15 jarojn post la intertempe elĉerpita
Internacia Komerca Ekonomia Vortaro de Muniksma (IKEV) el la jaro
1974 denove aperis ekonomia vortaro, nome la Komerca Terminaro
(KT). Ĝia celo ne estas tiom pretendema kiom IKEV kun ties 2812 terminoj en naŭ lingvoj kaj nocio-difinoj en
la angla kaj Esperanto. Male KT „nur"
tradukas al Esperanto ĉ. 850 „ŝlosilvortojn en internacia komerco” kolektitajn en kvinlingva listo de la Internacia
Komerca ĉambro en Parizo. Aldoni plian lingvon, nome Esperanton, al tia listo sen difinoj estas tikla afero,
pri kio jam atentigas la antaŭparolo:
„Tre ofte la baza angla termino estas
ambigua kaj la adekvataj terminoj de
la lingvoj germana, hispana, franca kaj
itala ne montras ĉiujn sencojn de la
angla, aŭ ilia enhavo eĉ diverĝas de
lingvo al lingvo.” Tiakaze la tradukintoj
ofte devis elekti kompromisan Esperanto-terminon, kiu „averaĝe” trafas la
celitan nocion. Eble tial sur la kovrilo
de la terminaro troviĝas la rimarko
„proveldono”, ĉar la kunlaborantoj
opinias ĝin nur unua paŝo al iam
verkota difino-vortaro. Bedaŭrinde la
enkonduko ne klarigas, kio estas la
prova aspekto de la terminaro. Precipa manko en la nuna formo estas, ke
la verko ne havas indeksojn. Tial ĝi
apenaŭ estas uzebla por legantoj, kiuj
ne regas la anglan.
„Superflua” litero?
Jam ĉe supraĵa rigardo oni konstatas
plian gravan makulon, nome ke KT
insiste neuzas la literon „ŭ”, ekzemple
en n-roj 600 „antaŭpagita”, 603
„fraŭdo” k.a. Por mi tio simple estas
nekomprenebla kaj nepardonebla.
Kio, je mil diabloj, Esperanto gajnas,
se ĝi perdas la literon „ŭ”? Tiu malŝato
de „ŭ” ĝis nun ŝajnis nur persona
kaprico de iu Akademiano, kiu jam
delonge verve maluzas ĝin, malgraŭ la
fakto, ke li kiel Akademiano devus
„konservi kaj protekti la lingvon Esperanto laŭ ĝia Fundamento”.
Nu, tiu sama Fundamento konas tiun
ĉi literon ŭ. Jam tio devus sufiĉi „konservi kaj protekti”, aŭ pli simple, uzi
ĝin. Se la publiko ĝis nun ignoris tiun
kapricon de Akademiano, la - cetere
tute superflua - afero komencas ĝeni,
kiam ĝi penetras la vortarojn kaj terminarojn. Tio des pli, ke alia Akademiano
estas listita sub la kunlaborantoj. Ĉu
tiuforma publikado okazis kun lia scio
kaj aprobo? Kaj se jes, ĉu el tio oni rajtas konkludi, ke tio estas aktuala lingvopolitiko en la Akademio? Ĉu oni de tie
baldaŭ proponos la forigon de pliaj
„superfluaj" literoj, ekz. de la „ĥ”, kaj
poste la forstrekon de ĉiuj aliaj diakritaj
literoj?
Denove: Kion oni, ĉu Akademiano, ĉu
„ordinara esperantisto", esperas gajni
per forigo de „ŭ”? Tia lingvo-politiko
ne estas tolerebla. Jam pro tio la terminaro nur povas esti „prova”.
La proponitaj terminoj cetere ĝenerale
estas taŭgaj. La tradukintoj uzis nur
malmultajn neologismojn, signitajn
per „(N)”. En fina eldono tamen
ekzakta klarigo de tiu simbolo estas
aldonenda. Ekzemplo de bona termino-kreo estas „lizingo" (n-ro 471)
por la angla
leasing. Ĝi estas nek ordinara luo, nek farmo, nek lu-aĉeto, sed speciala formo de luo kun riskodistribuo simila al tiu de vend-kontrakto, kaj
kun aĉet-opcio. Evoluigita en la usona
juro kaj transprenita en multajn aliajn
jur-sistemojn, ĝi estas kontrakto-formo kun propraj ecoj kaj tial ricevu propran terminon.
Mi eĉ jen kaj jen aŭdacus proponi
pliajn fakajn neologismojn, ekzemple
„preskripta tristo” por n-ro 483
limitation period, kiel ĝi aperas en la 1989a
listo de Perkomputora Termino-Kolekto (Pekoteko) de Akademiano
Eichholz.
Pri kelkaj tradukoj oni certe ankoraŭ
devas diskuti. Anstataŭ „leĝaro pri
kartelo” por
anti-trust law (n-ro 467 b)
mi dirus „kontraŭkartela juro” aŭ „kontraŭmonopola juro”, ĉar tiu problemaro ne en ĉiuj ŝtatoj ekskluzive estas
regulita per parlamentaj leĝoj.
N-ro 502 „ŝipmanifesto” ne estas
komprenebla sen la tradukoj. „Manifesto” tie ĉi evidente estas uzata en
alia senco ol ĝi estas difinita en PIV.
Ankaŭ tiajn terminojn oni signu en la
fina versio.
In tort (n-ro 242) mi tradukus per „delikta respondeco” anstataŭ
„eksterkontakta”. La uzo de respondeco/responseco/responso ankoraŭ
devas esti harmoniigita.
Malgraŭ ĉiuj pridiskutindaj punktoj kaj
la „ŭ”-manko oni konklude devas
konstati, ke la
Komerca Terminaro
estas aplaŭdinda kontribuo al la faka
lingvaĵo de Esperanto. Necesas nun
krom korektojn precipe aldoni difinojn
kaj indeksojn. Tio okazu prefere laŭ la
Pekoteko-sistemo, ĉar tiu ĉi ne nur
zorgas por unueca traktado de terminaroj, sed ankaŭ ebligas facilan interŝanĝon de opinioj pri terminaraj problemoj kaj la aŭtomatan kreon de la
indeksoj.