|
Murdo en Esperantujo
|
|
Murdo en Esperantujo | julio 2020 |
Mi legis la tutan libron, kvankam de longe (mi aĉetis ĝin en 2011) mi ne estis allogata de ĝi, sed Moirand estis tre bona esperantisto. La krimromana flanko ne estas tre bona, ĉar tre simplas la intrigo, malmultnombras la rolantoj. Ne necesus la unua paĝo pri la listo de rolantoj, ĉar oni bone komprenas kiu estas kiu, kaj trovi la murdinton ne estas malfacile. Amuzaj kaj ridindaj estas la klubaj esperantistoj kaj la polica leŭtenanto. Abundas la neverŝajnecoj. La romano kaj la kovrilpaĝo, aromas eksmodaj. En la verko, Moirand donas kelkajn bazajn konojn pri Esperanto kaj nomas kelkajn elstarajn Esperanto-verkistojn. Sed se vi flue legas Esperanton tutcerte, vi jam konas tion.
Amuza distraĵo, sed mi pli volonte konsilus al vi la ĉefan verkon de Moirand: Materialoj pri la nuna uzado de la Akuzativo (priesperanta gramatika eseo), FEL 1990. Temas pri kolekto de citaĵoj, kiuj kontraŭdiras unu la aliajn: tiuj verkistoj skribas tiumaniere, kaj aliaj male. Tio en la maniero de Le Bon Usage (La bona uzado) de Maurice Grevisse en la franca lingvo. En la romano tiu aspekto aperas pri la prepozicio "po". Bona argumento por montri, ke Esperanto vere estas vivanta lingvo, ne tiom simpla kiom oni tro ofte asertas. Male al la krimromano, oni ne legas ĝin unu paĝon post la alia, sed ofte povas ĝin konsulti. Moirand, kun kiu mi intersanĝis rilate al la atribuado de la Osiek-Premio okaze de traduko lia de La Libro de la Mirindaĵoj de Marko Polo diris al mi, ke Materialoj estus la plej taŭga kandidato por la premio.
Mi promesis legi nur tri paĝojn en ĉiuj tagoj de la Esperanto-Sumoo, sed vere estis tre facile kaj amuze legi la tuton kaj observi la lingvaĵon.
La libro estis tre severe recenzita far Pascal Dubourg, Sten Johansson, pli milde far József Horváth, ankaŭ far Don Harlow, kaj jam prezentita far Esperanto-Sumoo-istoj en 2014 kaj 2018. Nun ĝi estas rete legebla.
Murdo en Esperantujo / Murder in Esperanto-Land | Publikigita ĉe The ELNA Newsletter, 1989(5), p. 8 |
Mi jam legis kelkajn recenzojn pri tiu romano, kaj ŝajnas al mi, ke oni akceptas ĝin, damnante kun laŭdetoj. Mi mem, ĵus leginte ĝin, preferas laŭdi kun damnetoj... |
I have already read a few reviews of this novel, and it seems to me that those receiving it damn it with faint praise. I myself, after reading it, prefer to praise with faint damns... |
Unue, la intrigo. Jen la regula vendredvespera kunsido de la Rumsheim-aj esperantistoj. Subite enstumblas mortanto, viro, kiun iu nekonato kruele kaj ĝismorte ponardis. Neniu konas lin, krom unu virino, kiu eble rimarkis lin antaŭ kelkaj tagoj en supermarkto... Enmiksiĝas policano William Hammerkopf, kies komenca malestimo por la esperantista "nova sekto" baldaŭ fariĝas fasciniĝo, kiam li komencas studi la aferon por pli bone kompreni la etoson, en kiu okazis la murdo... Kaj post nelonge evidentiĝas, ke la murdo ja okazis en la "paralela mondo", se ne de Esperanto, almenaŭ de la esperantistoj. |
First, the plot. We have the regular Friday-evening meeting of the Rumsheim Esperantists. Suddenly a dying man stumbles in, a man whom some unknow person has cruelly and fatally stabbed. Nobody knows him, except for one woman who may have noticed him a few days earlier in a supermarket... A policeman, William Hammerkopf, mixes in; his initial contempt for the Esperantist "new sect" soon becomes fascination when he begins to study the matter to better understand the atmosphere in which murder occurred... And not much later it becomes obvious that the murder did occur in the "parallel word," if not of Esperanto then at least of the Esperantists. |
Estis malfacile ĉesi legi ĉi tiun libron, ĉar ĝi sufiĉe rapide moviĝas. Cetere, Daniel Moirand (kies nomon mi neniam antaŭe rimarkis) sufiĉe lerte uzas la lingvon por ne malhelpi eĉ relative primitivan leganton; li emas eviti neologismojn (kvankam li foje uzas poeziajn redundaĵojn en ordinara konversado; ekzemple, kiu ajn iam elbuŝigis la vorton "breva" por "mallonga" en ĉiutaga parolado?). La listo de preseraroj estas bedaŭrinde kaj misgvide nekompleta; sed ĝenerale la preseraroj ne ĝenas, kaj ofte eĉ nerimarkeblas dum la rapida legado. La "preseraro" (fakte verkista nekonsekvencaĵo) malsupre de paĝo 119 estas malgrava en la rakonto. |
It was difficult to stop reading this book, because it moves along quite rapidly. Furthermore, Daniel Moirand (whose name I have not previously noticed) uses the language cleverly enough not to hinder even a relatively primitive reader; he tends to avoid neologisms (although he occasionally uses poetic redundancies in ordinary conversation; for instance, who ever pronounced the word breva instead of mallonga for "short" in everyday speech?). The list of typos is unfortunately and confusingly incomplete; but in general the typos are not bothersome, and often may not even be noticed during fast reading. The "typo" (in fact, an auctorial inconsistency) at the bottom of page 119 is unimportant to the story. |
Ĉu la libro sukcesas kiel detektivromano? Mi opinias, ke jes -- eble tro. Ĝi ja juste traktas la leganton, eble tro juste; ĉar estas sufiĉe facile konstati, jam frue en la rakonto, kiu kulpis en la murdo, kaj -- ĝis iu grado -- la kialon. Tamen iom ĝenas la -- laŭ mi -- neprofesieca konduto de Hammerkopf, kies enmiksiĝon en la Esperanto-movado li naive pravigas, kaj kiu eĉ pli malprofesie kompromitas sin (p. 116-117) kun la ĉefa rolantino. |
Does the book succeed as a detective novel? I think so -- and perhaps too much. It does treat the reader with justice, perhaps too much so; because it is quite easy to determine, early on in the story, who was guilty of the morder, and -- to some degree -- the reason. But Hammerkopf's -- I believe -- unprofessional behavior is somewhat annoying; he naively justifies his mixing into the Esperanto movement, and he compromises himself even more unprofessionally with the female lead (p. 116-117). |
Fakte, nenecesa estas la rolo de Esperanto en la romano; kvankam la murdo, kaj ĝia solvo, okazas interne de la esperantista mondo, similan oni povus atendi en kiu ajn grupo da homoj, kiujn ligas ia komuna intereso. Tamen mi ne emas kritiki la elekton ĝuste de Esperanto por tiu rolo de "kunliga intereso"; ŝajnas, ke la verkinto plej bone konas tiun medion, kaj certe pro tio ĝi estis ne nur elektebla, sed eĉ elektinda. Kaj romanoj kun Esperanto-medio ne estas nekonataj inter ni, de Maria kaj la grupo tra la premiita Kiuj semas plorante... ĝis la nuna romano. Cetere, se usonaj verkistoj ĝenerale verkas pri usona medio, kial ni esperantistoj ne verku pri esperantista medio? |
In fact, Esperanto's rôle in the novel is unnecessary; although the murder, and its solution, occurs within the Esperantist world, similar things might be expected in any group of people joined together by a common interest. But I don't want to criticize the choice of Esperanto for this rôle of "common interest"; it seems that the author knows this environment best, and certainly it not only may, but should, have been chosen just for this reason. And novels with an Esperanto environment are not unknown among us, from Maria and the Group through the award-winning Who, Crying, Sow... to the present novel. Furthermore, if American authors generally write about an American environment, why shouldn't we Esperantists write about an Esperantist environment? |
Oni eble volus kritiki la rapidan konvertiĝon de la skeptika Hammerkopf al la beata stato de esperantisteco. Mi tamen memoras anekdoton de sudamerika esperantisto, kiu alvokite al policejo pro ricevo de "komunisma" revuo El Popola Ĉinio, konvinkis la policestron lerni Esperanton... |
You might wish to criticize the skeptical Hammerkopf's rapid conversion to the beatific state of being an Esperantist. But I remember an anecdote from a South American Esperantist who, summoned to the police station because he had received the "communist" Esperanto magazine From People's China, convinced the police chief to learn Esperanto... |
Pli nekredebla estas la tute hazarda aĉeto fare de Hammerkopf de ekzemplero de Ĉu li de Vallienne en vilaĝa brokantejo. |
More incredible is the chance purchase by Hammerkopf of a copy of Vallienne's Him? in a village used-goods shop. |
Mi ankaŭ rekomendas al Moirand, ke en eventualaj estontaj eldonoj de la romano li ŝanĝu la personan pronomon sur paĝo 154 linio -14 al malpli rivela "tiun". |
I also recommend to Moirand that in potential future editions of this novel he change the personal pronoun on page 154 line -14 to a less revealing "tiun". |
Jen ne verko de grava literaturo por estontaj epokoj, sed facile legebla kaj facile ĝuebla populara romano. |
This is not a work of great literature for future eras, but an easily readable and easily enjoyable popular novel. |
Murdo en Esperantujo | n-ro 116 / decembro 1988 |
Murdatenco kontraŭ krimromanoj |
Jen bonega komenco de Esperanta krimromano. Ne nur forta, ŝoka, atentokapta, kontrasta, sed krome tre simbola: la izoliĝon de la esperantista rondo rompas io de ekstere, io brutala, pri kiu oni devas tuj okupiĝi.
Sed per tiu komenco finiĝas la bono de ĉi libro. La resto estas - ne silento, sed io prisilentinda! Ĉar la esperantistoj efektive ne lasas sian rutinon rompiĝi de tia bagatelo kiel murdita viro. Neniu kuras por esplori, kiu murdis lin. Ja oni alvokas la policon, iel distrite, kaj pluigas sian kunvenon. Nu, se ĝi estus alie verkita, oni povus konsideri tion trafa satiro pri Esperantio, sed bedaŭrinde ne temas pri satiro. Temas pri tio, ke laŭ Daniel Moirand Esperanto plej gravas el ĉio - eĉ pli ol murdo en krimromano.
Eĉ pli absurde estas, ke kiam la policistoj alvenas, la ĉefa detektivo Hammerkopf montras saman sintenon. Kiel kontraŭulo de Esperanto, li dediĉas sin al debato kun la esperantistoj, dum neniu zorgas pri la murdito, kiu plu kuŝas en sangoflako en angulo de la kunvenejo.
Kaj kiel li komencas, tiel li ankaŭ daŭrigas sian enketon. Fakte li apenaŭ enketas pri la murdo, iom pli multe interesas lin la Esperanto-klubo, sed ĉefe kaptas lian intereson - la lingvo Esperanto! Li dediĉas al ĝi tagon post tago, profundiĝas en malnovaj libroj de Baghy trovitaj en brokantejo, kaj kompreneble iĝas vera esperantisto. Kvazaŭ hazarde li krome solvas la murdo-kazon, sed tio ja estas flanka afero.
Murdo en Esperantujo ne estas krimromano. Ĝi estas murdatenco kontraŭ la Esperanta krimromano. Ĝi sendube estas verkita por utili al nia kara lingvo, eldonita por utili al nia kara lingvo, kaj estos legata nur por utili al nia kara lingvo - ĉio komplete senutile!
Senriska puzlo | 1990 |
Bona marko ŝajnis al mi ankaŭ la fakto, ke la libro aperis kiel gemo n-ro 5 de la koliero “Stafeto”, donacinta al ni i.a. tiajn krimlibrojn, kiel la Piron’a “Ĉu rakonti novele”, la Deck Dorval’a “Kazinski venas tro malfrue”, kiuj ravis min per siaj freŝeco, lingvaj scintilaĵoj, inventemo, kaj ne laste per la sprita komplikado de iliaj suĵetoj.
Jes ja, mi inklinas kredi, ke originale verkitaj krimromanoj avancas fariĝi tre efikaj motoroj de la lingva evoluo. Krimverkaj aŭtoroj opinias sin, eble iom subkonscie, pli plumliberaj pro la “malseriozeco” de la ĝenro, kaj pli aŭdace disstreĉadas ŝtoniĝintajn konvenciojn kaj paradigmojn.
Ĉi tiuj konsideroj kaj favoraj aŭguroj igis min devore eklegi sur la unua paĝo, “kie” (ĉu deziri pli efikan komencon?) abrupte ŝirapertiĝas la pordo de privatdoma ĉambro, kunvenejo de lokaj esperantistoj, kaj aperas junulo, kiu, post kelkaj ŝancelpaŝoj, falas morta antaŭ la konsternitaj samideanoj.
Mia interesiĝo kulminis. Kelkajn liniojn pli “malfrue” tamen komencis mordeti min unuaj dubetoj pri la versimileco de la okazaĵoj. Al neniu el la ĉeestantoj, cetere simpatiaj, brilmensaj samideanoj, ekfulmas ja la ideo, post la kvietiĝo de la teruriĝo, elkuri kaj almenaŭ okulkapti la fuĝantan fifarulon.
Kaj la duboj plunubigis la horizonton de mia malsereniĝanta humoro, kiam la alvokita inspektoro “forgesas” serĉi freŝajn spurojn ekster la domo. Tamen ne gravas, mi pensis en mi, ne domaĝe ja por leŭtenanto, kiu ironiaĉas pri Esperanto kaj la movado. Kaj kiu sen ajna kaŭzo tuj suspektas la kunagadon de Esperanto en la murdo!
Sed la estimata leganto ne devas prozorgi, li serĉas kaj pluserĉas, kvankam eĉ unu sekreton lian li ne lasas traliki al ni (verŝajne li eĉ ne havas). Rekompence ni ekscias el abunde fluantaj linioj, kiel prepariĝas fraga kremaĵo, kiel aspektas fonfiguretoj, ricevas Freud’an analizon pri personoj, neniel rilantantaj kaj influantaj ja okazaĵojn, ni relegas la Bulonjan deklaracion kaj ekscias, ke Esperanto ne volas forpuŝi la naciajn lingvojn.
La afero estas fakte simpla. Por kuiri bone krimkukon, prenu krom iom da murdo kaj pli da Esperanto sufiĉe da amo kun necesa kvanto da amoro — kaj la efiko ne forrestos.
Jen la mirinda recepto de “Murdo en Esperantujo”! Manĝo vegetara, senspica, damaĝanta nenies stomakon. (Aŭ tamen?)
Kaj laŭ la fera logiko de la recepto la kontraŭ Esperantema inspektoro konvertiĝas al la ideo interna (ĉu venonta s-ano Scherlock Holmes kun pluraj daŭrigoj? en “Stafeto”?), la veraj geamantoj trovas sin, la murdinto milde puniĝas, li estas ja bona esperantisto.
Pro ĉi tiu romano la leganto ne bezonas tro nervoziĝi, ja tute mankas ĉiaj komplikaĵoj, surprizoj, pafoj kaj insidoj, kaj ricevinte la unuajn konkretajn informojn li mem facile eltrovas la murdinton en iu de la lastaj paĝoj.
La krimromano — kiel ajna ĝenro — estas tre serioza afero, se la aŭtoro respektas la rajton de la leganto je bona amuziĝo. El tio sekvas kelkaj postuloj.
Al mi pleje mankis la aŭtentikeco de la situacioj kaj protagonistoj. La figuroj estas nigre-blankaj, kaj eĉ ene de ĉi tiuj koloroj(?) ili kondutas nekonsekvence, la aŭtoro devas doni fojfoje ŝvelantajn postklarigojn por iel kunkudri la interfremdajn ŝtoferojn de la suĵeto. Sen la patrema ĉiamapudo kaj reĝisora mano de la aŭtoro la figuroj ne povus fari eĉ paŝeton, la situacioj mem kolapsus. La senpera didakteca, primitiva propagando de Esperanto subfosas la ankoraŭ restantan ekzistorajton kaj motivitecon de la rolantoj. Mi demandus, ĉu la aŭtoro intencas varbi nin, esperantistojn por Esperanto, aŭ pli malbone: li esperas tradukigi sian verkon en naciajn lingvojn?
Mi pretus forgesi la mankon de homa aŭtentikeco, se min distrus streĉoj kaj misteroj, tiom karakterizantaj bonan krimromanon. Mi konfesas sincere, ke min movis en la senonda maro de okazaĵetoj kaj superfluaj priskriboj — nur la amora sceno en la 16-a ĉapitro, elleviĝanta kiel soleca monteto en la griza pejzaĝo de la libro.
Mem la teksto de la romano cetere facile legiĝas, la lingvaĵo estas polurita kaj — malkiel atendite — tradiciema, klasika, kun kelkaj “pubertaĝaj” neologismoj, nemultaj misvortoj (“komfortigi” por “anime fortigi”, “baro” por “verŝotablo”) kaj insidaj akuzativoj, stumbligantaj anojn de senakuzativaj popoloj — kaj preskaŭ sen preskoboldoj.
Ŝajne kontraste al la supraj grumbloj mi tamen kuraĝas proponi la libron al tiuj, kiuj volas ekzerci sin per bonstila Esperantaĵo, sen tro streĉi dume la menson kaj nervojn, ludante — garantie senriskan puzlon.
Murdo en Esperantujo de Daniel Moirand | Julio 2020 |