Post la interesa libro Homoj de Putin, Kalle Kniiviä denove esploris la situacion en eksa Sovetio. Ĉi-foje li vizitis Krimeon, Ukrainon kaj Rusion. Li provis trovi respondon al la demando:
Kial Rusio aneksis Krimeon, kaj kial ne estis multa rezisto, aŭ eĉ inverse: kial tiom da homoj aprobas, eĉ aplaŭdas la aneksion. Li intervjuis multajn homojn:
tiujn, kiuj ne aprobas, sed ankaŭ tiujn, kiuj ŝatas ĝin. Por mi multo estas pli klara nun, sed ne ĉio. Pri tio kompreneble ne kulpas la verkisto, sed simple la fakto,
ke la situacio tie estas ege komplika kaj verŝajne nur post jarcento iom komprenebla.
Grava, interesa libro. Rekomendinda, ankaŭ por (ne tro freŝaj) komencantoj legebla.