Mirindaj aventuroj de metilernanto Hlapicx (1913),
Ivana Brlić-Mažuranić (1974-1938). Trad. Maja Tisxljar. Kroata Esperanto-Ligo, Zagreb,1998.11 lp.19 cm. ISBN 953-96918-2-6.
La brulanta kastelo,
Leopold Vermeiren. Trad. Ivo Durwael. Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno,1997. Ilus.: J. de Simpele. 48p. 20 cm. ISBN 90-71205-71-1. (
detaloj ĉi-tie)
Jen du infan-libroj el foraj tempoj, kie cxefrolas virto, honesteco kaj kuragxo. Bona ago farita iame rezultas en pli granda oportunajxo longe poste. La unua havas infanan heroon; eta Hlapicx forlasas sian botfaristan mastron pro ties kolerego kaj mistrakto. Kun minimumaj rimedoj, li tamen helpemas al tiuj, kiujn li renkontas en sep-taga aventuro. Ne mankas heroino, nek sxtelistoj kaj malbonuloj.
La verkistino, ’la kroata Andersen’, uzas fresxajn parolturnojn, ekzemple: "domo tiom alta, ke gxiaj supraj fenestroj ankoraux rigardas la lunon." kaj "cxio estis malhela kiel en fermita skatolo". Sxi klare konceptis la verkon por lauxt-legado, foje rekte alparolante la auxskultanton. Tiel ni "eltestis" gxin, kiel seria vespera rakonto por ok-jara knabino.
Dekon da tagoj post la finlego, Karina pruvis, kiom la rakonto impresis sxin, rakontante: "Mi gxuis la rakonton, gxi estis tre interesa. Mi havas unu sxangx-proponon - jen gxi: Kiam Hlapicx kaj Gita eniris la cirkan tendon kaj vidis la cxevalon de Gita, kial ili ne forportis gxin? Tiam ili povus rapidi. Tiam, tamen, ili ne renkontigxus kun la korboplektisto kaj tiu ne avertus pri la fosajxo... tiam ili enfalus la fosajxon, krom se la cxevalo estus tiom sagxa eviti gxin. Sed la cxevalo ne povus teni [rakonto-fine] tri homojn, cxar Majstro Mrkonja kaj Hlapicx kaj Gita estas tro pezaj por la cxevalo. Tamen, estus bona ideo kunpreni la cxevalon."
* * *
La heroo de la dua libro estas plenkreska. Sur cxevalan turniron eniras kasxite la rugxa kavaliro. Li gajnas, sed en forfugxo estas kaptita. Helpe de fajlilo enjxetita de la lojala Konrado, li eskapas. Li triumfas en ambusko kontraux kvino. Vengxe Gerardo de Arbarejo bruligas la kastelon de mastro Uroldo, kiu krome bezonas savon.
Teknike, ambaux libroj estas presitaj sur bona papero, Kastelo kun trarakontaj nigra-blankaj ilustrajxoj. Hlapicx kun plenkolora kovrilo, bindita kun spino, klara granda litertipo, sed iom tro da preseraroj. Kastele, koboldoj kvante modestas, sed kvalite elstaras (p. 33): ’Baldo atendis longe, gxis la gardisto sur la kastela muro estos preterpisinta.’
En ambaux, la lingvo-uzo estas bunta, elvokiva kaj certe largxigos la vort-trezoron de auxskultanto. Ambaux estas tauxge arangxitaj en mallongaj sekcioj, bone dozitaj por po-vespera legado, kun konvena ekscito-punkto por dezirigi pli. Se mankas tio, oni tamen tentas, ekzemple fine de la dua aventuro-tago: “Hlapicx ne scias, kiom da bono kaj malbono atendas lin dum la vojagxo. Se li tion scius, li ne dormus tiom trankvile.” La komencaj linioj de novaj sekcioj ripetas informojn, ebliganta rebildigon de la antaux-taga legado. Ni rekomendas ilin ambaux.
Karina kaj Stefan MacGill
Hlapiĉ, orfo je patro kaj patrino laboras kiel metilernanto ĉe ŝufaristo Mrkonja, kie li estis severe traktita de sia mastro. Unu tagon, li estis punita per bato kvankam li ne estis pekulo. Pro tio, li fuĝis el la domo, akompaninte de la fidela hundo Bundaŝ. Dumvoje, li renkontiĝis kun Gita kiu ne memoris kiuj, estas ŝiaj gepatroj kaj nun laboris en ĉirko.
Liaj aventuroj okaziĝis 7 tagojn, dum kiuj li havis oportunon helpi multajn homojn: maljuna laktovendisto, maljuna virino havanta malbonan filon, vilaĝanoj trafitaj de dombrulo, eĉ malbonulojn en danĝera situacio.
Liaj bonfaroj estis rekompencitaj per sinsekvo de hazardaj okazintaĵoj kaj ĉio finiĝis feliĉe: Gita retrovis siajn gepatrojn, kiuj fakte estas la ŝufaristo Mrkonja kaj sia edzino.
Post multaj jaroj, Hlapiĉ edziĝis kun Gita kaj heredis la ŝuatelieron de Mrkonja. Ili havis 4 gefilojn kaj vivis feliĉe.
Komento
La rakonto okaziĝis en la fino de la 19a jarcento en Kroatio, patrujo de la aŭtorino Ivava Bric-Mazuraniĉ. Malgraŭ ke jam pasis pli ol unu jarcento, la libro ĉiam gardas sian aktualecon, ĉar la homaro ĉiam havas bonulojn kaj malbonulojn, kaj bonfaroj ĉiam venkos malbonfarojn.
Ni estas dankemaj al Kroata Esperanto-Ligo (KEL) pro esperantigo de la verko. Tiel farinte, la monda esperantistaro havas oportunon ĝui pecon de kroata porinfana literaturo.
Notindas, ke danke al KEL helpo, la vjetnama versio de la libro aperis en 1998 kaj danke al Sumoo-konkurso, la vjetnamaj luktistoj havis oportunecon legi ambaŭ versiojn paralele kaj interŝanĝi siajn komentojn kaj diskutojn.