La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Hodler en Mostar

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Histori-romano


2007/07, p. 25
Ĉi tiu verko estas romanigo de historiaj eventoj, okazintaj plejparte dum la unua duono de la dudeka jarcento. Ĝenerala temo, trairanta la verkon, estas historie grava artisto, Ferdinand Hodler, pli ĝuste, kelkaj liaj pentraĵoj; eĉ pli precize, la plejparto de la romano detale pritemas modelinon lian, nomatan Jeanne Charles [ĵan ŝarl] Cerani-Ćišić. Ni komencas per Ferdinand mem, kies memportreto estas la bildo sur la kovrilo de la libro, kaj kies desegnaĵoj estis uzataj por la kvindek-franka svisa monbileto dum multaj jaroj. Sur unu fl anko de tiuj monbiletoj estis desegnita bildo de lia modelino Jeanne. Ekzistis du variantoj de tiuj monbiletoj, kaj fotoj klare montras ilin en la libro.
La libro komenciĝas per la renkontiĝo de Ferdinand Hodler kaj Jeanne, kiu fariĝas longatempa modelino por li. Ferdinand, tamen, neniam edziĝis kun Jeanne, kaj fine ili apartiĝis. Ŝi, tamen, tutvive memoris lin kaj kolektis pentraĵojn liajn. Li mem, post la apartiĝo, ŝajne preferis forgesi pri Jeanne, kiu por li rolis kvazaŭ efemere kiel sekskunulino kaj allogaspekta modelino.
Post la apartiĝo de Ferdinand kaj Jeanne ni sekvas la vivon de Jeanne dum la ceteraj du trionoj de la romano. Ŝia vivo estis malfacila. Dum flegado de militvunditoj de la unua mondmilito Jeanne renkontis vunditon, nomatan Meho Ćišić, kaj edziniĝis al li. Li fariĝis nealtranga konsulejano de la nova jugoslavia reĝimo kaj konsekvence estis relokata ĉiun duan aŭ trian jaron al nova urbo, komence al urboj en Usono, poste Kanado, poste Eŭropo, fine Jugoslavio, kie li restis ĝis la emeritiĝo; kaj, kompreneble, Jeanne devis akompani lin. Kun ŝi iris aro da pentraĵoj kaj desegnaĵoj, faritaj de Ferdinand Hodler.
Pasis la jaroj. Okazis kaj pasis la dua mondmilito. Meho elektis loĝi en Mostar, do lin fidele akompanis Jeanne.
En 1965 Jeanne mortis. La sekvan jaron ŝia nevino, kiu heredis la aron da hodleraj verkoj, kiujn konservisJeanne, vendis la kolekton al artgale-rio, kiu disponigis ĝin al Kunstmuseumen Berno. En 1978 tiu artmuzeo publi-ke ekspoziciis la kolekton kaj eldonis dikan katalogon de la kolekto.
Ĉar per Interreto mi ne sukcesis trovi pli da informoj pri Jeanne Ćišić, ol ke ŝi estis modelino por Ferdinand Hodler, kaj ke, post ŝia morto, ŝia kolekto estis vendita al artmuzeo, mi ne povis kontroli la multajn detalojn pri ŝia vivo, kiel ili estas rakontitaj en ĉi tiu libro. Verŝajne, temas, kiel kutime en histori-romanoj, pri faktoj, konjektoj kaj versimilaj elpensaĵoj de la aŭtoro.
Ankaŭ menciindas, ke en la unua duono de la romano aperas kelkaj, jam bone konataj, faktoj pri la filo de Ferdinand, Hector Hodler, esperantisto, kiu grave rolis dum la unua jardeko de la dudeka jarcento.
Kiel romano, aŭ historirakonto, la verko ne kontentigis min. Ĝi estas epizodema, kun, kiel ŝajnas al mi, nemulta, aŭ eĉ preskaŭ neniom da, interrilato inter la ĉapitroj. La stilo estas klara, sed mi mem sentas ĝin nek kiel bonan romanon, nek kiel bonan historirakonton. La titolo de la libro, en la plejlasta parto de la libro, rilatas al la fakto, ke la Hodler-pentraĵkolekto finveturis, kun Jeanne, al la urbo Mostar, antaŭ ol esti vendita. Sed kvankam Ferdinand Hodler evidente estis celita esti kerna temo de la romano, li kvazaŭ perdiĝas en la plej granda parto de la romano, kiu temas pri Jeanne. Sendube, aliaj legantoj opinios alie. De gustibus non est disputandum.

Donald Broadribb

Sukcesa rekreo

Jam de pluraj jaroj mi apenaŭ legas (kaj verkas) fikcian prozon, do ankaŭ ne pli fruajn romanojn de la kroata aŭtorino Spomenka Štimec, kiel Tilla (2002). Jen do mi eklegas la 100-paĝan Hodler en Mostar, de 2006. Pri kiu Hodler temas? Ĉu pri Hector Hodler, la juna sviso kunfondinta UEA? Ne pri li, sed pri lia patro, la fama svisa pentristo Ferdinand Hodler, pri kiu (konfesinde) mi neniom sciis ĝis la apero de tiu ĉi libro. Fakte, pli ol pri la patro, temas pri lia franca modelino kaj ama(n)tino, Jeanne Charles, kaj pri aliaj homoj en la vivo de ambaŭ. Oni povus diri, ke en ĉi rakonto ekanta en 1901 neniu rolulo absolute superelstaras aŭ ĉefrolas, ili ĉiuj estas diversgravaj fadenoj en la vefto de la romano.
Kaj pri kiu Mostaro temas? Ĉu pri tiu atakita kaj bombita en 1992? Nu, ne unuavice pri tiu, sed ankaŭ. Ĉar la varpon de Hodler en Mostar konsistigas scenoj kaj eventoj en diversaj tempoj kaj urboj, en Eŭropo kaj Ameriko, de Ĝenevo kaj Berno ĝis Mostaro; ankaŭ la du mondmilitoj, la fulma sinsekvo de novaj inventoj (kiel radio, fridujo, aŭtoj, Jugoslavio), la islama kulturo en Hercegovino aŭ, pretere kaj preskaŭ akcesore, la lingvo Esperanto mem per la figuro de “nia” Hodler, la juna Hector.
Štimec uzas en ĉi romano stilon simplan kaj klaran. Mi riproĉus nur la uzon de “stud(aĵ)o” (10-foje sur p. 12) anst. “etudo” (p. 100); misuzon de “po” (p. 17: “pagi ses kronojn *po biciklo” anst. “po ses kronojn por biciklo”); transitivan “evolui” anst. “evoluigi” (p. 32, 88); la vorton “mentaleco” anst. “pensokadro, mens-aranĝo” (p. 33; kion signifu “*mentala”?); “vesti” anst. “porti, surmeti, surhavi” (p. 43); “pipo” anst. “tubo” aŭ “pipeto” (p. 54); “*numizmatikisto” anst. “numismato” (p. 104); kaj ĉu eble “modlilo” (p. 81) estu “muldilo”? Krome, jen demandoj por vortaristoj: Ĉu viroj uzas “ŝalon” (p. 22)? Ĉu ole-pentraĵon (laŭ NPIV oleopentron) oni povas nomi “oleaĵo”? Kio estas “ripo de ponto” (p. 83)? Ĉu turtoj povas ĉirpi (p. 94)? Oni notu ankaŭ “necesabo” (p. 76; mi mem preferas diri “neprujo”) kaj “boema“ (p. 88), anst. la konfuza “bohem(i)(ec)a”.
Tio estas tamen nur detaletoj en lingvaĵo ĝenerale flua kaj natura, des pli en la tre viglaj kaj versimilaj dialogoj. Kiugrade ili respegulas la efektivajn konversojn de la roluloj, tio nun ne gravas; gravas nur, ke Štimec sukcesas krei aŭ rekrei la vortojn kaj la homojn kredeble vivaj antaŭ la okuloj de la leganto.
Hodler en Mostar prezentas rapidan, nerektan enkondukon ne nur en la vivon kaj verkaron de koninda pentristo, sed ankaŭ en periodon de la monda historio, konkrete de Eŭropo, kaj eĉ de la historio de Esperanto. La romano de Štimec parolas al ni ne fakiste pri tiu aŭ alia pentraĵo, sed pri vivo kaj morto, pri la ĉiostompa tempopaso.
Fine, la noto sur p. 4 kaj la Postparolo, sobre parolanta pri militoj (specife pri tiu de 1992), kvazaŭ petas la leganton helpi retrovi du ŝtelitajn pentraĵojn de Hodler, inter ili la memportreton kiu rezolute ilustras la kovrilon.

Jorge Camacho

Arte malambicia, sed psikologie instiga delicaĵo


4/2007, №5 (151)

Unue mi ne tro komprenis, kun kiu(j) celo(j) Spomenka Štimec verkis tiun libron. Kiam mi starigis al ŝi tiun demandon, ŝi respondis, ke la celoj estis: “Beletre vivigi unu el la modelinoj de F. Hodler por stimuli legantojn interesiĝi pri la reala Hodler patro kaj Hodler filo. Atentigi ke en Sarajevo, la urbo kiu ege suferis, troviĝas io rilatanta al nia Esperanto-kulturo”. Kun tiuj klarigoj mi kredis, ke mi pli bone komprenos kaj rekomencis legi la libron. Traleginte la tekston, mi tute ne bedaŭris, ke mi prenis la tempon por tion fari. Des pli ĉar en 2006 mi havis la okazon viziti la ĉefurbojn de Bosnio kaj Hercegovino.

Kiel (eble ne ĉiam vaste) konate, Hector Hodler, la fondinto de Universala Esperanto-Asocio en Ĝenevo en 1908, estis la filo de la svisa nacia pentristo Ferdinand Hodler (1853–1918). Sed Hector ludas nur marĝenan rolon en la nova libro de Štimec. Multe pli en la centro de la atento staras Jeanne Charles-Cerani-Ćišić.

Ĉi tiu franca virino, kiu venis el Liono en Svislandon dank' al stipendio, servis al Hodler kiel modelino (kaj amatino) inter 1901 kaj 1916. Tiukaze ŝi kolektis aŭ heredis de li centon da pentraĵoj. Fakte dum longa tempo la vizaĝo de Jeanne ornamis la 50-frankan bileton de la Svisa Nacia Banko.

Post la morto de la muzikisto-dirigento Antoine Cerani, la edzo de Jeanne, kaj de Valentine Godé-Darel (en 1914), kiu estis alia amatino de Hodler, kun kiu li eĉ havis filineton (kiu fariĝis la duonfratino de Hector kaj estis poste adoptita de Berthe Hodler), Jeanne eklaboris kiel flegistino en la hospitalo, kie ŝi devis asisti operaciojn ĉe militviktimoj kaj flegi ilin. Tiuokaze ŝi konatiĝis kun Mehmed Ćišić el Mostar en Bosnio-Hercegovino, al kiu ŝi edziniĝis kaj kun kiu ŝi veturis al Usono kaj Kanado, kie la diplomato reprezentis la jugoslavian registaron. Jen do la interesa konekto inter Hodler kaj Mostar-Sarajevo, kiu kondukis ĉe la kroata verkistino al la ideo skribi la fragmentecan biografion de la Hodler-modelino. Kun sia Meho Jeanne do havis la okazon veturi al Jugoslavio — Beogrado, Mostar, Niš — kaj konatiĝi kun la arkaika mondo de Balkanio, kiu tiutempe ankoraŭ estis forte influita de la turka mentaleco. Štimec uzas en sia rakonto aron da turkaj etnografiaj vortoj, kiuj donas al la teksto eĉ iom ekzotan ĉarmon.

Jeanne mortis en 1955 en Mostar, tre baldaŭ post ŝi ankaŭ Meho mem. Postrestis 280 Hodler-pentraĵoj, pri kiuj la direktoro de la Artista Galerio en Sarajevo interesiĝis. En 1966 estis subskribita kontrakto kun la heredantino Emina Korkut pri la aĉeto de la kolekto. En aprilo 1978 parto de la kolekto estis prezentita en la Artmuzeo de Berno, denove en 1998 en alia ekspozicio en Olten. Aperis akompanaj katalogoj (kun interesaj klarigaj tekstoj pri la vivo de Jeanne ktp.). La iom sensacia specifaĵo de tiuj bildoj estas, ke unu triono enhavis intervenojn de la posedantino, do ili evidente estis surpentritaj de Jeanne. Pro ŝia fuŝado Jeanne ne estis aparte ŝatata ĉe la Hodler-amantoj. Kiam en Sarajevo eksplodis la milito en 1992, la Hodler-artaĵoj estis ŝirmitaj. Post la militfino estis rimarkite, ke pluraj pentraĵoj eĉ malaperis. Plurajn bildojn trafis militdamaĝoj, kaj ili devis esti restaŭritaj; oficialaj svisaj instancoj investis duonmilionon da frankoj por la renovigo de la muzeo mem. En 1998 povis esti prezentita en Sarajevo centdudeko da hodleraj verkaĵoj. Tiel la nekutima trezoro fariĝis daŭre alirebla al la interesata publiko.

La biografia-historia-geografia rakonto en 23 ĉapitroj de Spomenka Štimec pri Jeanne Charles-Cerani-Ćišić, kiu portis la animon (aŭ spiriton) de Ferdinand Hodler al Mostar kaj Sarajevo, estas lingve senpretenda teksto, ĉar verkita en iom tro simpleca stilo. Kiel temo ĝi tamen vekas intereson precipe por legantoj, kiuj havas ian rilaton al Ferdinand Hodler kaj ties filo Hector, kiu iel hazarde kaj senkulpe aperis en tiu mondo kiel frukto de unu el multaj pli malpli hazardaj amaferoj de sia patro. Tamen bone ke ekzistis tiuj amaferoj kaj tiuj homoj. Kaj bone ke la sentema zagreba verkistino, kies fokuso celas la virinan psikon, eluzas sian talenton por krei psikologian beletron.

Persone mi dezirus, ke la verkema kroatino altigu sian Esperanto-lingvonivelon, pli forte eksperimentante per la reale ekzistanta Esperanto-vorttrezoro, por ke ŝiaj verkoj fariĝu lingve malpli tedaj kaj por ke oni povu pli facile imagi ŝin kiel indan Nobel-literatur-kandidaton. Ĉar mankas fontindikoj oni ne scias, sur kiuj dokumentoj Štimec baziĝis kaj kio estas realo kaj kio fikcio en ŝia rakonto. Plurajn erarojn (Holder, ridesklopodis, evoluigi — ne evolui — diskutojn, svurvoje k.s.) oni povintus eviti. La traduko de la libro al la franca aŭ germana lingvo estas por mi imagebla.

Andreas Künzli

Hodler en Mostar

Pardoneblas, se laŭ la titolo de la libro ensaltas en la menson la nomo de Hector Hodler, kunfondinto en 1908 de Universala Esperanto-Asocio. Tamen ne pri Hector temas, kaj apenaŭ pri lia patro, Ferdinand, la plej renoma svisa pentristo, sed pri la pentraĵoj de Ferdinand: kiel ili forlasis Ĝenevon, transiris Atlantikon, revenis -- tamen ne ĉiuj -- Eŭropon, kaj troviĝis fine en Mostar, en tiama Jugoslavujo.

Tiu, kiu gardis la pentraĵojn, kaj kiu fariĝas ĉefrolanto en la libro, estas Jeanne, 'unu el liaj modelinoj. Unu el tre ŝatantaj' (p. 5). Kaj tiel disvolviĝas rakonto -- fascina, lakone, ekonomie prezentata -- pri amo deklarita kaj nedeklarita, pri lojaleco, pri fideleco, pri tragedio. Rakonto, do, jes kaj ne pri pentraĵoj, sed ĉefe pri homoj.

Ne, kiel dirite, pri esperantistoj. Hector Hodler kaj Edmond Privat minore, akcesore aperas, kaj bone tielas: jen tratrae esperanta libro, inspirita de kaj fontanta el kaj verkita en la lingvo de Zamenhof, en kiu Esperanto -- tute prave -- fonas. Kia atingaĵo!

Iasence la 23 ĉapitroj, inkluzive postparolon, similas mem al pentraĵoj: ĉiu havas sian fokuson, malgraŭ tio, ke en la 'bildo' enestas pluraj aliaj detaloj. Tiel iu, kiu 'ne ŝatas esperantan literaturon', kiu neniam legas esperante, facile orientiĝos. Mi ĝuegis la libron unuside kaj, finleginte, kun larmeto en la okulo, bedaŭris, ke Hodler en Mostar ne duoble pli longas.

Pretervideblas kelkaj etaj preseraroj. Pretervideblas, ĉar Hodler en Mostar riĉigis mian spiriton kaj miajn sciojn, kaj memorigis, kiel feliĉaj estu ni esperantistoj kun aliro al verkoj tiel sentemaj, tiel kortuŝe emociigaj, tiel digne elegantaj, kiel tiuj de Spomenka Štimec.

Paul Gubbins

Libro enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa

La plej verŝajnaj aĉetantoj de la romano Hodler en Mostar estos junaj homoj, kiuj lernis esperanton ne plu en societo aŭ klubo, por ne paroli pri lernado en publika lernejo, sed kiel interesan komputilan ludon el interreto. Tre verŝajne ili ne havas en sia hejmbiblioteko Enciklopedion de Esperanto el la jaro 1933, represita de HEA en 1986, en kiu sub la ŝlosilvorto Hodler troviĝas ampleksa prezento de la persono, kiu – efektive tute ne li, sed lia patro, kiu neniam estis adepto de nia lingvo – fariĝis la ruĝa fadeno, oni eĉ povus diri, ne vere troigante, la ruĝa ŝnuro de la libro, kiu per kelkaj paĝoj de sufiĉo apenaŭ pravigas atribui la verkon al la literatura ĝenro de romanoj. Sekve eĉ la Enciklopedio de Esperanto la nuntempan leganton ne helpos multe, kvankam tie troveblas la baza orientiginformo, ke Hector naskiĝis en la sama jaro, en kiu aperis la Unua Libro de Zamenhof, kaj lernis la lingvon samtempe kaj samloke kun alia grandulo de nia lingva historio, Edmond Privat. Hector Hodler kunfondis la centran UEA kaj faris la revuon Esperanto tutmovada organo, redaktante ĝin dum 13 jaroj. Hodler inventis la ĝis nun funkciantan "konsulan" reton de reciproka helpo al esperantistoj, vojaĝantaj tramonde aŭ serĉantaj nepran bezonaĵon. Nun lia ideo realiĝas kiel delegita sistemo ĉe UEA kaj kiel Paaporta servo speciale por gejunuloj ĉe TEJO.

Unu el probable kvin plej gravaj granduloj de la esperanta historio apud Zamenhof: Privat, Waringhien, Kalocsay, Lapenna... Hector Hodler mortis nur du jarojn post sia fama patro Ferdinand, en la jaro 1920. Sian havaĵon li heredigis al UEA.

Por eviti la unuan konfuziĝon, estu al mi permesite mallonge resumi la bazajn historiajn faktojn pri la ĉefa rolulo, eĉ se li fizike aperas nur en la unua triono de la libro kaj poste nur plu spirite kaj memore, kaj paralele de ties filo, kiu almenaŭ al esperanto-veteranoj devas esti konata nomo. Li naskiĝis 14an de marto 1853 cn Berno kaj mortis 19an de majo 1918 en Ĝenevo. Li kreskis en tre maloportunaj cirkonstancoj.

Lia patro, lignaĵisto Johano Hodler, frue mortis pro ftizo. Lia patrino edziniĝis denove al dekorkolorigisto Gottlieb Schüpbach kaj mortis jam en 1867, postlasinte ok orfojn. La plej aĝa filo Hector jam 12-jara transprenis la laborejon de sia duonpatro, kiu pro alkoholkonsumo ĝin ne povis plu mem prizorgi, kaj vivtenis la tutan familion. Estinte 18-jara li fariĝis lernanto ĉe la pejzaĝisto Ferdinand Sommer, translokiĝis al Ĝenevo kaj kopiis klasikaĵojn en la muzeo Rath, kie lin malkovris Barthélemy Menn kaj lin faris sia disĉiplo en pentrado. Li studvojaĝis Hispanion, kie li konatiĝis kun la verkoj de Velázquez. En 1885 li havis en Ĝenevo – Cercle des Beaux-Arts – sian unan personan ekspozicion, la sekva okazis en Berno 1887, kiam naskiĝis lia filo Hector. Lia sukceso venis per la bildo La nokto ( 1889). Dum la mondekspozicio en Parizo 1900 Hodler akiris ormedalon pro tri ekspoziciitaj bildoj. Li fariĝis unu el la plej gravaj pentristoj en Eŭropo kaj la plej grava ĝis niaj tagoj en Svislando. Li fariĝis membro de la viena, berlina kaj munkena secesioj. Sed pro lia protesto kontraŭ la germana bombardado de la katedralo de Reims komence de la unua mondmilito li estis elĵetita el ĉiuj germanaj artaj societoj. Tiom nur skize, por pli facile legi kaj kompreni la libron pri kiu ĉi tie temas.

Por esperantisto de tiarango kiel Spomenka Štimec jam ne povus esti tento sed simpla donitaĵo, fokusigi la vivon kaj pluan spiritan ĉeeston de Ferdinand Hodler tra la lenso aŭ eĉ prismo de lia filo Hector. Ne estis komuneco inter la patro kaj la filo en ilia okupiĝo, sed jes en ilia nobla karaktero. Tamen Spomenka Štimec, antaŭ ol esti aktivulo favore de la lingvo, same kara al ŝi kiel al Hector, estas verkisto, kiu la lingvon uzas por esprimi la mondon normalan, ne tiun miniaturan de la tutmonda esperantistaro. Ŝi en sia libro ne prisilentas la cirkonstancon, ke esperanto fariĝis obsedo de Hector Hodler, sed ŝi tion montras en nur kelkaj ĉapitroj kaj el tio ne tiras konsekvencojn por sia libro. Ŝin ne interesas la sorto kaj perspektivo de la amata lingvo – ŝi ekspluatas ĝin simple, kiel ĉiu nacia verkisto senbride ekspluatas sian gepatran lingvon, ne unuarange por glorigi ĝin, sed por glorigi la vivon en ĝia nekredebla intrigriĉeco. Tiel same Spomenka Štimec, kvankam laŭprofesie esperantkultura organizanto, en sia vera senditeco, helpe de siaj veraj talentoj, ekspluatas 1a lingvon de Zamenhof por esprimi la kapricemon de la vivo, manifestiĝanta per la sorto de Ferdinand Hodler kaj la damo. Kaj tiu damo, Jeanne Charles, fariĝis la fokusa instrumento de 1a verkistino Spomenka Štimec. Ne movada, bonŝance, sed verkista, pure arta elekto! Ne grave, ĉu ŝi konscias, mi supozas ke jes, sed la plej granda komplezo, kiun oni povas fari al iu lingvo, estas: ekspluati ĝin.

Legado de iu ajn libro de Spomenka Štimec finiĝas ne per literaturteoria emo difini la -ismon de ŝia verkadmaniero, tekniko, la skolon, al kiu ŝia arto povus esti atribuita, sed per simpla nedifinebla ĝuo super unu el mil kaj centmil variacioj, en kiuj la homa vivo kaj sorto manifestiĝas surmonde. Ŝia verkista talento estas sufiĉe elstara, por ke ŝi povas riski verkadon en simpla senpretenda kaj sentruka rakontado, kiel iu, kiu vere vidis la mondon, post sia reveno laca de ĉiuj vojoj sidas en sia bone hejtita ĉambro kaj rakontas al siaj familianoj pri la viditaj kaj spertitaj aĵoj. Tiel ŝia lingvo estas natureska, sen neologisma plago, sed same sen la skemisma plago, ĝuste tia por simple, tamen metafore kaj alegorie riĉe rakonti. Mi mem bezonis multajn jarojn kaj spertojn por, tenante la hebrean vortaron de la Malnova Testamento kaj helenan de la Nova enmane, fine ekkoni, ke la riĉo de la rakonto ne paralelas kun la riĉo de la vorttrezoro.

La kvalito de ŝia prozo estas io, kio povas daŭre esti laŭdata ĉe Goethe kaj aliaj klasikuloj de eŭropa prozo, sed ŝajnas eksmodiĝinta nuntempe: la senaltruda kaj senpretenda kapablo instrui, klerigi, pensriĉigi. En germana literaturkritika tradicio, eĉ en la angla, tio nomiĝas Bildungsroman. Ni legu unu el eblaj difinoj: En kleriga romano ankaŭ la leganto, ne nur la heroo de la romano akiru klerigadon – kaj tio okazas per la klersupereco de la aŭtoro. La heroo estas ofte plena de idealoj, naiva kaj juna kaj tiel en kontrasta rilato kun la ĉirkaŭmondo, kies rezulto estas nekomprenemo kaj forpuŝo ambaŭflanke. La renkontiĝo kun malmola realo dum la romanintriga fluo influas la evoluon de la ĉefa rolanto. Fine de tia evoluo estiĝas harmonio inter la rolulo kaj ties medio; li/ŝi fariĝas la parto de la mondo, kiu komence estis kontestita. Plia karakterizo estas, ke je gravaj punktoj okazas retrospektivo, por pli klare atentigi pri la evoluo. (Ralf Gantauer, el interreto)

Multaj elementoj de ĉi tiu difino certe validas ankaŭ por la verkmaniero de Spomenka Štimec, tamen ne la menciita pretendo esti klere supera al sia leganto – ĝuste tion ĉi la aŭtorino el Zagrebo certe nek sentas nek faras. Ni diru sincere: ĉu la klernivelo de nia juna generacio vere estas tiom enviinda, ke oni riproĉu al literatura verko paralelan klerigan efikon?

Hodler en Mostar de Spomenka Štimec fukcias kiel filma muntado. Ni havas scenejojn: Ĝenevo, Mostar, Berno, Ĉikago, Montrealo, Belgrado (la aŭtorino uzas: Beogrado), Niŝ, Sarajevo. La rakonto neabrupte, tamen punktŝanĝe saltas de unu scenejo en la alian, kio sukcese kontribuas al la drama tensio.

Jen la intrigo en kelkaj frazoj – nia mirinda instruistino pri muziko tiamaniere al ni rerakontis la enhavon de la operoj – por pli bone kompreni la sencon de miaj prijuĝoj:

Post la disiro de Ferdinand Hodler kaj Augustine, la patrino de lia filo Hector, li en sia ateljero ekkonis kaj baldaŭ ankaŭ en la biblia senco ekkonis f-inon Jeanne Charles. Ŝi fariĝis por li ne nur la plej grava modelo, sed ankaŭ la plej grava homo entute, lia amatino kaj prizorgulino en ĉiutagaj bezonoj. Tamen iam la kapricemo de ambaŭ roluloj interpuŝiĝas kaj la bela Jeanne simple malaperas el la vivo de la fama pentristo Hodler. Kaj baldaŭ prezentis al sia majstro kaj antaŭa mastro sian edzon, dirigenton Andreo Cerani. Iom poste la modelo Jeanne revenis pozi. Kontraŭ pli alta prezo. Estiĝis junvirina vizaĝo por nova 50-franka svisbankbileto. Efektive, ne nur en la romano. Interakte renkonto de Hodler, entrajne, kun francino Valentine, laŭdire granda amo kaj muzo. En Krakovo admira renkontiĝo de kroata instruistino Antonija Jozičić kun Hector. Ili eksperimentis, kiamaniere funkcias esperanto intimduope. Kongreso en Krakovo; Zamenhof distancigas sin de ĉiuj aŭtoraj kaj gvidaj rajtoj rilate esperanton. Kiu konas tion? Revuo de la unua esperanta elito. Komence de la mondmilito mortis la dirigento, edzo de Jeanne, sinjoro Cerani. Kaj Ferdinand Hodler perdas sian grandan amon Valentine, ilia filino Pauline baldaŭ iĝos orfo. Meze de la milito en la militista hospitalo de Ĝenevo, prizorgita de ruĝkrucanoj, inter ili de la volontulo Jeanne, renkontiĝo kun serbarmea volontulo el Mostar Meho Ćišić kun kuglovundita gambo. El lia parolema buŝo elŝutiĝas la tuta dramo de la serba armeo, fuĝinta tra Greklando kaj Albanio ĝis la insulo Korfuo. En la jaro 1920, du jarojn post la morto de Ferdinand Hodler kaj la jaro, en kiu mortis lia filo, la gravega esperantisto Hector Hodler, Jeanne kaj Meho el Mostar geedziĝas en Ĝenevo. Hodler ĉeestas nur plu per siaj bildoj. Meho Ćišić fariĝas diplomato de nova ŝtato, Reĝlando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj (Jugoslavio). Sekvas serio de diplomataj enposteniĝoj en Usono, Kanado, voko al Belgrado, vizito ĉe la gepatroj de Meho en Mostar en 1938, konatiĝo kun la Malnova ponto (Stari most), konstruita de turkoj en 1566; nova voko al la sudserba urbo Niŝ, denove en Mostar dum la dua mondmilito, kiu tamen ne detruis la markon de la urbo, ĝian antikvan ponton. En 1955 mortis Jeanne. Baldaŭ poste, legante la taggazeton Politika, ĉetable mortis Meho. La nevino de Jeanne, Emina, gvidas ekskurson al Mostar kaj volas montri al siaj klientoj bildojn en la muzeo, devenintaj de iu fama pentristo, kiu pentris ŝian onklinon Jeanne. En 1992 milito en Bosnio kaj Hercegovino. Bombarditaj la institucioj en Sarajevo kaj en Mostar. La ponto detruita de grenadoj. Sed el ruinoj leviĝas la kolekto de Hodler, deponita en la muzeo de Sarajevo, kaj ĉirkaŭiras gravajn galeriojn: Labako (Ljubljana), Zagrebo, fine Svislando.

Jen tio estas la ligo inter Svislando kaj Hercegovino, inter Ĝenevo kaj Mostar. Ligo homa, ligo ama, ligo mortada, ligo iluziplena kaj esperoplena.

Estas vero, ke la filmoanalogia tekniko en la fina parto de la libro ne estas tiom preciza kaj detaloriĉa kiel cetere. Hodler en Mostar estas unu el tiuj libroj, kiu povus esti pli ampleksa sen danĝero fariĝi teda. Leganto probable emus adiaŭi de Hodler kaj lia arto, de la personoj, ligitaj iam kun Hodler, manpreme kun novgeneraciaj homoj, kun kiuj oni povus identiĝi, ne kun iom deekstera raporto. Sed en la kazo de la libro, enhavanta tiom da ĉio interesa kaj kortuŝa ni ne plendu pri eroj, kiuj eventuale mankas. La tuto valoras esti legita ne nur unufoje.

Vinko Ošlak

Simple fascina

Verŝajne la plej multaj legantoj ankoraŭ asocias la nomon de Spomenka Štimec al ŝia debuta verko, la romano Ombro sur interna pejzaĝo el 1984. Post tiu ŝi tamen verkis multajn novelojn, kaj en la lasta jardeko ŝi dediĉis sin ĉefe al biografiaj romanoj, kie kunfandiĝas faktoj kaj fikcio. Ŝi komencis per sia propra avino Tena en 1996, poste sekvis la aktorino Tilla en 2002, kaj en 2006 aperis Hodler en Mostar.

La romano esence temas ne pri Hodler, nek la patro Ferdinand, grava svisa artisto, nek la filo Hector, korifeo de la frua Esperantomovado. Temas pri Jeanne Charles, modelino kaj amantino de Ferdinand, kaj pri la sinuoj de ŝia vivo, kiu portas ŝin al Mostar. En la komenca parto tamen grave rolas la artisto, kaj flanke aperas ankaŭ lia filo kaj ties Esperanta agado. Jeanne kaj Ferdinand tamen disiĝas, kaj en la dua parto de la romano ni sekvas ŝian vojon. Pro edziniĝo al la diplomato Meho Ćišić ŝi venas unue al Usono kaj Kanado, poste al Jugoslavio, kaj fine en la urbon Mostar, ĉefurbo de Hercegovino, kie Meho naskiĝis. Kun si Jeanne portas aron da pentraĵoj kaj desegnoj hereditaj de Ferdinand Hodler, interalie lian memportreton, kiu ornamas la kovrilon de la libro. Tiu portreto do estas tio el Hodler, kio vere troviĝas en Mostar, de kie ĝi finfine trafas en ŝtatan galerion en Sarajevo, kaj de tie malaperas dum la milito en 1992-95.

Unu el la malfacilaĵoj verki biografian romanon estas la neceso munti en tutaĵon du erojn: la biografiajn faktojn kaj la imagitan, fikcian parton. Oni povas fari tion diversmaniere. Ekzemple eblas klare montri la "junton", tiel ke la leganto ĉiam konscias, kion la aŭtoro imagis, kaj kio venas el biografiaj fontoj. Aŭ eblas male kaŝi la limon, donante al ĉio la saman romanan karakteron. Sed en ambaŭ okazoj necesas iel knedi la du ingrediencojn en koheran tutaĵon.

En la antaŭa romano de Spomenka Štimec, Tilla, mi trovis ke ŝi tro multe kaptiĝis de la biografiaj faktoj kaj anekdotoj. El tiu vidpunkto Hodler en Mostar ŝajnas al mi ege pli sukcesa. Ja kelkfoje aperas iom detalaj etnologiaj klarigoj pri bosniaj aferoj, sed ili glate eniras la rakonton, ĉar ili iĝas informoj ne nur al la leganto, sed antaŭ ĉio al Jeanne. Entute la strukturo de ĉi romano estas sukcesa. Unue, dum mi ankoraŭ pensis, ke Ferdinand Hodler estas la ĉefa rolulo, mi ĝojis pro la bona ideo rigardi lin per la okuloj de lia modelino. Poste, mi eĉ pli ĝojis, trovante ke tiu modelino estas la efektiva protagonisto de la verko.

En Tilla, Spomenka Štimec faris provon enplekti Esperanton en la rakonton, ne tre sukcese, laŭ mi. En Hodler en Mostar tio okazas tute nature, dank’ al Hector Hodler kaj ties agadoj. Sed krome ŝi aldonas kroatan instruistinon, kiu vojaĝas al la UK de Krakovo en 1912. Oni poste atendas, kiel plektiĝos tiu fadeno kun la ĉefa, sed vane. Tiu parto do impresas kiel sakstrato.

Kvankam la romanintrigo, se nomi ĝin tiel, estas tre bone konceptita, mi tamen dirus, ke la stilo de la aŭtoro estas la plej grava valoro de Hodler en Mostar. Oni notas ĝin jam ekde la unua frazo, kaj ĝi fluas sen tuberoj ĝis la fino. Ŝia stilo ofte estas nomata simpla. Tio tamen estas nur parto de la vero. La lingvaĵo ja estas simpla, sed tiujn senkomplikajn frazojn ŝi sukcesas ŝargi per tiom da asociaĵoj el odoroj, memoroj, revoj, imagoj, ke la simpleco eftektive estas nur supraĵa. Ŝi estas unu el malmultaj Esperantaj verkistoj, kiuj vivigas la lingvon kaj animigas la vortojn surpaperajn.

Plej evidente elstaras ŝia stila talento, kiam ŝi igas konkretajn objektojn rakonti kaj aludi pri la homoj, kiuj uzadis ilin kaj rilatis al ili. Kaj en ĉi tiu romano ŝi multloke havas okazon ekspluati tiun unikan kapablon. En la vivo de Jeanne ja okazas grandaj eventoj, tamen en la rakonto ne tiuj kaptas la ĉefan atenton, sed la etaj personaj detaloj, kiuj pli elokvente esprimas la homan psikologion kaj la internajn dramojn.

Ĉar la esperantista publiko estas tia, kia ĝi estas, ĝi kompreneble plej interesiĝos pri tiuj eroj de la romano, kiuj rilatas al Hector Hodler kaj Esperanto. Mi iom bedaŭras tion, ĉar ili ne estas la plej valora parto de ĝi. Aliflanke, se tiuj eroj povas logi legantojn al vere fascina biografia romano, do tio sendube estas laŭdinda afero.

Tilla, la antaŭa Ŝtimecaĵo eldonita de Edistudio, estis plena de preseraroj kaj lingvaj fuŝetoj. Ĉi-foje oni pli zorge prilaboris la tekston. Tamen restas iom da tajperaroj, sed ili ne tro ĝenas. Ankaŭ kelkaj lingvaj detaloj povus esti poluritaj, tamen temas pri tute tolerebla nombro kaj nivelo. Se tamen mencii detalon, kiu eble ĝenos iujn, la loĝantoj de la svisa Ĝenevo en paĝo 8 dufoje iĝis italaj ĝenovanoj.

Sten Johansson

Hodler en Mostar

Publikigita ĉe
La Lampiro 2018:3
“Hodler en Mostar” (Eldonejo Edistudio, 2006) estas kurioza, ĉarma romano – kiel oni devus nepre esperi de talenta aŭtoro kia estas la kroata Spomenka Stimec. Kio plej impresas en la rakonto esta mem gia konstrukoncepto.

Kiam oni komencas la legadon, oni tuj eksupozas, ke gi temas pri la vivo de la prestiĝa svisa pentristo Ferdinand Hodler (1853-1918). Post kelkaj paĝoj aperas la figuro de lia filo, la adoleskanta Hector Hodler (1887-1920), kaj la leganto tuj ekkonjektas, ke ĉi tiu grava persono en la historio de Esperanto okupos la ĉefan rolon. Sed ankaŭ tio ne okazas. Fakte, Augustine, la granda amo de la artisto, minacas akapari la panoramon de la rakonto, sed ankaŭ ŝi tuj poste malaperas.

Restas sur la tuta historiolinio la modelino Jeanne, kiu aperis jam en la unuaj pagoj de la libro: ŝi montrigas la reala protagonisto. Post kunvivado kun la pentristo, ŝi dum la tuta rakonto estas sekvata de la leganto, eĉ post du aliaj edziniĝoj. La romano fine montras sian intencon. Per rapidaj, delikataj scenoj, ĝi montras la iradon de bela sentema virino, en la komenco de la 20-a jarcento, en mondo tiam trapasanta multajn drastajn ŝanĝojn. Si eliras el la rafinita centra Europo, transiras al Usono kaj poste al Bosnio-Hercegovino. Por akompani la edzojn, ŝi devas travivi sentojn jen de fiero, jen de kolero, jen de senprotekteco, jen de strangeco. Postvivas en ŝi tiu virino origine pariza, kun propra rigardo al la mondo.

Per la legado de ĉi tiu verko oni alvenas al la konscio, ke ne la homo kondukas la vivon, sed flosas en gi kvazaŭ eta senpilota barko en vasta maro. Homa tasko estas teni la spiriton ekvilibra kaj, se eble, konservi sencon en la vivoirado.

Spomenka Stimec (1949), senkonteste grava aŭtoro en la Esperanta Kulturo, produktis unu plian sukan verkon. Ŝi estas ankaŭ tradukisto, instruisto kaj aktive laboris por la Esperantlingva Verkista AsocioI(EVA). Ŝia plej konata verko estas la bonega “Ombro Sur Interna Pejzago” (1984), sed ŝia tuta literatura verkaro estas impona. Ŝia stilo estas moderna, vigla, flua kaj natura.

“Hodler en Mostar” estas vere leginda libro.

Paŭlo S. Viana

Recenzo: Hodler en Mostar

Interesitoj pri la historio de Esperanto eble rememoros la knabon Hector Hodler kiu, kune kun sia amiko Edmond Privat, fondis la Universalan Esperanto-Asocion. Sed eĉ tiuj interesitoj eble ne scias, ke la patro de Hector Hodler, Ferdinand Hodler, estis svisa pentristo kiun oni en tiu lando opinias nacitrezoro. Post lia morto, la svisa registaro arigis ĉiujn liajn pentraĵ^ojn por teni ilin en unu grandioza kolekto.

Those interested in the history of Esperanto may remember the boy Hector Hodler who, together with his friend Edmond Privat, founded the Universala Esperanto-Asocio. But even those interested people may not know that Hector Hodler's father, Ferdinand Hodler, was a Swiss painter who was considered a national treasure in his country. After his death the Swiss government collected all his paintings to keep them in one grandiose collection.

Ĉi tiu romano traktas ne tiom Hodler (kiu malaperas antaŭ la duono de la romano finiĝas) kiom lian iaman kromedzinon Jeanne Charles, (1) kiu post lia forpaso havigis al si sufiĉe grandan grupon de liaj pentraĵoj, pri kiuj la svisa registaro tute ne sciis, kaj kunportis ilin tra diversaj vivospertoj ĵ la romano ĉefe traktas ŝiajn vivospertojn — ĝis ili finfine troviĝis en la malnova bosnia-hercegovina urbo Mostar, kie, post la morto de Jeanne, parenco de ŝia edzo Meho (Mehmed) sukcesis liveri ilin al muzeo en Sarajevo, de kie la du plej gravaj malaperis dum la bosnia milito.

This novel is not so much about Hodler (who disappears less than halfway through the novel) as about his sometime mistress Jeanne Charles, (1) who after his death acquired for herself quite a large group of his paintings, about which the Swiss government knew nothing, and carried them through various experiences in her life — the novel is mostly about her experiences — until they finally ended up in the old Bosnian-Herzegovinan town of Mostar, where, after Jeanne's death, a relative of her husband Meho (Mehmed) succeeded in delivering them to a museum in Sarajevo, from where the two most important disappeared during the Bosnian War.

La romano estas sufiĉe interesa, sed mi trovis kelkajn korektindaĵojn. Unue, tro ofte la nomo Hodler aperas kiel Holder.

The novel is quite interesting, but I found a few things deserving of correction. First, too often the name Hodler appears as Holder.

Sur p. 32 ni legas:

On p. 32 we read

La ĉeestintoj ion rakontis pri iu Ido-krizo de la jaro 1907 ... Multe pli inspiraj ŝajnis al li la knabinoj, vigle diskutantaj pri la preparoj vojaĝi somere al kongreso en Cambridge.

Those present were saying something about some Ido crisis of the year 1907 ... Much more inspiring seemed to him the girls, who were vigorously discussing preparations to travel that summer to a congress in Cambridge.

Kompreneble, la Ido-krizo ne eksplodis ĝis post la kongreso en Cambridge.

Of course, the Ido crisis did not explode until after the congress in Cambridge.

Aliaj problemoj (malmultaj) estis aŭ malgravaj gramatikaj eraroj aŭ tajperaroj: izoligi (izoli) sur p. 33; islamanojn devenantaj (devenantajn) sur p. 51; popolajn kuirejon (kuirejojn) sur p. 66; univeristata (universitata) sur p. 67; rebela (ribela) sur p. 89.

Other problems (few) were either unimportant grammatical errors or typos: izoligi (izoli) on p. 33; islamanojn devenantaj (devenantajn) on p. 51; popolajn kuirejon (kuirejojn) on p. 66; univeristata (universitata) on p. 67; rebela (ribela) on p. 89.

Interesa romano, kiun mi unusesie tralegis.

An interesting novel which I read through at one sitting.

(1) Dum kvindek jaroj la vizaĝo de Jeanne, pentrita de Hodler, aperis sur la svisa 50-franka monbileto.

(1) For fifty years Jeanne's face, painted by Hodler, appeared on the Swiss 50-franc note.

Don Harlow

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.