La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Granda vortaro ĉina-esperanta

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Jen vere granda vortaro


2009/04, p. 24
Jen vere „granda” vortaro, kiu senhezite meritas tiun epiteton! Kaj tiu juĝo estas eldirita de skeptikulo. Kiam mi, antaŭ unu jaro, aŭdis pri nova ĉina vortaro mia reago estis: Kial? Ili jam posedas la plej vastajn kaj bonajn esperantajn vortarojn, en ambaŭ direktoj. Ĉu iu ĉino obstine fermis la okulojn kaj deziras alporti novan lumon? Eĉ kiam mi legis la korelverŝojn de la aŭtoro, kiujn iu amiko sendis al mi, mi restis dubema. Tiuj tekstoj, rakontoj pri la estiĝo de la nova vortaro (vidu, kaj legu: Sub Peza Ŝarĝo, Tintil' Kamela Sonadas Tutan Vojon! en pluraj lokoj en la reto) almenaŭ montris al mi, ke la aŭtoro perfekte majstras pri la lingvo kaj stilo. Sed kiam mi vere havis ekzempleron de la librego en la manoj kaj iom trafoliumis ĝin, mi ne plu zorgis pri pasintjara neĝo. Mi nun zorgis pri sekvontjara neĝo! Kiel klarigi al la samideanaro senscia pri la ĉina lingvo, la eksterordinarecon de la nova vortaro? Mi klopodos, kaj ĉar mi estas okcidentano mi ne suferos tro pezan modestecon. La orienta etiketo ja ne permesus sufĉan fanfaronadon, sed mi estas eksterulo (eĉ mia edzino, japana, ne povos bremsi min). Sed mi devos klopodi sukcesi transdoni mian entuziasmon en maniero komprenebla ankaŭ por nesinologoj. La sinologoj pardonu al mi, ke mi de tempo al tempo klarigos detalojn, kiuj al ili estas memkompreneblaj.

Mi do tuj mem proponis, ke mi recenzu. Ne por havigi al mi senpagan ekzempleron de relative kosta libro, ĉar mi lasos ĝin en la biblioteko de Flandra Esperanto-Ligo, sed precipe por klopodi kontraŭbatali la ankaŭ en Esperantujo regantan diskriminacion de la minoritatoj. Ĉinoj minoritato? Pro multaj, tre multaj, kialoj jes! Ĉiu el ni ja estas iel viktimo de sia kulturo, kaj okcidentanoj ne liberiĝas de siaj dorsosakoj plenaj de (antaŭ)juĝoj kaj scioj pri sia (angla, germana, franca ... ankaŭ ĉe ne tianacianoj!) kulturo, kaj ne hontas pro sia nescio pri aliaj kulturoj. Jes, vole-nevole, ankaŭ esperantistoj portas tiajn dorsosakojn. Anstataŭ serĉi kaj nombri la komposterarojn (maloftajn) mi klopodos ĉiĉeroni vin, inkluzive la nesinologon, tra la verkego.
Lokigo

Ne, mi ne eraris pri k kaj g. Mi deziras situigi la libron inter la monda libraro. En Esperanto ĝi nekompareble elstaras! Ĝis nun ne aperis nacilingva-esperanta vortaro, kiu eĉ nur trionon de tiu ĉi ĉina ampleksas. Oni ne tuj rimarkas tion, ĉar fnfne temas pri nur ĉirkaŭ 1250 paĝoj. Sed la formato jam estas (se vi deziras, ĉar ekzistas ankaŭ eldono duonformata) pli granda ol tiu de PIV, kaj la teksto estas presita en literoj du kaj duone ciceropunktaj, mi supozas (alteco de litero proksimume 1 mm). Tamen la teksto (eĉ la malgrandigita je duono) restas legebla. La ĉinaj signoj havas la grandecon de la majuskloj, do la duoblon. Kaj... se necese... valoras la penon aĉeti lupeon (aŭ mikroskopon por la duonformata).

Sinologoj kutime uzas nacilingvan vortaron el serio de samenhavaj libroj eldonitaj de la Ĉina Fremdlingva Eldonejo, ĉe ni plej ofte la anglan version de Wu Jing-rong. Nu, nia dika Wang estas minimume duone pli vasta ol la dika Wu: enhavas pli da vortoj, precipe enhavas pli da ekzemploj kaj esprimoj, kaj pli abunde klarigas gravajn kulturaĵojn. Mi supozas eĉ ke nia vortaro estas nun la plej ampleksa ĉina-fremdlingva vortaro. Vi nepre sciigu tion al neesperantistaj sinologoj!
Logiko

Nia amika moŝto Wang cetere havas tre sanan cerbon! Sciu ke la vortaro estas alfabeta, laŭ la nun kutima pinjino. Ĉinaj ideografaĵoj unuopaj ofte havas signifon, kaj fojfoje memstare funkcias en frazo, sed plej ofte tio, kion ni nomus vorto, konsistas el du sinsekvaj ideografaĵoj. Tiel do ekzistas multaj serioj da vortoj, kiuj havas la saman komencan ideografaĵon. Kutime, kaj tio estas bona afero, ĉar tiuj vortoj tamen plejparte havas parencan signifon, oni lasas ĉiujn vortojn kun sama komenca ideografaĵo kune en unu grupo: la vortaro do ne estas strikte alfabeta.

Ekzistas relative multe da ideografaĵoj, kiuj neniam estas uzataj solecaj kaj ankaŭ ne kiel komenca en duopo. En la kutimaj vortaroj tiuj ideografaĵoj tamen okupas apartan artikolon. Nia amiko, tute logike, forigis tiujn artikolojn, kaj aperigis nur la ideografaĵojn en la duopoj. Tiel li ŝparas spacon, kiu en aliaj vortaroj estas tute senutila. Neniu problemo por ekkoni la prononcon, ĉar en ĉiu artikolo la prononco estas indikita en pinjino, kaj la ideografaĵo aperas kie ĝi devas aperi, kun plena prononco de la duopo.
Ludu ĉinvortare anstataŭ sudoke!

Mi montros kiel vi povos trovi la vojon, kaj precipe estos interese se vi povos apudmeti alilingvan ekzempleron el la serio de vortaroj ĉinaj. Do, sekvu la gvidanton!

En paĝo 410 A troviĝas交杯酒 kun la prononco jiāobēijiǔ kaj kun la raduko: trinki nuptan pokalon. Vi, tre verŝajne, ne trovos la esprimon (vorton?) en alilingva vortaro (Nu ja, povus esti ke ĝi poste estas aldonita, ĉar mi ne uzas la plej novajn eldonojn). Sed, feliĉe, la aŭtoro ne lasas nin duonsate, sed klarigas la kulturan fonon: parto de malnovmoda geedziĝa ceremonio, en kiu la novedzo kaj la novedzino trinkas el pokaloj kunligitaj per ruĝa fadeno, poste interŝanĝas la pokalojn kaj denove trinkas. Se vi amuziĝus per serĉado de la apartaj ideografaĵoj, kio estas tre facile farebla, kaj kiu instruos al vi praktikan uzadon de la libro, vi trovos: 1: interŝanĝi (unu el al signifoj de unua ideografaĵo); 2: pokalo (unu signifo); 3: alkoholaĵo (unu signifo). La „nupto” ne estas, sed se vi kontrolos ĉiujn eblajn (11) signifojn de la unua ideografaĵo nepre bruliĝos kandelo en via kapo.

En la apuda paĝo mi trovis 交融 jiāoróng: miksiĝi, kio ankaŭ estas trovebla en la alilingvaj versioj, sed aldoniĝis tre interesa aldono: (pp literatura verko) 情景交融 qíngjǐng-jiāoróng, esprimo, la unuaj du ideografaĵoj do ne havas prononcon indikita, kiu signifas: la kunfandiĝo de la sentoj (de la aŭtoro) kun la fono de la naturo.
Kvartetoj

Tio kondukas nin, pli-malpli, al la „ĉinaj kvartetoj”, koŝmaroj de sinologoj, fakte respondaĵoj de niaj „espri-moj”. En la ĉina lingvo ekzistas amaso da kvartetoj de ideografaĵoj, kiuj treege koncize (en la kutima orienta maniero: oni eldiras nur la kernon de la ideo ... kaj ni, stultaj okcidentanoj, ne havas sufĉe da inteligento por logike kompletigi!) esprimas ideon. Mi kontentigos vian scivolon.

Tre konata estas: 猫哭老鼠 (562 A) māokūlǎoshǔ ... kio signifas, ideografaĵo unu post alia: kato plori maljuna rato/muso. La „maljuna” tre ofte estas uzata kiel honoriga prefkso, kiel vi scias el la malnovaj nacilingvaj tradukoj el la ĉina. Estas la maljuna/old de Old Shatterhand! Ĝi signifas ankaŭ morti, laŭ ĉiuj vortaroj, sed tamen ĉinoj ne sentas en tiu ĉi frazo tiun signifon. La esprimo estas tre taŭge tradukita en Esperanto: verŝi krokodilajn larmojn. La senco de la ĉina ja estas: la kato ŝajnigas plori pro mortinta (amiko) muso. Kaj tiel abundas la ĉinaj esprimoj, plej ofte kun bonega (zamenhofa) ekvivalento.

外柔内刚 wàiráu-nèigāng (898 A) mola ekstere sed malmola interne – ekstere milda (cedema) sed interne malmilda (frma) – fera mano en velura ganto (z)

非驴非马 fēiǘ-fēimǎ (242 A) nek azeno, nek ĉevalo; nek viando, nek fŝo; nek lakto, nek selakto; nek io, nek alio.

杯弓蛇影 bēigōng-shéyǐng (33 A) preni por serpento la refekton de pafarko pendanta sur la muro en la vintaso – ekhavi senkaŭzan timon; esti kaptita de imaga timo; timi sian propran ombron (z); esti treege suspektema. - Se la du ĵus menciitaj estas facile kompreneblaj el la konsistigaj ideografaĵoj, ne estas tiel por tiu ĉi (almenaŭ ne por mi, sed ...). Unu ideografaĵo post alia: taso, pafarko, serpento, ombro (refekto). La teksto estus pli klare se „en la vintaso” estus post refekto(n).

交头接耳 jiāotóu-jiē’ěr (411 B) fustri unu al la alia en la orelon; orelkise interbabili. Tiun ĉi lastan esperantan esprimon mi neniam legis aŭ aŭdis; mi supozas, ke estas trovitaĵo de S-ro Wang Chongfang, sed tre plaĉas al mi.

Tre ofte la aŭtoro citas la taŭgan esperantan esprimon, sed, kompreneble, ne ĉiam. Ĉe 明日黄花 míngri-huánghuā (584 B) krizantemo post la Festo de Duobla Naŭo, kun tre longa klarigo, pri kiu mi bedaŭras, ke mankas loko por kopii ĝin, mankas „fgoj post Pasko” kaj „mustardo post la manĝo” aŭ „put-plenigo post drono de bovido”, sed la mustardo post la manĝo tamen aperas en alia loko, ankaŭ taŭga cetere, ĉe esprimo pri ĉina ŝako. Cetere, tamen estas malgranda malsameco, ĉar la ĉina esprimo akcentas la malfreŝecon, jam ne aktualecon (pri tio jam parolas ĉiuj paseroj).
Ne ignoru!

Mi esperas, ke la esperantistoj fojfoje praktiku sian ideon pri samvaloreco de kulturoj, kaj ke ili amase (precipe la grupoj kaj asocioj) aĉetu tiun ĉi majstroverkon. Ĝi estas aĉetebla en diversaj formoj, eĉ en bone bindita formo. Ĝi estas prestiĝa kaj montrinda al la ekstera mondo. Ne necesas, ke vi estu sinologo; ankaŭ puzlemuloj povos trovi multe da ĝuo kaj ĝojo en ĝi, kaj ili multe pli evoluigos sian intelekton kaj konon per tia puzlado ol per kolektado de poŝtmarkoj!
Manko

Sinologoj, sed ankaŭ aliaj puzlemuloj, bedaŭros ke ne enestas iu listo por retrovi nekonatan ideografaĵon (do, kies prononcon oni ne konas), sed almenaŭ ĉiu sinologo disponas pri kromvojo(j).

Petro Desmet'

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.