Mi venis al la verkado de hajko en Esperanto per longa vojo. Kiel komencanto (en kaj Esperanto kaj hajko-verkado), unu allogo de la hajko estis, ke hajko estas trakteble malgranda. Mi bezonis nur malgrandan kvanton da tempo kaj malgrandan kvanton da vortoj por verki hajkon.
Kompreneble, estis nur malofta, feliĉa akcidento, kiam mi verkis bonan hajkon, sed tio ne gravis. Gravis, ke mi ekzercis kaj mian hajko-verkadon kaj mian Esperanton.
Mi jam diskutis (en mia recenzo de lia unua kolekto de hajkoj), kiel mia frato ektraktis pli serioze la hajko-verkadon. Li studis la japanan tradicion. Li sciigis sin pri la detaloj de la formo.
Samtempe, dum li klopodis verki pli bonajn hajkojn, li instruis min pri tiuj detaloj—sezonvorto, tranĉo, ktp—kaj kuraĝigis min, ke mia verkado ankaŭ uzu tiujn ilojn. Sed, malsame ol mia frato, mi ne legis areton de libroj pri hajkoj.
Do, por mi tre taŭga estas la libro Kiel verki hajkojn en Esperanto de HIROTAKA Masaaki. Ĝi traktas la japanan tradicion, kaj kiel oni uzu la rimedojn de Esperanto por produki hajkon en tiu tradicio. Ĝi ankaŭ diskutas kiel oni uzu la rimedojn de iu ajn lingvo por produki viglan verkadon, per kombinado, ellaso, konkreteco, ktp.
La libro estas mallonga. Du ĉapitroj (unu en la japana kaj unu en Esperanto) enhavas la diskuton pri kiel verki hajkon en Esperanto. Ĉapitro 3 priskribas iom da “ŝatataj hajkoj” laŭ la ideoj ĵus enkondukitaj. Ĉapitro 4 havigas cent hajkojn de la aŭtoro mem. Ĉapitro 5 listas kaj diskutas la sezonvortojn uzitaj en la ekzempleroj.