La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Instruema komputilo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La konfuzema instruilo

Ne facilas kompreni aŭ distingi, kia verko estas La instruema komputilo de Karl-Gustaf Gustafsson. Laŭ kelkaj indikoj ŝajnas ke la aŭtoro intencis ĝin kiel facilan legaĵon por progresantoj. Kiel tia ĝi tamen apenaŭ taŭgas, parte pro tro multaj nekutimaj vortoj, sed ĉefe pro la konfuza intrigo, kiun eĉ lingve sperta leganto malfacile sekvas. Baze ĝi estas krimrakonto, en kiun la aŭtoro tamen plektis longajn teknikajn klarigojn kaj mallongajn turistajn informojn pri regiono en sudokcidenta Svedio. Kial? Ne eblas scii.

La krima intrigo temas pri bando de friponoj, kiuj per mutaciigitaj komputiloj planas konkeri la mondon. Aŭ eble la mutaciigitaj komputiloj planas per la bando de friponoj regi la mondon? Kial? La friponoj volas ĉantaĝi la gvidantojn de la mondo por gajni monon. La komputiloj - ne, mi ne atingis kompreni al kio ili strebas.

Feliĉe, unu el la mutaciigitaj komputiloj estas honestulo, kiu - per iometa helpo de germana ĵurnalistino kaj kelkaj viroj en Skövde - solvas la enigmojn kaj savas la mondon. Vera krimenketo tamen ne okazas, nek necesas, ĉar la komputilo estas ĉioscia. Anstataŭe aperas longaj teknikaj klarigoj pri diversaj aferoj, ekde deĉifrado ĝis maŝinkoda instrukcio de komputilo. Mi ne komprenis la klarigojn, kaj iom egocentre mi suspektas, ke nur duone kulpas mia propra malinteligenteco. Supozeble devas esti iu manko ankaŭ en la klarigoj.

Kun escepto de tiuj malklarigoj, la rakonto estas verkita en leĝera, flua stilo, kiu povus esti plaĉa, se ne... Nu, mi ne scias kiel, sed iel la aŭtoro sukcesis senigi la tekston je sprito kaj humoro, aŭ eble ankaŭ tiuj estas - kiel la klarigoj - nekompreneblaj al mi. Kial la figuroj agas tiel, kiel ili agas? Kial la viroj en Skövde okupiĝas pri la afero? Kion aspiras la ĵurnalistino? Jen ankoraŭ kelkaj detaloj, kiujn mi ne komprenis. Entute, ĉi rakonto estas tre konfuza el intriga vidpunkto.

La lingvaĵo de la verko baze estas normala Esperanto. Troviĝas kelkaj teknikaj vortoj, kiuj jam post kelkaj jaroj iĝis arkaikaj, kiel "vinĉestro" (durdisko). Pri tio tamen kulpas ne la aŭtoro, sed la evolurapido en la komputila kampo, kie ĉio eksmodiĝas antaŭ ol oni finlernas ĝin. Troviĝas ankaŭ kelkaj personaj kreaĵoj de la aŭtoro, kiel "mobiltelefono" (poŝtelefono). Iom pli ĝenas sufiĉe granda nombro da lingvaj eraretoj, precipe pri akuzativo. Temas pri tute simplaj fuŝoj de la specoj "la cirkvito enhavis kondensiloj, rezistiloj, transistoroj" (p. 54) kaj "el la laŭtparolilo venis laŭtan voĉon de KO" (p. 78). Ankaŭ fuŝetoj pri la karaktero kaj signifo de verboj aperas, kvankam ĝuste pri tiu temo la komputilo klopodas instrui sian posedanton.

Entute do verko kiu kredeble volas instrue amuzi, sed efektive sukcesas nur enue konfuzi.

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.