|
Kristnaskaj demandoj kaj paradoksoj
|
|
Kristanisma pia libreto | 2011/10, p. 26 |
Ĉi tiu estas tre malgranda libreto, bele presita sur glacea papero kaj kun bunta bildo-kovropaĝo. Ĝia mesaĝo estas, ke ni memoru la eternan paradoksan signifon de Kristnasko, por ĉiu individua persono.
Kaj la paradokso? „Tio, kio okazis en tiu fora nokto, / havas enorman kaj esencan signifon / por ĉiuj miaj venontaj tagoj. / Paradokse.”