La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La meteoro
Noveloj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La meteoro de Sándor J. Bako kaj Claude Piron


Januaro 2019
Rakonti atentokaptajn historietojn estas bela arto. Pro la mallongeco de la verkoj, ĝi ŝajnas facila, sed tio estas nepra mistakso. Konstrui koheran, verŝajnan kaj interesan epizodon per malmultaj paĝoj postulas grandan precizecon en la uzado de vortoj, konstruado de frazoj kaj de "atmosfero".
Se la aŭtoro ne sufiĉe talentas, tiam rezultas nenatura, kruda, anekdoteca, senkolora nura raporto. Multaj verkistoj en la universala literaturo sin dediĉis al tiu malfacila ĝenro. Ĉeĥov estis unu el la majstroj. Lastatempe, oni radikaligis la malfacilecon per la kreado de la tiel nomataj "mikrorakontoj", kiuj celas transdoni tutan historion per malmultaj linioj. Granda defio!
La volumo La meteoro estas sukcesa kolekto de nelongaj rakontoj. En la unua parto de la volumo troviĝas la rakontoj de Claude Piron, nia konata, rekonata, aprezata stilisto. Denove li konfirmas sian kapablon transdoni per simplaj elementoj de nia lingvo esprimojn plenajn de eleganta viveco kaj psikologio.
Kelkaj el la tekstoj estis faritaj per "facila" lingvo, tio estas, per la listo de la plej uzataj vortoj de la revuo Kontakto. Do, didaktikaj. Ne pensu tamen, ke la facileco faras la tekstojn naivaj kaj infanecaj. Tute ne! La temoj estas ĉiam pensigaj, eĉ instigaj, foje amuzaj kaj provokaj.
Piron denove pruvas, ke oni povas pensi funde, sen neologismoj. El tiu unua parto, mi elstarigas la rakonton "Timiga Maljuniĝo", kiu temas pri infano forlasita kaj adoptita de fremda familio.
La dua parto konsistas el rakontoj de Sándor J. Bako (1915-1990), hungara Esperantisto, kiu pasigis parton de sia vivo en siberiaj gulagoj kaj poste migris al Usono. Li publikigis plurajn volumojn de rakontoj, kelkajn kune kun rakontoj de Piron. Ankaŭ liaj historioj estas tre viglaj, sed iom malsimilaj al tiu de la sviso.
Ankaŭ lia stilo estas simpla kaj eleganta, sed iom pli "ornamita". Liaj verkoj estas pli emociaj, iom pli sentimentalaj. Kelkaj el ili estas vere poeziecaj, kiel la kortuŝa La meteoro, kiu pruntis sian titolon al la tuta libro. Ĝi temas pri la revoj de eta orfo en indiferenta mondo.
Leginda libro estas La meteoro! Pro la lingvo, pro la enhavo, pro la plezuro.

Posovo (Brazilo)

IMG 5030

Publikigita ĉe
Jutubo, Família Xispus, 16/2/2019

Paulo S. Viana

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.