La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Inkotermoj 2000
Oficialaj IĈK-reguloj por la interpreto de komercaj kondiĉoj

  • Vertaler: IKEF
  • Originele taal: angla
  • Soort: vakwoordenboek, leerboek/woordenboek
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €19.00
  • Jaar van uitgave: 2000
  • Vorm: libro glubindita
  • Beschrijving: En internacia komerco estas esence, ke ekzistu ĝenerale akceptitaj, detalaj, sed tamen facile uzeblaj kondiĉoj. Tiajn regulojn (angle 'Incoterms', internaciaj komercaj kondiĉoj) la Internacia Ĉambro de Komerco (angle ICC) unuafoje ellaboris en 1936. Iliaj mallongigoj kiel 'FOB' kaj 'CIF' eĉ ĉe ne-komercistoj estas vaste konataj.
    ICC regule adaptis la kondiĉojn al ŝanĝigantaj cirkonstancoj kaj teknikoj. Ekde la 1a de januaro 2000 validas tute nova versio. Ricevinte permeson de ICC, Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF) tradukis la novajn "inkotermojn" esperanten kaj eldonis ilin. La eldono enhavas la ĝeneralan enkondukon, la 13 inkotermojn kun difino kaj detala klarigo, kaj - por komparo - ankaŭ la anglalingvan difinon.
    Inkotermoj 2000. Oficialaj IĈK-reguloj por la interpreto de komercaj kondiĉoj. Eldonita de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo (IKEF). Ĉefa distribuanto: Retbutiko, Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.
  • Pagina's: 128
  • Breedte: 140 mm
  • Hoogte: 205 mm
  • Gewicht: 140 g
  • ISBN: 92 842 1199 9
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

IĈK-reguloj haveblaj al komercistoj

IĈK (Internacia Ĉambro de Komerco) eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de Inkotermoj. Tiu teksto estas regularo uzata en la tuta mondo de komercistoj, juristoj, transportistoj kaj asekuristoj por interkonsenti pri la samaj kondiĉoj en la kontraktoj subskribitaj.

Kiam iu firmao el Finnlando vendas siajn varojn al iu alia firmao el Brazilo, kiu pagas la transporton, la asekuron, kaj ĝis kie? Jen la demando, al kiu celas respondi Inkotermoj. Elektante unu el la 13 Inkotermoj, vendanto kaj aĉetanto certas pri ĉiuj kondiĉoj de la vendo.

Ekzistas kvar familioj de kondiĉoj, depende de la respondeco de la vendanto aŭ de la aĉetanto. La sola kondiĉo de la "E"-familio, "EXW", precizigas la liveradon de la varoj fare de la vendanto en lia fabriko. La familio de "F"-kondiĉoj (FCA, FAS, FOB) postulas de la vendanto, ke li liveru la varojn al transportisto elektita de la aĉetanto. La familio de la "C"-kondiĉoj (CFR, CIF, CPT, CIP) precizigas, ke la vendanto devas zorgi pri la transporto dum la ĉefa vojaĝo, sed ne zorgas pri la asekuro de la varoj, nek pri la transporto post enŝipigo de la varoj en la ĉefan transportilon. Fine, la "D"-kondiĉoj (DAF, DES, DEQ, DDU, DDP) postulas de la vendanto, ke li pagu ĉiujn kostojn kaj portu ĉiujn riskojn pri perdiĝo de aŭ damaĝo al la varoj ĝis la lando de la aĉetanto.

En la revizio 2000 ne estas grandegaj ŝanĝoj. La lasta revizio, aperinta en 1990, kreis pli da novaĵoj.

La unua ĉefa ŝanĝo estas klarigo de la kondiĉo FCA: tiu, kiu ŝarĝas aŭ malŝarĝas la varojn, estas tiu, kiu posedas la taŭgan materialon kaj dungitaron por tio en la ejo antaŭvidita.

La dua rilatas al la dokumentoj. Tiu, kiu devas zorgi pri la administraj kaj doganaj formalaĵoj, estas tiu, kiu povas trakti tion plej facile: vendanto en sia lando, importisto en la sia (krom por EXW kaj DDP).

La tria grava ŝanĝo koncernas FOB, nun nur mara kondiĉo, kun transdono de la respondecoj "trans la pavezon de la ŝipo". Jam FOB celis tiujn kondiĉojn antaŭe, sed multaj kontraktoj menciis malseriozajn tipojn de FOB (FOB fabriko, FOB iu enlanda punkto ktp.) Nun precizigoj estas sufiĉaj por eviti tion, espereble! Sed, malgraŭ la fameco kaj malnoveco de la principo de Inkotermoj, kelkaj eksportistoj aŭ transportistoj daŭre eraras kaj ne sekvas fidele la kondiĉojn menciitajn. Tiam povas okazi miskomprenoj, malfruoj kaj malkontento de la klientoj.

Tial kelkaj profesiuloj de internacia komerco konsilas preferi kelkajn kondiĉojn al aliaj, kutime malpli bone uzitaj. Ekzemple, oni preferu FCA fabriko al EXW, FCA flughaveno al CPT/CIP aŭ DDU, FCA deponejo de la ŝipkompanio al FOB aŭ CFR, DES al CIF. Tio ne signifas, ke tiuj Inkotermoj maltaŭgas, sed ke multaj misuzas ilin kaj tio povas kaŭzi problemojn dum la vojaĝo aŭ kun la kliento, se okazis miskompreno. La aliaj kondiĉoj proponitaj estas pli simplaj kaj malfacile konfuzeblaj. Dum la prilaboro de tiu ĉi revizio 2000, partoprenis unuafoje usonanoj kaj azianoj. Kampanjo por diskonigi Inkotermojn okazas nuntempe en Usono kaj ni povas esperi ke tiu ĉi versio estos vere uzata tutmonde.

Internacia, seppersona laborgrupo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) en la printempo de 2000 tradukis la anglan/francan originalon esperanten. La mallongigoj de la kondiĉoj (FOB, CIF...) restis, ĉar temas pri internacie akceptitaj esprimoj. Kiel en la originalo, estas por ĉiu kondiĉo mallonga (proksimume duonpaĝa) difino. Apud tiu difino aperas ankaŭ la anglalingva difino. Tiel eblas kompari ambaŭ versiojn (kaj eble iom plibonigi sian lingvoscion). Post la difino sekvas dudek eroj (similstrukturaj por ĉiuj kondiĉoj), en kiuj la devoj de la vendanto kaj de la aĉetanto estas detale klarigitaj.

Bruno Flochon

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.