La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Frankenŝtajno aŭ la moderna Prometeobitlibro PDF

  • Auteur: Mary Shelley
  • Vertaler: Klivo Lendon
  • Originele taal: angla
  • Illustrator: Etienne Marais
  • Medewerker: Marko Rauhamaa
  • Soort: e-boek, roman, VEB
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €8.40
  • Andere vormen/uitgaven: nieuw boek €14.00, Kindle8 €8.40, ePub €8.40
  • Beschrijving: Kiu ne konas Frankenŝtajnon? Aŭ pli precize, la monstron kiun li kreis? Sed, ĉu vere ĝi estis monstro?
    Frankenŝtajno estas klasikaĵo de la angla literaturo, kiu kunigas la ĝenrojn de gotikismo kaj romantikismo. La verkinto, Mary Shelley, filino de filozofoj, estis nur 18-jaraĝa kiam ŝi verkis la romanon.
    Viktor Frankenŝtajn estas junulo el Ĝenevo. Dum siaj studoj ĉe la Universitato de Ingolstadt en Bavario, li malkovras „la kaŭzon de generiĝo kaj vivo". „Ne, pli ol tio! Mi eĉ fariĝis kapabla enanimigi senvivan materion."
    Nerezistebla impulso pelas lin konstrui homan korpon, per korpopartoj de kadavroj, kaj vivigi ĝin. Bedaŭrinde, li sukcesas.
    La ĵus vivigita estulo, konfuzite, forfuĝas. Li scias nenion, kaj devas mem lerni ĉion de nulo. Komence, li deziras esti akceptata de la homoj, sed pro sia horore malbela vizaĝo, li estas kruele forpelita de ĉiuj. En mizero, li serĉas sian kreinton, kaj minacas lin per murda venĝo.
  • Gratis testboek: ePub sponzen, Kindle8 sponzen, PDF sponzen
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tragedia rakonto

Danke al filmoj, ni ĉiuj konas la rakonton pri Frankenŝtajno 1. Se oni legas la originalan romanon, oni malkovras, ke oni ne konas la rakonton tiel bone, kiel oni supozis. Ĝi ne estas horor-rakonto, sed fakte tre morala kaj tragedia. Finfine oni kompatas la monstron, malgraŭ liaj teruraj krimoj, kaj ne abomenas, sed almenaŭ komprenas lin.

Frankenŝtajno ne estas la nomo de la monstro, sed de la homo, kiu kreis lin, Viktor Frankenŝtajno. La monstro fakte neniam ricevas de sia kreinto nomon, kaj dum la daŭro de la romano li nomiĝas nur „la monstro”, „la demono” kaj simile. Tio estas signifa, ĉar kreinte vivantan, pensokapablan estulon, Frankenŝtajno neniam traktas ĝin per la zorgoj, kiujn patro normale ŝuldas al sia filo: li donas al ĝi nek nomon, nek prizorgadon kaj manĝojn, nek lingvon.

La monstro estas sufiĉe sentema kaj tre konscia pri sia izoliĝo. Same kiel ĉiuj, li deziras rilati kun aliaj homoj, sed lia aspekto estas tiel horora, ke, kiam li alproksimiĝas al homoj, ili tuj fuĝas terurite, aŭ minacas kaj atakas lin. Li mem lernas paroli kaj legi, kaŝe observante dum monatoj familion tra truo en la muro de ĝia domo. Tre oportune, dum tiu periodo la familianoj instruas sian lingvon al „dolĉa arabino”, al kiu necesas instrui ankaŭ la latinan alfabeton, kaj sen ilia scio ankaŭ la kaŝiĝanta monstro profitas de iliaj instruoj. Eĉ pli oportune, li malkovras valizon en la arbaro, en kiu estas pluraj libroj; mirige tiuj libroj konsistas el Perdita paradizo, biografioj de Plutarĥo, kaj tiu ikono de la romantikismo La suferoj de la juna Werther.

La monstro edukas sin mem

Tiel la monstro edukas sin mem kaj lernas prezenti sian situacion per eksterordinara elokventeco, kun aludoj al la klasika kaj romantika tradicioj. Bedaŭrinde, ĉar tiurilate la moderna leganto estas verŝajne malpli klera ol li, mankas en ĉi tiu eldono notoj, kiuj utilus por klarigi la malpli konatajn aludojn: interalie kial la subtitolo de la verko estas La moderna Prometeo. (Prometeo estis figuro el la greka mitologio, kiu ŝtelis fajron de la dioj kaj donacis ĝin al la homaro. Sekve la dioj punis lin pro lia krimo. Simile, Frankenŝtajno strebas al nepermesataj scioj, kiujn li mem ne kapablas regi.)

Nuntempe ni atendas, ke romano kaptu nian atenton ekde la unua paĝo, sed en la frua 19a jarcento legantoj havis pli da pacienco. Ne miru, ke la rakonto komenciĝas per tute senrilata rolulo, kiu sendas leterojn al sia fratino pri siaj planoj ŝipvojaĝi al la Norda Poluso. Nur en la kvara letero finfine la intrigo komencas moviĝeti. Iom post iom ĝi rapidiĝas, kaj la emocioj pli kaj pli streĉiĝas ĝis la fino.

La unua sciencfikcia romano

La romano furoris ekde sia unua apero en 1818, ne nepre ĉe la recenzistoj, sed certe ĉe la publiko. Ĝi enhavis ideon, kiu al ni nun estas preskaŭ banala, sed tiam estis elstare originala; efektive tiu romano verkita de 18-jara junulino, Mary Shelley, enhavis unikan, eksterordinaran koncepton. Oni nun konsideras ĝin la unua sciencfikcia romano.

Mary Shelley (1797–1851) estis la filino de du grandaj intelektuloj, la radikala filozofo William Godwin, kaj la verkistino Mary Wollstonecraft, kiu pledis por la rajtoj de virinoj. Bedaŭrinde ŝi mortis dek tagojn post la nasko de sia filino. Dek ses jarojn poste tiu filino enamiĝis kun la poeto Percy Bysshe Shelley, kaj, ĉar li jam estis edzo, ili fuĝis kune al la eŭropa kontinento. Ili pasigis la someron de 1816 apud la lago Ĝenevo, en ofta kontakto kun la poeto Byron, kiu same troviĝis tie. Ilia amiko Byron proponis, ke ĉiu el ili verku fantomrakonton (ankaŭ la kuracisto de Byron partoprenis en la konkurso), sed el la kvar nur Mary efektive verkis kaj finis sian rakonton.

Jam fine de la 18a jarcento, la itala fizikisto Luigi Galvani malkovris, ke eblas movi la muskolojn de mortinta rano per elektra kurento, kaj en 1803 lia nevo faris publikan eksperimenton, en kiu li fluigis elektron tra la kadavro de ekzekutita krimulo, kiu efektive movis siajn membrojn kaj eĉ malfermis unu okulon. Mary certe sciis pri tiaj eksperimentoj, kaj fakte ŝi mencias „galvanismon” en la reviziita eldono de sia romano de 1831. (Ĉi tiu esperanta traduko tamen sekvas la unuan eldonon de 1818, en kiu la vorto „galvanismo” ne aperas. La tradukinto, Klivo Lendon, klarigas en noto ĉe la komenco, ke laŭ iuj kritikistoj la unua eldono estas pli trafa.)

Freneza sciencisto

Eĉ se ni neniam vidis la faman filmon el 1931 kun Boris Karloff, ni ĉiuj scias pri tiu drama sceno, en kiu la obsedita d-ro Frankenŝtajno (ĉu Mary Shelley inventis ankaŭ la koncepton de la freneza sciencisto?) vivigas sian kunflikitan estaĵon per fulmo. Kaj tamen en la romano la maniero, en kiu Frankenŝtajno vivigas sian monstron, estas nur flanke aludita. Ŝajne temis pri elektro aŭ „galvanismo”, sed tio ne estas klare montrita.

Tiu romano restas interesa ankoraŭ nuntempe. Ĝi prezentas la figuron de sciencisto, kiu obsediĝas pro sia esplorado, tute ne zorgante pri ĝiaj eventualaj sekvoj, precipe kiam tiuj tuŝas moralajn demandojn. Eble ni ne interpretas ĝin precize same kiel la unuaj legantoj, sed ni trovas en ĝi pripensindan mesaĝon ankaŭ rilate al la moderna mondo.

1. Tiun formon uzas la aŭtoro de la recenzita verko. En Vikipedio estas la pli kutima Frankenŝtejno (red.).

Anna Löwenstein

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.