|
La kamaradaro de Petro Nodeto
|
|
Testamenti al stultulo malplenan kason |
Kial lernejano nomata Urso, meze de knabara aventureto, volus testamenti jene? „Kaj se mi neniam plu revenos, jen mia testamento: al Pikulo mi lasas la taskon ankoraŭfoje bati Paŭlon, kiu sidas kun mi en la lernejo. Al Sovaĝulo ĉiujn ĉerizojn en la vilaĝo. Al Kara Infano ĉiujn bombonojn en la vilaĝa vendejo. Al Stultulo la komunuman kason. // -- La kaso estas malplena! // Urso pludiras la testamenton: // -- Al Petro mi donas mian solan trezoron, la skribilujon.” Kaj kial li volus, post kiam „li jam tute rekonsciiĝis” du paĝojn poste, aldiri: „En la testamento mi devis lasi la mesaĝon al la lernantoj en la lernejo, ke la instruistajn parolojn tamen valoras memori”?
Tiel oni povus allogi la legantojn al rakonto, kiu ne nur havas streĉan intrigon kaj bonegan rakontan stilon (taŭgan al legantoj ekde ĉ. 10-jaraj), sed portas ekonomike kaj ekologie lokisman, malcentrisman, partoprenisman idearon tute verve kaj en kredinda vesto. Temas pri la reago de iniciatema knabo Petro al la novaĵo, ke la plenkreskuloj en lia vilaĝo ĝis preskaŭa pereo neglektis la komunan lokan akvomuelejon kaj la almuelejan ponton, kaj ke ili fariĝis klientoj de la riĉa posedanto de najbara vapormuelejo. Apartenas al la rakonto ne nur, kiel la lerneja kamarado de Petro frontas al tiu defio, sed ankaŭ la sociologio de tiu kamaradareco, de ĝia nefacila kaj nekompleta kunteno, de ĝia intertrakto kun eventualaj kamaradinoj. Tre interesa mikrokosmo, laŭ mi, por ĉiuj aĝoj. Kaj mi devas raporti, ke mi funde ĝuis la rapidan reliefigon de allogaj vizaĝoj per la starigo de komunaj kuraĝo-fluoj fronte al komune vidataj danĝeroj.
Por vortemuloj: nur la antaŭan vesperon mi trafoliumis studentinan disertacion, en kiu aperis por mi nova kombinverbo krivoki, kaj jen ĝi en viva uzo sur p. 88! Kaj, nur antaŭ kelkaj monatoj iuj el ni, vortemuloj, diskutis la uzindon de malgrimpi (mi jesis, alia kontraŭ-diris: „Ĉu vi povas malkuri aŭ malnaĝi?”), kaj jen ĝi senĝene uzata sur p. 114!
Finas la libron utila fonprezento pri „instruisto... kroata, porinfana verkisto Mato Lovrak ...1899-...1974” kaj la medio de la libro, fare de profesoro Zdravko Seles.