La unua penso kiun oni havas trafoliumante ĉi tiun verkon, estas “sed kial presi ion tian niatempe?”. La celo de ĉi tiu ero de la serio “Schriften zur Esperantologie und Interlinguistik” estas dokumenti la unuan aperon de ĉiu vorto uzita en Esperanto ĝis la fino de 1888, do de la unuaj 17 monatoj post la apero de la Unua Libro. La plej logika procedo estus skani la tutan tekstaron, optike signo-rekonigi la unuopajn dokumentojn kaj publikigi ilin interrete kun efika serĉilo (ekzemple ĉe tekstaro.com). Tio ne rezultigus ĉi tiun vortareton, kiu estas filologia perlo, sed plenumus kelkajn el ĝiaj celoj kaj multe plifaciligus produkti ĝin kaj similajn verkojn.
La vortara aranĝo esence estas tiu de PIV, nur kun indikoj de preciza trovloko anstataŭ difinoj. Ĉio estas inkluzivita, do ankaŭ vortoj neniam poste uzitaj; tiujn oni trovas precipe en la lernolibro de Leopold Einstein de septembro 1888. Ŝajne la sola loko kie Neves tentiĝis diveni iom tro multe, estas ĉe soz/o, kiun li opinias ebla preseraro de soc/o, sed la prononco kaj ortografio de la germana Soße (aŭ Sosze) tamen sugestas ke la intencita formo de la vorto hodiaŭ konata kiel saŭco efektive estis sozo. – Entute valorega kontribueto al nia leksikografio.
Jens Stengaard Larsen