|
Knabino Ginsengo
|
|
Tri Infanlibretoj | Publikigita ĉe literaturo.org |
En la historio de la Esperanto-movado, infanlibroj sufiĉe malabundas. Dum mia esperantisteco aperis kelkaj tre bonaj (Bildlibro pri bestoj de la London Daily Mail, La marvirineto kaj La novaj vestoj de la imperiesto ĉe KOKO en Kopenhago, La sep reĝidoj en Hungario kaj La ŝtelita lampo kaj La varma rivereto en Jugoslavio); sed lastatempe la ĉinoj efektive dominas tiun fakon. Ĉiujare aperas 3-4 novaj koloraj bildrakontoj el la Ĉina Esperanto-Eldonejo ĉe la Ĉina Esperanto-Ligo; kaj ĝenerale la kvalito estas bonega. Ĉi tri libretoj ne estas esceptoj.
Hejmoj de birdoj informe kaj ilustre traktas la nestokutimojn de diversaj birdoj, el kiuj kelkajn konas ankaŭ usonanoj. Kelkajn nomojn mi tuj rekonis: pigo, korvo, hirundo, pego, kukolo. La tajlorbirdo ja estis Darzi el la kiplinga novelo "Riki-Tiki-Tavi"; sed Kipling neniam kalrigis, ke tiu lerta flugbesto ne nur fabrikas neston per kudrado, sed ankaŭ scipovas nodigi la fadenojn post la kudrado. Simile lerta estas la teksistobirdo. Regolo, paruo, motacilo, alciono, upupo, bucero kaj podicipo estis por mi tute novaj birdoj; ankaŭ la apuso, kies nesto estas, post boligo, manĝebla (ĉu en via infanaĝo vi neniam aŭdis ŝercojn pri la supozate fantazia "ĉina nestas supo"?). La fina paĝo tekste kaj bilde instigas la infanojn konstrui birdodometojn kaj manĝigi niajn plumozajn amiketojn.
Knabino Ginsengo kaj Bonkora Ŝjaŭdon estas rakontoj tre malsimilaj, konstruitaj el preskaŭ identaj elementoj. En la unua noveleto, knabino loĝanta kun bestoj devas elserĉi kuracilon por ili ĉe grandaĝa kaj saĝa feo. En la dua, ujgura knabo amikiĝas kun pluraj bestoj, kaj poste alvokas ilian helpon por savi lin de orgoja reĝidino. En ambaŭ rakontoj la hero[in]o ricevas helpon de antaŭe savita fiŝo (karpo en Ŝjaŭdon, simpla fiŝeto en Ginsengo); en ambaŭ rakontoj helpas birdo-patrino, kies idojn la hero[in]o savis de serpento; en ambaŭ helpas ankaŭ amika terbesto (vulpo en Ŝjaŭdon, cervo en Ginsengo); kaj en ambaŭ manifestiĝas plumo, kiu trifoje svingite faras magion.
La tri rakontoj proponas preskaŭ identan ideon: la bestoj estas niaj amikoj, lertaj kaj bonvolaj estaĵoj, kun kiuj ni dividas mondon kaj vivon. Se nur la okcidentaj ekologimovadanoj povus tiel kapable proponi la saman ideon al niaj geknaboj!
La ilustra stilo de Mej en Ŝjaŭdon estas azieska; ĉiu bildoparto estas klare difinita per nigraj linioj. Wu pli okcidentece pentras, sen siluetigo. La koloroj estas ja allogaj en ambaŭ kazoj.
La libroj taŭgas ne nur por infanoj sed ankaŭ por plenkreskuloj, kiuj aŭ estas komencantoj aŭ simple neniam perdis sian mirkapablon.