|
Mara stelo
|
|
Mara Stelo | novembro 2016 |
Mara stelo | printempo 2014 |
Kun plezuro mi legis ankaŭ la romanon Maja pluvo kaj la novelaron Mistera lumo. Pro tio, kiam mi ĉeestis la pasintjaran Universalan Kongreson en Rejkjaviko, mi entuziasme aĉetis la freŝe eldonitan novelaron Mara stelo kaj dumkongrese komencis legi.
Mi hontas konfesi, ke mi finlegis nur kelkajn monatojn poste dum la postsolsticaj ferioj. Kial? Tutsimple, kaj honeste, mi trovis la novelojn tedaj. La enhavo apenaŭ memorindas kaj ne instigis al plia legado.
Tio ne signifas, ke mankas magio … sed palpebrumu, kaj ĝin vi maltrafas. En 'Nina kaj la knabo' seninfana paro translokiĝas al vilaĝo. Tie vizitas la virinon senpanja knabo. La edzo kredas, ke pro la vizitoj 'Nina kvazaŭ iĝis pli bela, pli trankvila kaj pli feliĉa' (p. 82). Ĉarmete, jes, sed sensuke.
En 'La lasta rideto' patro volas, ke lia filino lernu ĉe teknika instituto. Tiu tamen iras al gimnazio, kaj ankaŭ kelnerinas. Nenion ŝi diras al la patro, kiu fine ĉion malkovras, kaj regalas ŝin per bela vespermanĝo. Denove ĉarmete, sed pli da bruo, ol da faro.
Kaj en 'La eraro' bulgara turisto estas arestita en Hungarujo, ĉar oni erare taksas lin narkotaĵisto. Hungaroj ne plu fidas bulgarojn, ŝajne, ĉar tiuj ŝtelas aŭtojn. Senspica rakonto por memorigi, ke anoj de unu nacio foje malamas anojn de alia. Jes, certe, sed tion ni scias.
Kaj tiel plu. Kredeble ĉio pli tolereblus, se okazus fine de la noveloj tiel nomata tordiĝo, kiu surprizus la leganton kaj sendus la rakonton en alian, neatenditan direkton, tiel aldonante alian nivelon. Ekzemple la turisto en 'La eraro' sin montru fine ja narkotaĵisto. Sed trukojn tiajn vi vane serĉos.
Bedaŭrinde, ĉar Julian Modest estas kompetenta verkisto, kiu ĉi fojon ne atingas la nivelon de pli fruaj verkoj.
Novelaro ne brilu kiel multekosta artfajraĵo, kun ŝokaj eksplodoj, kalejdoskopaj koloroj kaj neimageblaj efektoj. Pro tio ekzistas Holivudo. Tamen en artverko, en novelo, oni rajtas atendi iom da ekscitiĝo, iom da suspenso. Kaj, jes, iom da arto.
Nuntempaj fabeloj | Publikigita ĉe Esperanta Tribuno 2014 |
Modesta mondo |
Jam de tridek jaroj la bulgaro Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov) donas al nia literaturo novelarojn, romanetojn, teatraĵojn kaj priliteraturajn eseojn. Per sia rakonta prozo li kreis apartan Modestan mondon, uzante specife propran stilon. Tiun vojon li pluiras per la novelaro Mara stelo, tamen mi trovas en ĝi ankaŭ certagradan evoluon kompare kun pli fruaj verkoj.
La novelojn de Modest karakterizas simpla rakontado en tono meditema, iom melankolia, ofte ia ekstertempa aŭ eksmoda etoso en kampara aŭ vilaĝa medio. Kelkfoje oni trovis ankaŭ troan naivecon, ĝene edifan intencon kaj eble plej tipe superfluan emon eksplicite klarigi kaj interpreti tion, kion leganto normale sagaca jam delonge mem komprenis. En Mara stelo oni retrovas spurojn de ĉio ĉi, tamen la aŭtoro nun bridas la edifadon kaj troan klarigadon, kio estas bonvena evoluo.
Jen kaj jen oni trovas en noveloj de Modest kritikan traktadon de la moderna socio. En Mara stelo tio rilatas precipe al ekscesoj de la postkomunisma kapitalismo en Bulgario.
Eble la plej granda talento de Modest estas per kelkaj mallongaj frazoj scenigi la lokon kaj situacion, kie ekas lia rakonto. Tuj la leganto trovas sin tie, preta aŭskulti, kio okazos. Konkrete kaj efike li prezentas la medion kaj tempon, la veteron aŭ sezonon, kaj la ĉefajn personojn.
Kelkfoje temas pri rakonto en rakonto, tio estas la mio renkontas iun, kiu rakontas, kion li spertis. Alifoje la leganto estas invitita mem ĉeesti la eventojn de la novelo.
La plej malforta flanko ĉe Modest kutime estadis la finoj. En Mara stelo multaj rakontoj havas tute taŭgan finon, sed troveblas ankaŭ kelkaj finoj ne tre sukcesaj.
El la 21 mallongaj noveloj mi mencios kelkajn, kiuj plaĉis al mi. La kulpo estas originala, humura kaj surpriza rakonto pri maljunulo kaj hundo. En La lasta rideto ni renkontas familiajn rilatojn, kie Modest prudente ne tro multe klarigas. La memmortigo de Tanja estas amarega dramo, kie la aŭtoro lasas al la leganto juĝi kaj konkludi. Mara stelo estas iom naiva satiro pri moderna socio kun plaĉe absurdeta nuanco. Raŝo, Viktor, Stavris estas trafa, interesa rakonto pri knabo en la nuna socio. Vira doloro estas humura, amara, trafa rakonto kun bona fino. Vulpa restoracio estas originala, pensinda novelo kun amara fino.
Mi tamen trovis ankaŭ rakontojn, kie la aŭtoro refalis en siajn iamajn mankojn. Ekzemple La fera barilo estas parabolo tro evidenta kun ege edifa fino. La mevoj ne forflugas en la pluvo prezentas amrilaton de gejunuloj, sed ĝia fino estas tro melodrama. Tendaro por ŝtelistoj havas finon tute stumpan.
La stilo de Modest estas simpla, tradicia, trankvila. Li koncize kaj precize priskribas mediojn kaj personojn. Psikologiaj trajtoj estas nur subkomprenataj. En liaj personpriskriboj oni trovas detalojn, kiuj varias de banalaj ĝis nekutimaj, iufoje eĉ strangaj. Ofte precipe pri virinoj li mallonge karakterizas la vizaĝon, precipe la okulojn. Li ŝatas nomi kolorojn en tute propra maniero. Jam konata estas la ĉokoladkolora kostumo, kiu reaperas en pluraj noveloj, ankaŭ en ĉi tiu novelaro. Ĉi-verke ni trovas ankaŭ ĉokoladkolorajn harojn kaj eĉ vizaĝon. Okuloj havas kolorojn de olivoj, kolomboj, perlamoto, figoj, ĉerizoj, sukceno, juglandoj kaj alio.
Kelkaj priskriboj ŝajnas pli strangaj ol trafaj, kiel ekzemple nigran densan hararon, similan al brasiko (p. 88). La plej ŝatata vorto de Modest tamen estas nesenteble, kiu en proksimuma senco de nerimarkeble reaperas multfoje en ĉiu lia verko, kaj same ĉi tie.
La eldonejo ne sufiĉe lingve poluris, nek kontrollegis la verkon, kio ja estas ofta manko ĉe Esperantaj eldonaĵoj.
Malgraŭ kelkaj malfortaj flankoj rekoneblaj, mi trovas la novelaron Mara stelo leginda, kaj parto de ĝi prezentas bonan imagon pri la Modesta mondo.
Mara Stelo | Septembro 2016 |
Mara stelo | Novembro 2013 |