kun diablo en la korpo - eleganta franca klasikaĵo
junaĝe mortinta en 1923, aŭtoro de du romanoj kaj pli mallongaj tekstoj, raymond radiguet [remon radige] famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj. famigis lin precipe subtila prezento de animoj, sentoj kaj homaj rilatoj, kiu povas memorigi pri verkoj de marcel proust [marsel prust]. simile al li, radiguet bildigas medion de prosperaj, altkulturaj homoj, sed kontraste al la riĉe detala mondo de proust envolvita en longaj frazoj, radiguet per mallongaj, verbaj diroj iom sentencaj priskribas mondon malmultkoloran, kvazaŭ sentempan. per tio li proksimas al la stilo de klasikaj francaj rakontoj deksepajarcentaj.
michel duc goninaz tradukis elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun neindulgan stilon. la leganto ne atendu facilan romanon, kies frazoj eĉ en duonkompreno gvidas tra streĉa intrigo, sed se li atentos ĉiun vorton, li kompense travidos la animimplikojn de juna tromatura knabo, kiu iĝas amanto de juna virino en socio forlasita de plenkreskaj viroj, kiujn la unua mondmilito forsuĉis.
La aŭtoro, Rajmundo Radige, mortis junaĝe en 1923. Li postlasis du romanojn kaj pli mallongajn tekstojn. Li famas en beletraj rondoj, sed probable ne tre vaste ekster franclingvaj landoj.
Simile al Marcelo Prust, R. Radige bildigas la altan socion kaj subtile prezentas animojn, sentojn kaj homajn rilatojn. sed kontraste al la ampleksa prusta stilo, la frazoj de P. Radige mallongas, funkcias per komparoj, taksoj, kaj ofte finiĝas sentence. Per tio li proksimas al la tono de francaj klasikaĵoj deksepajarcentaj. M. Duc Goninaz tradukas elegante, sen francismoj kaj tamen bone konservante tiun atentopostulan tonon.
La temo de la romano relative banalas: ĝi estas amaventuro, kiun rompas socia premo kaj fine morto. La sola maloftaĵo estas, ke ĝi okazas inter juna tromatura knabo kaj kelkajn jarojn pli aĝa virino, kies edzon la unua mondmilito fordevigis. La aŭtoro analizas la mikson de memcentreco kaj sindonemo, en kiu implikiĝas la geamantoj. Radige travivis similan amaferon estante dekkvarjara, kaj verkis la romanon deksepjara.
Temas pri malmorala rakonto de junulo kiu profitas la unuan mondmiliton por enamiĝi kaj amori kun sola soldatedzino pro partopreno de ties edzo al la milito. Raymond Radiguet mem spertis tion. Kiam li estis 14jara, li amis virinon edziniĝintan 24jaran. Bedaŭrinde Raymond Radiguet mortis kiam li estis 20jara. Kion pensi pri tiu traduko kaj lego en Esperanto? Entute ĉu estas interese traduki tiun romanon? Miaopinie ne. Ne pro la amaventuroj de junulo kun edzino sed pro la fakto ke tiu rakonto simple ne estas interesa. Kaj (denove miaopinie) la traduko estas tro peza kaj ĝi ne ebligas agrablan legadon ĉefe pro multe tro ofta uzo de participoj. Pluskvamperfekto ne ekzistas en Esperanto kaj en tiu traduko svarmas tiu tenso. Ekzemple "sinjorino Martin estis vizitinta la urbestron por lin inviti..." p. 82; "mi vagadis rave tra tiu domo, en kiu ŝi estis naskiĝinta kaj disvolviĝinta" p. 107