La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Gaston Waringhien 1901-1991
Heroldo de la internacia lingvo
Héraut de la langue internationale

  • Auteur: André Cherpillod
  • Soort: Esperantobeweging
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €7.80
  • Jaar van uitgave: 2014
  • Andere vormen/uitgaven: eerste uitgave ±€8.27
  • Beschrijving: Konciza biografio kun multaj faktoj, prezentanta ĉiujn agadterenojn de la eminentulo.
  • Pagina's: 79
  • Hoogte: 210 mm
  • ISBN: 290613449X
  • Bemerkingen: Dulingva: Eo-Franca
  • Recensie:
    • De Donald Broadribb: Tuj apud Zamenhof
    • Gaston Waringhien, heroldo de la internacia lingvo de André Cherpillod estas tre interesa libreto en la du lingvoj, nome la franca kaj la Esperanta. Ĝi resumas la vivon kaj la gigantan laboron de tiu nelacigebla propagandisto de la internacia lingvo, kiu ĝis la lasta momento de sia vivo, laboris por Esperanto. Li kompetentis en poezio, literaturo, tradukado, gramatiko, leksikologio kaj instruado. (Martine - Internacia Esperanto-Sumoo Majo 2017)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Tuj apud Zamenhof

Iam mi fondis kaj redaktadis specialistan periodaĵon, Biblia Revuo, kiu dum dek-iom da jaroj sukcesis vivi, en du periodoj. Iom post la komenco de ĝia dua periodo, Gaston Waringhien [gastón varengjén] leteris al mi, kaj tiel komenciĝis sporada korespondado inter ni, daŭrinta ĝis lia morto. En 1971 (se mia memoro ne eraras), li petis, ke mi permesu, ke li kandidatigu min por la Akademio de Esperanto. Mi jesis, kaj elektiĝis. Tuj post mia elektiĝo, li sendis al mi kolektegon de ĉiuj cirkuleroj kaj diskutofolioj de la Akademio dum lia ĝistiama prezidanteco. Tiel mi povis ne nur legi la detalojn de la diskutoj en la Akademio, inkluzive de tiuj pri la -ata/-ita afero, sed ankaŭ ekkoni lian manieron prezidi tiun gravan instancon.

Per tiu, eble neprofundega tamen multimpresa, konatiĝo kun Waringhien, lia pensado kaj lia prilingva laborado, mi komencis kompreni, kiom Esperanto ŝuldas al li. Nu, ni ne samopiniis pri ĉiuj temoj ­ tamen li ĉiam montris sin diskutopreta, kaj (eble surprize al tiuj, kiuj ne persone konis lin) tre tolerema. Ne nur pri lingvaĵoj. Mia provo nove traduki la Psalmojn el la antikva hebrea multe interesis lin, kaj li faris plurajn sugestojn kaj proponojn literaturecajn, kiujn mi trovis tre utiligindaj. Eble ĉar kaj li kaj mi estis/estas ateistaj, kvankam ne rabiaj, ni ambaŭ povis senantaŭjuĝe pritaksi la diversajn tradukoproblemojn, kiujn amase prezentas la Psalmoj.

Ĉiam mi multe scivolis pri tio, kian historion havis Waringhien, kaj kia li estas kiel persono. Nun André Cherpillod [andré ŝerpijó] kontribuas biografieton, kiu helpas koni la historion de Waringhien, kaj ­ tre heroadore ­ kia persono li estis. Cherpillod montriĝas Waringhien-adoranto. Por li Waringhien estas heroo, kiu, se juĝi laŭ la enhavo de la biografio, neniam faris mispaŝon aŭ eraron. Nu, mi ne rajtas kulpigi Cherpillod-on rilate al lia eble troa adorado al lia heroo. Kiu ne tenas en sia menso fantaziojn pri iuj idealigitaj personoj? Cherpillod rangigas Waringhien-on tuj apud Zamenhof, kelkfoje ni suspektas, ke laŭ li Waringhien rangas pli alte ol Zamenhof. Nu, se Zamenhof fariĝis kultidolo por multaj esperantistoj, kial ne ankaŭ Waringhien? Ĉiu laŭ sia gusto ...

Resume: Cherpillod verkis tre utilan biografieton dulingvan (franca teksto sur la dekstraj paĝoj, esperanta teksto sur la maldekstraj), kaj mi dankas pro tio. Li klare kaj bele memorigis al ni tre konindan kaj respektindan personon.

Donald Broadribb

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.