|
Inter vivo kaj morto
|
|
Holokaŭsto neforgesebla |
Julius Balbin nun estas emerita profesoro pri lingvoscienco kaj loĝas en Novjorko. Sed li komencis sian dornan vojon en Pollando, kie liajn filozofiajn studojn interrompis la dua mondmilito. En juda geto estis murdita lia patrino, kio restigis profundan kaj neniam forviŝeblan vundon en lia koro. Li mem trasuferis kvar german-faŝistajn koncentrejojn kaj estis liberigita de la usona armeo. Li doktoriĝis en Aŭstrio kaj baldaŭ ekloĝis kaj eklaboris en Usono.
La temo de holokaŭsto plene absorbis la aŭtoron de kvin konataj poeziaj libroj. La lastan sub la titolo Inter vivo kaj morto publikigis la eldonejo Edistudio: bone presita libro kun fortika kovrilo kaj sur ĝi foto de bela, juna viro, kia iam estis la aŭtoro.
La libro estas dediĉita al la memoro de ĉiuj viktimoj de la nazia amasa murdado. Ĝi konsistas el pli ol cent mallongaj versaĵoj, senrimaj, verkitaj per simpla lingvaĵo.
Julius Balbin rakontas ne nur pri neesprimeblaj suferoj de senkulpaj homoj, sed mencias ankaŭ rezistojn diverslandajn. Li speciale fieras pri Simon Wiesenthal, kun kiu la aŭtoro troviĝis en la koncentrejo Mauthausen. Wiesenthal eltrovis multajn naziajn krimulojn, inter ili la amasmurdulon Adolf Eichmann.
Jen eta tipa versaĵo de Julius Balbin:
Ĉu mi iam estis tie? Ĉu mi iam povus imagi tion? Ĉu mi iam kapablus trasuferi tiel? Ĉu mi iam estus elteninta tiom? Ĉu mi iam estus transvivinta gehenon tian? Ĉu eble estis nura koŝmaro tia? Ne, mi neniam estis tie... Ne, tute ne eblas, ke ĉio-ĉi estu vera, ke ĉio-ĉi vere okazis tie, en Eŭropo, en kvardekaj jaroj de nia tiom progresinta jarcento.
Kaj sur tiu ĉi fono ni menciu du novajn faktojn. La unua: en januaro 2000 en Londono okazis juĝproceso pri libro, kiu neis holokaŭston. La dua: la saman neon antaŭ nelonge esprimis iu esperantisto en la reta forumo "soc.culture.esperanto". Tralegu la libron de Julius Balbin, poeto kaj transvivinto de holokaŭsto - tio gravas.
En la nomo de Ahasvero, laŭlegenda Judo, Eterna Vaganto, Julius Balbin skribas pri la Ŝtato Israelo:
Post la murdo de ses milionoj fare de l' germanaj nazioj, mi ne plu intencas forlasi mian nunan patrolandon. Mi restos ĉi tie kaj ne plu erarvagos tra ĉiuj landoj de nia bela mondo. Ĉi tie estas la lasta etapo De mia du jarmilojn longa erarvagado.
Tio estas aparte klara por esperantistoj post la antaŭnelonga Universala Kongreso en Tel-Avivo.