La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La lupino kaj aliaj rakontoj

  • Auteur: Hector Hugh Munro (Saki)
  • Vertaler: Edmund Grimley Evans
  • Originele taal: angla
  • Soort: novelo
  • Beschikbaar: In voorraad
  • Prijs: €14.90
  • Jaar van uitgave: 2005
  • Vorm: libro kudre bindita
  • Beschrijving: La rakontojn de Saki karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.
    Ĉi tiu libro prezentas tradukojn de 20 el liaj rakontoj, inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej famaj rakontoj en la angla lingvo.
    Enhavo:
    Antaŭparolo
    La kristnaska amuzo
    La animo de Laploŝko
    La strategiisto
    La malripoz-kuracado
    La paska ovo
    La kampara paco
    La darbara odo
    La lupino
    La kokino
    La malfermita pordo
    Krepusko
    La jarkanda maniero
    La bovo en stalo
    La rakontisto
    La kluba mensogulo
    Marko
    La Mappin-vivo
    Ŝok-taktikoj
    La figuro de la perdita animo
    La festa programo
    Notoj
    Bibliografio
  • specimen: Kloviso sidis en la tria plej varma zono de turka banejo, jen senmove en statua kontemplado, jen rapide pelante fontoplumon sur la paĝoj de kajero.
    „Ne ĝenu min per via infaneca babilado;” li komentis al Bertie van Tahn, kiu ĵus faligis sin senstreĉe en najbaran seĝon kaj aspektis konversacieme; „mi verkas senmortajn versojn.”
  • Pagina's: 152
  • Breedte: 129 mm
  • Hoogte: 198 mm
  • Gewicht: 182 g
  • ISBN: 0-902756-24-9
  • Recensie:
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Rakontoj neniam perdontaj sian legindecon


2006/06, p. 23

La skota humurista verkemulo Saki (1870-1916) estas inter tiuj verkistoj, kies humuraĵoj estas ekstertempaj, egale legeblaj kaj amuzantaj, negrave en kiu jarcento. Nun ni havas dudekon da liaj noveletoj, en tre bona traduko, farita de Edmund Grimley Evans. Ĉiu el la noveletoj estas facile tralegebla dum unu sido, kaj ilia ĉefa karakterizaĵo estas iom da surprizo, plej ofte pro sia temo, kelkfoje pro la ludemo de la verkinto, kiu drole kaj senride prezentas scenojn tre vivŝajnajn aŭ ofte malfacile kredeblajn, tamen imagoplenajn.

Imagu, ekzemple, ke aŭtoro de romanoj sidas en sia komforta seĝo, verkante ĉapitron de sia sekva romano. Entrudas sin kolportisto de unuvoluma kompakta enciklopedio, kiu, laŭ lia insisto, informas plene pri ĉio. Li strebas konvinki la romaniston pri la nepra neceso posedi la enciklopedieton; la romanisto kontraŭbatalas per legado el diversaj siaj romanoj, donante detalojn, ne troveblajn en la enciklopedieto.

Aŭ supozu, ke vi estas romia imperiestro, festanta sian naskiĝtagon per publika spektaklo. Pripensu la bone konatajn prezentaĵojn en la romiaj cirkoj. Subite arego da virinoj interrompas prezentotan ĉarvetkuron per sia propra ĉirkaŭkurado en la cirkejo, tiel malebligante la prezentaĵon: ili estas fruaj protestantaj suffragetæ. Kiel ilin venki kaj daŭrigi la feston? Kion elpensas la imperiestro?...

Artisto famiĝas pro siaj pentraĵoj de gebovoj. Ili fariĝas furoraĵoj. Li klopodas pentri ankaŭ aliajn temojn, sed la kritikistoj kaj la publiko lin punas pro lia klopodo „trompi” ilin. Kion fari? Ĉu cedi? Ĉu baraktadi?

Ni vizitas zoon, progreseman zoon, kiu penas provizi al la bestoj „naturajn” pejzaĝojn, por doni hejmecan senton al la animaloj. Ĉu eblas, tamen, plenumi tiun celon? Ĉi-rakonte Saki intence pensigas nin, indikante la maleblon imiti la veran ĉirkaŭaĵon de natura sovaĝejo. Sed eble ankaŭ ni mem vivas en kvazaŭzoo, eble?

Certa viro estas bone konata kiel tedulo; li komencas rakonti pri io, kaj ŝajnas, ke li neniam finos la rakonton. Kiam oni volas senigi sin je li, por povi trankvile legi aŭ pensi, aŭ dormeti, kion fari? La sinliberiga tekniko estas tipe Saki-a.

Ĉi tiuj rakontoj estas serioza literaturo, kvankam ili konsistas el humuraj anekdotegoj. Serioza, kaj sukcesa, literaturo prezentas, iuforme, verajn (aŭ verŝajnajn) partojn de la ĉiutaga vivo, kiu restas senŝanĝa, negrave, en kiu epoko oni vivas, kaj uzas por tio ĉiutagaĵojn, egale neŝanĝiĝantajn dum la epokoj, tiel ke oni povas legi, ĝui, kaj spirite profiti, sen devo pene deĉifri la frazojn aŭ aludojn de la verkinto. La verkoj de Saki jam pretervivis jarcenton. Ili pretervivu multajn pli.

Donald Broadribb

Oni ne sentas ĝin tradukaĵo


n-ro 7-8 2007

H. H. Munro, kies plumnomo estis Saki, estis skota novelisto, kiu vivis 1870-1916. Li verkis aron da satiraj noveloj kaj unu romanon. Karakterizas liajn novelojn inventema sprito, kaj imago kiu preskaŭ kredigas ke ili povus prezenti realajn eventojn. Ekzemplo estas la novelo La kluba mensogulo. Temas pri mensogulo, kiu volis sin savi de tre teda konversaciulo, kiu sidis apud li en londona klubo. Kiam ajn la fanfaronema konversaciulo komencis paroli, la mensogulo tuj interrompis lin per elpensita kaj tute nekredebla rakonto pri iu aventuro de konato aŭ parenco, rakonto tiom grandioze nekredebla ke la tedulo neniel povus superatuti ĝin per rakonto propra.

Fine la tedulo stariĝas kaj foriras, kaj la mensogulo povas trankvile legi. Per nemultaj vortoj, Saki sukcesas krei etoson en kiun la leganto facile lokas sin. Alia rakonto, La lupino, temas pri viro kiu fanfarone kredigas al grupo ke li povas, post sia vizito al Hindio, estigi preskaŭ miraklajn eventojn. En la grupo, virino defias lin ŝanĝi ŝin en lupinon. Tion li rifuzas, ĉar li ja nur mensogadis pri siaj kapabloj.

Sed ĉeestanto sekrete aranĝas ke malsovaĝa lupino kaŝe estu alportita, kaj dum la virino kelkajn minutojn forestas, li aperigas la lupinon. Tio teruras la fanfaronemulon, kiu ekde tiam ne plu volas paroli pri siaj „miraklaj“ kapabloj.

Dudeko da tiaj noveletoj distras la leganton, kiu ĝuas ne nur la nekutiman humuron de la verkinto, kaj la trokredemon de la ĉiutagaj homoj en la socio, sed ankaŭ bonan literaturan kvaliton.

Konforme al sia reputacio, Edmund Grimley Evans senĝene redonas la rakontojn en Esperanta vesto tia, ke oni ne sentas ilin tradukaĵo. Liaj vortelekto kaj gramatikaĵoj estas senmakulaj. Li mem kompostis la libron, egale tiel lerte kiel li tradukis la tekstojn. Do, plezuraĵo por la legemulo.

Don Broadribb

La lupino kaj tro malmulte da aliaj rakontoj


2006. №7 (141)
Hector Hugh Munro ne estas inter la plej konataj nomoj de la monda literaturo, bedaŭrinde. Jen kaj jen aperas tradukoj de liaj rakontoj dise en nacilingvaj ĵurnaloj, sed danke al klopodo de Edmund Grimley Evans ni havas nun ampleksan elekton de liaj plej famaj verkoj almenaŭ en la Internacia Lingvo.

Kiu estis tiu Munro, kiu elektis por si mem la pseŭdonimon Saki?

Unu fonto de lia sarkasmo sendube trovas sian klarigon en lia biografio. La gepatroj de Saki laboris por la brita administracio en Birmo. Kiam la patrino pereis en akcidento, la patro decidis sendi la infanojn reen al Anglio. Tie ili spertis la eduk-klopodojn de seninfanaj onklinoj, kiuj probable faris sian plejbonon, sed evidente komplete mankis al ili pedagogiaj talentoj. Pro tiuj rakontoj iuj kritikistoj metis la etikedon “mizogino” al Saki. Mi opinias, ke tiaj kritikistoj ne scias, kion samtempaj malestimantoj de virinoj permesis al si eldiri pri virinoj. Sed senfrukta etikedado ne forturnu nian atenton de la verkaro, kiun Saki postlasis al ni.

Saki estis majstro de konciza kaj senkompate satira observo de homaj malperfektaĵoj. Ĉu ne ĉiuj inter ni konas tipon kiel tiu: “S-ino Heasant estis unu el tiuj malplenmensaj individuoj, kiujn ĉiam interesas la aferoj de aliaj homoj. Ju pli privataj la aferoj, des pli intensa la intereso, kiun ili vekas.” (pĝ. 127)

Plej malicaj estas rakontoj kiel La rakontisto. Saki venĝis sin senkompate kontraŭ ĉiuj spirite malvastaj onklinoj, kiuj estis implikitaj en la edukado. Ĉi tie li satiras samtempe la edifan celon de porinfana literaturo. Jes, la knabino Berto estis bonkonduta, sed ŝi troigis kaj estis “naŭze bonkonduta” kaj tio havas sekvojn en la sadista universo de Saki. Legu mem, kiamaniere profitis bonkondutemo por Berto: “Ĉio, kio postrestis de ŝi, estis ŝiaj ŝuoj, pecoj de vestaĵoj, kaj la tri medaloj pro braveco”. Kaj eble ne nur mi opinias, ke tian sorton la naŭza Berto vere meritis.

Bedaŭrinde mankas mia plej ŝatata rakonto La rubaĵo ĉambro (The Lumber Room), sed ĉiu elekto kompreneble ne plenumas la dezirojn de ĉiuj. Entute Grimley Evans elektis rakontojn el ses kolektoj. Ili bele taŭgas kiel ekzemploj por la evoluo de Saki.

Saki verkis por siaj samtempuloj. La tempo de Reginald kaj Clovis jam ne estas nia. Ni konas la enuigan vivon de la brita nobelaro nur per literaturo. Saki vivigas ilin por ni, prezentante al ni iliajn splenojn kaj kapricojn. Multaj aludoj estas kompreneblaj nur kun profunda scio de la historia fono. Sprito, kiu postulas klarigojn subite forvaporiĝas. En La jarkanda maniero Saki satiras pri samtempa ĵurnalismo, sed ĉu la titolo Kion kobdenismo povus fari por la kamela industrio vere estas amuza por nepreparita leganto?

Por doni al ni la saman informnivelon, Grimley Evans aldonis kelkajn notojn. Kompreneble oni ĉiam povas diskuti la amplekson de tiaj notoj. Iu bezonas pli da informoj, alia opinias, ke la teksto (por tiel diri) parolu por si mem. Eble nur estas mi, kiu ŝatus scii, kiamaniere oni kareigas malvarman anason (pĝ. 27).

La kolekto enhavas la jam klasikan La malfermita pordo, kiu brile ludas kun la ĝenro de fantomrakontoj. Tiu kiu povas ĝui elegante ĉizitan prozon eble amuziĝas pri la ĉiom sensukcesa klopodo de Theophil Esheley por fortimigi bovon, kiu decidis paŝti sin en la ĝardeno de najbarino (La bovo en stalo):

Li prenis pizostangon kaj ĵetegis ĝin kun iom da decidemo kontraŭ la makulita flanko de la besto. La muelado de Mademoiselle Louise Bichot en petalan salaton interrompiĝis por longa momento, dum la bovo fikse rigardis la stangoĵetanton kun mieno de koncentrita demandemo. Adela fikse rigardis la saman celon kun samgrada koncentriteco kaj pli videbla malamikeco.

Kia bildiga prozo — kia burleska priskribo. Frandu ĝin po-pece, tiamaniere la ĝuado daŭros pli longe.

Saki, replenigu la pokalon por mi.

Wolfgang Kirschstein

Koncize, alude, kaj idiomaĵe


aŭtuno 2006
Laŭ anonima antaŭparolo, verŝajne de la tradukinto mem, la novelojn de Saki (1870-1916) 'karakterizas sprita humuro, eleganta stilo, acerba satiro kaj, ne malofte, nuanco de krueleco.' Ili pentras la ne-laboristan socion de la epoko, same elegantan kaj satir-kapablan, se ne tiel kruelan kiel imagitan.

Tamen, ili regalos tiujn al kies sento de justeco plaĉas merita katastrofo aŭ katastrofeto, tiujn al kies kelkfoja cinikismo plaĉas nemerita katastrofo, kaj tiujn al kies estetika sento plaĉas taŭga aŭ neatendita fino, ĉu katastrofa, ĉu simple epigrama. Mi citu ekzemple la replikon, kiu trafas klubanon konatan pro liaj tedaj anekdotoj: 'Vi estas nur la kluba tedulo; mi estas la kluba mensogulo.'

Iom surprize, en ĉi tiu elekto de dudek noveloj nur unu estas amhistorio kaj nur unu krimhistorio, kaj en tiuj du nek amo nek krimo estas ĉeftemo; kaj la proporcio de du en dudek ne perfidas la verkinton. Por Saki, gravaj aferoj kaj gravaj pekoj estas tiuj, kiuj kontraŭas sociajn morojn: maldiskreto, negastamo, stulteco, avaro, malkuraĝo, kaj ĉefe tedo aŭ eĉ enuo. Ni ekscias ĉi tie la destinon de suferanto 'pro troa ripozo kaj trankvilo'; de almoz-petanto kun nekonvinka peto; de viktimoj, kiuj ruze eskapas; kaj, ofte, de mordintoj morditaj.

Kiuj estas la problemoj, kiujn alfrontas la esperantigonto de la noveloj? La plej facile solvebla estas imiti la koncizon, kiun permesas Esperanto tiel nature kiel la angla: didn't study cheapness, 'ne strebis al malmultekosteco'; a sort of to-be-left-till-called-for cousin, 'iaspeca restu-ĝis-alvokata kuzino' (eble 'konservota-ĝis-forprenota'?).

Grimley Evans trovas eĉ plian koncizon ol la anglan: silver just received in change, 'moneroj ĵus ricevitaj restmone'; her day for having a headache, ne precize 'suferi kapdoloron' sed 'kapdolorumi'. Mi laŭdu precipe 'mieno de iom lacigita gajŝajnigo' por somewhat jaded jauntiness. Estas per la koncizo, ofte elipsa, litota aŭ subsugesta, ke komunikas sin la 'krueleco' de Saki, fidele esperantigita de Grimley Evans: peniga 'konklavo' de knabo kun malamikaj samaĝuloj 'lasis al lia suba lipo tempon por refirmiĝi'.

Hector Hugh Monro — 'Saki'
Pli grava problemo por tradukonto de Saki troviĝas en la multaj aludoj al lokaj, historiaj aŭ tiutempaj aferoj, certe ne nun universale konataj. Tiujn aludojn plejparte Grimley Evans lasas senŝanĝe, sed klarigas per mallongaj notoj, ofte helpaj: 'Whitechapel: Tiam malriĉa kaj malpura kvartalo de Londono.'

Foje tamen mi dezirus pli ol li donas: ekzemple, Ella Wheeler Wilcox, je kies nomo oni 'senrespekte' baptas koktelon, estis ne nur 'populara poetino' sed, laŭ mi, sentimentalaĉa puritano; Kampara Vivo, pri kiu noto tute mankas, estas iom superaklasa periodaĵo konata pro priskriboj de multekostaj kamparaj domoj kaj reklamoj pri la aĉeteblaj.

Pri nomoj Grimley Evans varias, foje tradukante, foje esperantigante, foje ne; sed tri paĝoj donas helpajn listojn de la esperantigitaj kaj la nacilingvaj. Por tiuj, kiuj serĉos vane 'The Open Door' en la verkaĵoj de Saki, la teksto mem klarigas: 'The Open Window' temas pri francstila fenestro-pordo, 'malfermita fenestro' laŭ la antaŭa tradukinto E. de Bonaero; 'malfermita pordo' ĉi tie.

La plej gravan problemon prezentas la idiomaĵoj, kiujn uzas la personoj imagitaj kaj foje la rakontanto mem. Oni ne konfuzu kun slango; ĉe la mondumanoj de Saki vortoj estas malofte kripligitaj, malofte, kiel diras la nova PIV, 'vulgaraj aŭ familiaraj'; certe ne, kiel diris la malnova PIV, 'tre vulgaraj'. Temas pri la konversacia lingvo de klaso, kies anoj intence evitas formalajn esprimojn, komprenante unu la aliajn duonvorte; mi citu la inĝenian tradukon de Auld, en La graveco de la fideliĝo: you had much better have the thing out, ne 'klarigu ĉion' sed 'eltiriĝu ĉio'. Tiajn tradukproblemojn Grimley Evans solvas foje nekuraĝe: bustled, 'laŭte eniris' ('entrotis afereme'?); foje pli lerte: creepy, 'harstariga'; foje brilege: Oh, dry up! 'Ho, prudentiĝu!'

Apartan problemon prezentas 17 linioj de intence aĉa poezio, kiujn Grimley Evans imitas (malgraŭ kelkaj etaj ellasaĵoj) kun kuraĝo, kiu tute mankus al mi:

... The tawny tigress 'mid the tangled teak
Drags to her purring cubs' enraptured ears
The harsh death-rattle of the pea-fowl's beak ...

... Tigrino en la implikita tektono
Altrenas por sia idaro ludanta
En beko de pavo mortantan klaksonon ...
Entute, mi gratulas la tradukinton pro eleganta ridebleco ĉie, kie tio eblas, pro multaj inĝeniaĵoj, kaj pro ne malmultaj juveloj. Mi esperas, ke iam dua kolekto sekvos.

Kate Hall

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.