La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La granda aventuro kaj aliaj noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Klasika, tamen leginda


1992/07, p. 24
Ankaŭ klasikaĵo povas perdi siajn freŝecon, allogon, verecon. Kaj aparteno al kvazaŭ katedra listo, kia de William Auld en lia „La fenomeno Esperanto”, ne nepre garantias eternan valoron. Sed la novelaro La granda aventuro de Ferenc Szilagyi fakte meritas la relegadon ankaŭ en nia tempo, meritas la duan eldonon, kiun prizorgis Hungara Esperanto-Asocio kadre de sia serio „Esperantaj Klasikaĵoj”. Enestas en la ĉ. 150-paĝa broŝurita volumo 15 noveloj kaj rakontoj de tre diversaj temoj kaj etosoj. Bonhumoraj, malgajaj, satiraj kaj tragediaj tekstoj interŝanĝiĝas. Ekstere sen interrilatoj - ĉiu peco, ĉu fikcia, ĉu historia aŭ membiografia, sekvas sian propran intrigon -, interne ligas ilin la homamo de la aŭtoro, lia profunda humanismo, lia indulga etiko, ĉio evoluas tiubaze, tamen sobre kaj sen instruema emfazo. Krom la majstra konstruado de la noveloj, ofte modere gvidantaj al surpriza kulmino kun posta fina konkludo, precipe ravas la aparta stilo, la rakonta arto. Sub la manoj de Szilagyi, la verkinto de kelkaj aliaj famaj libroj kiel Koko krias jamMistero minora, la lingvaĵo fluas nature, vivovere, sen artismaj pretendoj kaj manipuladoj. Sed tiu modesteco ne estas moda atitudo, sed elradias firman kaj larĝmensan personecon. Menciinda estas la ampleksa postparolo de Vilmos Benczik, kiu provizas la scieman leganton de la libro per detalaj informoj pri la vivovojo de la aŭtoro, pri ties loko inter la Esperantaj verkistoj, pri lia verkado kaj aliaj fonaĵoj. Tiu ĉi eseo konsiderinde plivalorigas la libron. La rakontoj ja estas kompreneblaj sen klarigoj, tamen ĉiu kroma informo permesas pli profite sekvi la intencojn de la aŭtoro ankaŭ nuntempe post proksimume jarcentduono. Kaj laŭ la teksto estas konstateble, ke la tempo, sed ne la homoj ŝanĝiĝis.

Franz-Georg Rössler

La granda aventuro


1947

Ludoviko Tárkony

Por ke romano estu klasika...


1992

Por ke romano estu klasika, necesas ke oni povu legi kaj legu ĝin. Tial meritas aplaŭdon reeldonado de daŭre valoraj verkoj. Prioritato estu la Baza Legolisto de la Originala Esperanta Literaturo, neriproĉeble kompilita de William Auld. Ankaŭ UEA povas kaj devas disdoni ĝin flugfolie en la kongresaj libroservoj, ekzemple en Vieno.

Laŭeble reaperu ankaŭ aliaj titoloj. Sed oni memoru, ke por ke verko estu klasika, ne sufiĉas nomi ĝin tia. Oni do ne konfuzu la serion Esperantaj Klasikaĵoj de HEA (laŭ la Baza Legolisto) kun la serio Originala Literaturo Klasika de Pro Esperanto (viena eldonejo de Herbert Mayer). Al la unua apartenas La granda aventuro. Al la dua, La longa vojo kaj Maria kaj la grupo.

Oni povas diri, per la postparolaj vortoj de Vilmos Benczik, "ke Maria kaj la grupo laŭ enhavo estas verko iom eksmoda. (…) Kial do oni reeldonis tiun ĉi verkon? La respondo al tiu ĉi demando estas klara: tial, ĉar ĝi temas pri ni, esperantistoj, pri nia mikrosocio. Maria kaj la grupo estas la plej solida, kaj laŭ amplekso la plej granda beletra verko, kiu dediĉas sin ekskluzive al la prezento de la Esperanto-movado. Estas surprize, kiom konsekvence la kreantoj de la originala Esperanta literaturo ignoras la Esperanto-movadon, kiel temon."

Persone mi ne konsentas, ke nia literaturo plene maturiĝos, kiam ĝi diros ion gravan pri ni, esperantistoj, al la neesperantista mondo, kaj ke por trovi tiun gravan direndon ĝi devus unue rakonti pri ni al ni mem, eĉ malgravaĵojn, kiel aksiomas la postparolo. Sed eble iuj verkistoj, leginte tiun ĉi romanon, opinios same. Eble ili verkos novan primovadan romanon, kun aktualaj kaj malpli naivaj satiroj de niaj kluboj kaj klubanoj, pri nia rilato al Zamenhofo kaj al nia historio . . . La verkon oni povas uzi kiel diskuttemon en kluboj kaj renkontiĝoj (mi ĝin rekomendas al la estraranoj de TEJO kaj al kelkaj el ties membroj). Ekzemple, mi klare kontraŭas ĝian tezon esprimeblan per la devizo "unue venas la movado kaj nur poste la propraj aferoj" (p. 94), i.a. ĉar Esperanto estas nur unu el multaj, gravaj aŭ kromaj, aferoj. Tial ne kortuŝas min la "senlimaj altruismo kaj sinofero" de Maria, la rolulino (p. 64 k.m.a.), nek la ekvacio morala = movada (p. 98), nek la ĝenerala prezento de Maria kiel sanktulin" aŭ martirino kaj de Petro Baka kiel ŝia disĉiplo.

Pri La longa vojo eblas rediri plurajn el la samaj kritikoj. Ankaŭ ĝi montriĝas naiva, unulinia, unudimensia, eĉ se lingve kaj stile pli matura, pli flua, kvankam ĝi eldoniĝis en Kolonjo en 1935, unu jaron pli frue ol la romano de Emba. Kaj tamen ĝi tre plaĉis al mi. En sia speco ĝi estas tiel bona, ke ĝi apenaŭ meritas komentojn. Nun, kiam Eŭropo rehavas aspekton similan al tiu antaŭ la unua militego, kiam milmiloj da malriĉaj homoj migros el sudo kaj oriento en la eŭropan angulon serĉante laboron, panon kaj tegmenton, nun tiu ĉi romano pri la vivo de vaguloj kaj vagabondoj sur la longaj vojoj de Eŭropo iĝas tiom pli aktuala. Indas vidi kun li la scenojn en la noktrestejoj por vagabondoj, indas mediti kun li pri enkaptiĝo de homoj en drinkadon. Pri la aŭtoro oni scias nenion. Jen defio por k-do Golden (aŭ por k-do Ertl): Ĉu Richard Meye mem vagabondis? Kiom membiografia estus do La longa vojo?

La novelaro La granda aventuro de Szilágyi estas senrezerve klasika. Eldonite en Stokholmo en 1945 ĝi plu freŝas, ĝi plu skuas legantojn. Kiu jam legis siladjiaĵon en 33 rakontoj aŭ en Trezoro, tiu scias kiaj majstraj noveloj atendas onin ĉi-kolekte. Kiel diras Benczik en laŭdinda librofina postparolo, "lia rakonta tono estas sordinita, filistre rezervema, sed oni sentas, ke ĉio ĉi estas nur kvazaŭ masko, kaj en la profundo tamen tempestas tragedio." Tragedio pri homoj en tragedia tempo, la dua militego, kun siaj mizero kaj morno, temo konstante traktata de niaj literaturistoj (ni menciu almenaŭ Kiel akvo de l' rivero kaj La granda kaldrono) kaj, kiel nun ni ĉiuj vidas, daŭre traktota. Tutan mondkoncepton ni trovas en la noveloj de Szilágyi. Laŭ Benczik, ili havas kiel ĉefan trajton de la rolulaj sortoj la fenomenon de ne-plenumiteco. Eble ĉar, kiel la aŭtoro mem skribis (p. 43), "la vivo estas efemera kaj estas maljuste aranĝi tiun efemerecon kvazaŭ oni vivus eterne."

Kaj nun, ĉar temas pri majstro de nia beletro, mi rifuzas paroli pri lingvaĵoj.

Jorge Camacho

Pri homoj en milito

Jen la dua novelaro de Ferenc Szilágyi, aperinta en 1945. La plimulto el la noveloj sendube estas verkitaj en la milita tempo, kaj militaj cirkonstancoj kadras la enhavon de proksimume duono el ili. Du noveloj estas el 1931 kaj spegulas la tragikon de la tiama kriza tempo. Kvankam la milito do altrudas sin kiel ĉeftemon, tamen milde kaj insiste Szilágyi defendas kiel veran temon la ŝancojn de homoj kaj homeco en tiu milita kruelo.

La novelo Sennome prezentas epizodon el la dummilita teroro kontraŭ la homoj, kiujn oni deklaris senvaloraj. Ĝi estas pesimisma, senkompata, kvankam eĉ tie la aŭtoro klopodas lasi spaceton por homeco, sed la cirkonstancoj ne volas tion permesi. Similan mesaĝon havas, kvankam en iom malĝoje fabela formo, Kaj poste Pinokjo... Tiuj noveloj esprimas deziron, ke la homoj iam rompu la frenezan sinsekvon de militoj kaj venĝoj, sed pri vera espero ne eblas paroli.

Parenca etoso regas en la frua novelo Vintro, kiu temas ĉefe pri malriĉo kaj socia maljusto. Pli helan tonon havas du aliaj noveloj, kie ankaŭ la malriĉo regas la okazaĵojn, sed kie la protagonistoj, jen per junula revado en La granda aventuro, jen per infana prudento kaj kuraĝo en La knabineto kaj la karbo, enlasas optimisman lumon en la mallumon. En la laste menciita novelo ni trovas belan kaj realisman infanportreton, kaj spritajn kaj trafajn komentojn, ekz. "La infanoj rapide kreskis en saĝo dum tiu tempo, kiam la plenkreskuloj perdis sian prudenton" (p. 127).

En milita tempo okazas ankaŭ Libera rabo, tamen temas pri milito en alia erao, kaj en ĉi novelo la humanismo tute venkas super la milita teroro kaj pesimismo. Ĝi estas rakonto pri reala figuro, la hungara poeto Miĥaelo Fazekas (1766-1828) kaj plurrilate similas la novelon Koko krias jam! el pli malfrua novelaro samnoma.

En la unua mondmilito okazas rakonto Elinjo, kiu tamen ĉefe estas rakonto pri la unua sukcesa provo verki, kvankam la aŭtoro ne uzas tiun vorton. Temas pri la kreo de fikcia knabino por konsoli amikon - kaj amuzi sin mem. Ĝi estas sukcesa novelo en facila tono, iom similanta similtemajn novelojn de sveda verkisto Hjalmar Söderberg.

Plej elstara el la kolekto eble estas La liberiĝo de la juĝisto. Ĝi estas ŝajne leĝera, facila, ĉiutageca aventureto, kiu tamen iom post iom profundiĝas kaj fine iĝas vera dramo. Jen la homa psikologio de la aŭtoro atingas vere pintan rezulton.

Restas kelkaj bagatelaj sed spritaj kaj plaĉaj noveletoj plus du Esperantoklubaj teatraj skeĉoj. Entute la novelaro el 1945 estas tre valora verko en la originala Esperanta literaturo, kaj mi demandas min nur, kial ĝi neniam estas reeldonita.

Sten Johansson

MOV01975

Publikigita ĉe
Jutubo, Paulo Viana, 30/10/2016

Paulo Sérgio Viana

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.