoj de Walt Disney. Enhave oni do ne atendu de ĝi la denson kaj profundon de majstraj sciencfikciaj romanoj (kiel Lastaj kaj unuaj homoj, La lastaj homoj en Londono aŭ La stelfaranto de Olaf Stapledon, nepre tradukindaj al E

Jorge Camacho

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.