|
La monto
|
|
Intimaj bildoj kaj sociaj atencoj | Publikigita ĉe Sezonoj |
Viro suferas pro la morto de sia amatino, obstina oficiro esploras sur la loko la sorton de kvar malaperintaj soldatoj. Jen unufraze la konsistoj de du lastaj libroj de I. Nemere. Tiuj libroj lasas buntajn impresojn kaj kvankam plu mi esence atakos la fekundan hungaron, mi volas dekomence marki liajn evidentajn meritojn.
Mi legis plurajn modernajn romanojn verkitajn en lingvoj kun grandaj beletraj tradicioj, kaj sen hezito mi povas konstati ilia meza nivelo ne superas tiun de la verkoj de Nemere. Mi nete simpatias certajn sentojn, protagonistojn, la humanan nuancon de certaj iliaj rezonoj.
Kaj tamen mia ĝenerala impreso ne estas plaĉa. Efektive bonaj estas iuj protagonistoj, sed kion diras al ni tiu bono krom simpla sinprezento? Estas bonaj, justaj rezonoj, sed la penso en la formo de pura rezono estas fenomeno ne beletra, scienctraktata. Ĉar la bona beletro estas ne pensoj, sentoj aŭ bildoj, aŭ ilia mekanika kombinado ĝi estas bildoj ekscitantaj sentojn kaj pensojn.
Nemere fiaskas en tiu artifika tasko de krea transformo. En Febro li eĉ ne pretendas al io alia ol ordinara priskribo de situacio. Certe, sentoj ne mankas dum la lego, sed ilin provokas la temo mem: grava kaj intime dolora, kaj tre oportuna por aŭtora parazitumo. En tiuj okazoj oni bezonas talenton nur por konsekvencaj ekspozoj; iam tio sukcesas, se ne helpas simbolaj kliŝoj (Mi treege deziregas vin, karega!).
En La Monto Nemere atencas ion pli seriozan ol simpla rakonto.Li montras al ni etan rustikan utopion kaj deklaras sian volon "enpensigi" la leganton. Ni vidas amikan senkonfliktan societon vivantan en rekta kontakto kun la naturo. Vere imponas tiu paca kruda vivo, ja ni tro bone scias la degeneron, kiun naskas ĉirkaŭ ni la civilizo. Sola detalo avertas la atenton la proklamata principo, laŭ kiu "nur la intereso de la tuto gravas por ĉiu unuopa homo" (p.155). Tiu proklamo estas tro grava por ĝin preterpasi. Efektive, oni povus opinii ĝin logika absurdo: ja la tuto konsistas el unuopoj, do neglekto de tiuj neeviteble signifos ankaŭ neglekton de la tuto. Sed oni devas memori la terurajn konsekvencojn de politikaj spekuloj ĉirkaŭ tiu principo. Jes, mi vere enpensiĝis kaj pensis, interalie, ankaŭ pri Kamboĝo. Ja ankaŭ tie estis kreita sama modelo: "Komuna tero, komuna ĉio" (p.92). Oni scias kio sekvis por "la intereso de la tuto" oni masakris duonon de la popolo.
Tiu monta idilio estas bona, sed ĝi eblas nur inter proksimaj amikoj, por etaj grupoj da volontuloj. Faru ĝin deviga kaj ĝenerala, kaj ĝi iĝos aŭtenta infero. Ĉar delikata komuna harmonio ne toleras iun devigon. Kaj kio do restas por granda socio, kiun principon ĝi povus proklami por esti se ne harmonia, do almenaŭ justa? Aŭ tio tute ne eblas en nia komplika neperfekta mondo? Inter centoj de proponitaj respondoj jen estas modeste la mia: la socio povus proklami la garantion elekti. Kaj fari la elekton ebla materie. Ja ankaŭ la monta komunumo ne estas ideala ĉar permesante la foriron, ĝi tamen prohibas eventualan materian separiĝon.
Kaj kion proponas la aŭtoro mem? Nature, li tute ne devas nepre doni la respondon. Sed li ne povas havi nek pozicion, nek rilaton. Se certe, li ne verkis pro merkantilaj motivoj. Mi ne aludas ke la krea fekundo de la fama romanisto ĝenerale stimuliĝas per mono. Probable ne. Ankaŭ probable pluraj liaj fuŝoj originas de la hasto. Same kiel la ripetoj komparu, ekzemple, la scenojn de koito en la du romanoj. Ĝenerale, ĉe Nemere ne mankas pasaĵoj produktantaj neplanitan komikan efekton.
Fine, kelkajn vortojn pri la lingvo de la romanoj. Ĝi portas la komunajn pekojn de la e-ta literaturo, en kiu la nemotivita afiksado kaj la neglekto de gramatika koordino de tempoj estas, ve, tute kutima afero.
La monto | Publikigita ĉe The ELNA Newsletter, May-June 1987 |
Dum pluraj jaroj, la monto staris en regiono okupata de la malamiko. Poste dum kelkaj tagoj la fronto proksimiĝis al ĝia piedo, kaj granda batalo okazis apud nemalproksima vilaĝo. Tuj poste oni komisiis al kvar soldatoj, antaŭaj partizanoj nove rekrutitaj en la armeon, grimpi al la supro por kontroli pri kondiĉoj inter la preskaŭ nekonataj tieaj loĝantoj.
La kvar soldatoj neniam revenis, kaj kvar jarojn poste, longe post la militfino, oni sendis Majoron Reman por enketi pri la sorto de la perditaj soldatoj. Lia enketo inter la izolitaj vilaĝanoj, kaj la sorto de la soldatoj en ilia stranga societo, konsistigas la intrigon de ĉi tiu romano. La temo, aŭ temoj, kompreneble estas, kiel ordinare ĉe Nemere, pli vastaj: la komparo inter nia societo kaj tute primitiva, tamen unike sukcesa, societo; kaj la efiko de fremda influo je tiu lasta, precipe kun la ideo, ke "el perforto naskiĝas perforto".
Mi opinias, ke ĉi tiu estas pli frua romano de Nemere, eble verkita originale en la hungara kaj nur lastatempe esperantigita. Kvankam ne troviĝas indiko pri tio sur la titolpaĝo, la datoj "1979-1980" fine de la romano estas almenaŭ sugestaj. Cetere, la leganto baldaŭ rimarkas, ke la rakontmaniero estas pli facila -- pli "primitiva", se vi preferas, komencante komence kaj finante fine. La tuta historio rakontiĝas el la vidpunkto de Majoro Reman dum lia enketado inter la iomete malparolemaj vilaĝanoj.
La romanon mi trovis bone verkia, sed min iom ĝenis unu sufiĉe grava nekonsekvencaĵo. Nome, kial la vilaĝanoj tiom rifuzis klarigi al Reman la aferon pri la malapero de la soldatoj? Evidentiĝis, ke ili ne multe timas la leĝojn de la "subanoj" -- kaj ankaŭ montriĝis, ke ili sentas neniom da honto pri tiu afero. La sola pravigo por tio estas, ke se la vilaĝanoj frue klarigus, la romano estus nur 15-paĝa.
La prezento de la libro estas iom pli bela ol tiu de, ekzemple, Febroj; la kartona kovrilo estas pli fortika, kaj la bildo estas tre klare desegnita. Aliflanke, kelkaj paĝoj estas preskaŭ nelegeble palaj. Ankaŭ gregas la kutimaj preseraroj, kiuj amase difektis Febrojn. Aparte mislegiga estis tiu duobla eraro malsupre de paĝo 63: "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj..." (ekflaris la odoron?).
Sume: libro entute ne tiel bona kiel, ekzemple, La blinda birdo aŭ Febroj, tamen leginda kaj plezure legebla.
Utopia monto |
En kelkaj verkoj de István Nemere ripetiĝas variaĵoj de unu temo: iu viro faras ekspedicion, mision, al iu fermita mondo, kie oni vivas alimaniere. Eble la plej sukcesa ekzemplo de tiu temo estas La monto. En ĝi ni sekvas majoron Reman supren sur monton, mil metrojn super la ĉirkaŭa ebenaĵo. Li serĉas spurojn de kvar soldatoj malaperintaj surmonte en milito, kiu trapasis la regionon antaŭ kvar jaroj.
Jam komence ni ekscias ke ĉi monto "aspektas, kiel la montoj desegnitaj en infanfabeloj" (p. 5). Kaj vere estas io fabeleca pri ĉi mistera loko, kie manpleno da homoj vivas izolite de ĉiuj homoj vivantaj sube. Al ĝia supro kondukas nur unu pado, kiu sepfoje ĉirkaŭiras la monton antaŭ ol atingi la supran mondon. Kaj tie supre la homoj vivas en eta komunisma socio, en paco, konkordo, simpleco kaj vero.
Tiu ironieta priskribo tamen ne ĝuste resumas la rakonton. Male, la romano tre realisme, trankvile kaj senpatose scenigas la vivon de la montanoj. Ilia veremo ne estas tiel granda, ke ili tuj malkaŝas al majoro Reman, kio okazis al la kvar malaperintaj soldatoj. Dum semajna restado inter ili, nur iom post iom li ekkonas ilian vivon, palpesplorante ekscias pli kaj pli pri la dummilitaj eventoj, kaj fine komprenas kio kial okazis.
La rakonto estas simpla kaj malgraŭ fabelecaj kaj utopiecaj cirkonstancoj tamen aperas tre kredinda en ĉiuj konkretaj detaloj. Kaj da tiaj troviĝas amase. Nemere tre bone priskribas la vivon de la montanoj. Lia stilo ja kutime estas sufiĉe vortavara kaj lakona, kaj en ĉi tiu kazo ĝi neordinare bone konvenas al la arkaika-arkadia, simpla, honesta estado surmonta. La impreso estas, ke li portas nin ne nur mil metrojn supren, sed krome mil jarojn pasinten.
Ankaŭ pluraj el la homaj portretoj, same de la majoro kiel de kelkaj montanoj, estas vivaj, individuecaj kaj memorindaj. Ŝajnas ke la homspeco aperanta ĉi-romane aparte akordiĝas kun la priskribaj rimedoj de István Nemere.
Oni trovas ankaŭ en La monto lingvajn malglataĵojn tipajn de Nemere. Temas - eble pli ol en aliaj verkoj - pri nebone elektitaj vortoj, ekzemple "suflori" (p. 20) anstataŭ flustri, "kerno" (p. 12) anstataŭ semo, "glaciaro" (p. 76) anstataŭ glaciejo/glaĉero. Plue temas pri konfuzo de transitiveco - "elektra bulbo inundis ĉagrenan lumon" (p. 6) (= inundigis, disverŝis), "Glitas la ŝtonoj" (p. 65) (= glitigas, estas glitaj). Mankas subjektoj de frazoj - "Nenie vidis montanojn" (p. 61). Aperas plurfoje ĉarme konata hungarismo de vortordo - "La majoro staris longe, enmane kun malplena poteto" (p. 73). Esceptokaze eĉ preseraroj povas komike cerbumigi la leganton - "La besto certe ekflavis la adoron de la ejoj" (p. 63). Sed mi ne tro multe plendu; la lingvaĵo malgraŭ tiaj makuletoj estas flua, natura, facila kaj plejparte konvena al la enhavo.
Librofine majoro Reman kunfandiĝas kun la aŭtoro en iomete patosa deklaro: "Jes, mi priskribos la historion de la Monto, ĉion, kion mi vidis, travivis tie. Eble la mondo iom ŝanĝiĝos pro tio" (p. 166). Nu, la mondo ja ŝanĝiĝis de 1984, tamen ĉu pro ĉi libro, mi ne scias. Certe ĉi tiu kaj aliaj romanoj de Nemere, facile legeblaj sed kun serioza temo, almenaŭ tre pozitive ŝanĝis la Esperantan literaturon. Dank' al ili, ĝi altiĝis, se ne mil, do almenaŭ kelkajn metrojn.
La monto de Istvan Nemere | Majo 2019 |
La monto | Publikigita ĉe Sezonoj |
Nemere estas unu el la plej legataj e-taj verkistoj. Pro tio al mi ŝajnas tre malfacile recenzi liajn verkojn. Tamen mi penos.
De la unuaj paĝoj antaŭ ni aperas la Monto. "Ĝi aspektas kiel la montoj desegnitaj en infanfabeloj". Kaj certe devas havi iun miraklon, surprizon por la legantoj. Kaj tiu miraklo, eĉ mirakloj poiome malkaŝiĝas por ni. La aŭtoro kondukas nin sur la Monton kune kun jam sufiĉe plenaĝa 45jara majoro Reman, kiu pro sia ofica laboro devas surgrimpi la Monton kaj trovi tie spurojn de kvar soldatoj dummilite suprenirintaj al la Monto kaj ne revenintaj suben.
Kien ili malaperis? Kio atendas la majoron supre?
Kaj jen surgrimpinte la Monton ni kun la majoro malkovras nekutiman por ni "Supran mondon" mi diru naturan mondon. Homoj, kiuj loĝas tie tre ne similas al la subanoj. Ili ne sentas sur la ŝultroj ŝarĝon de civilizacio, estas liberaj kaj pro tio feliĉaj.
La kutimoj kaj filozofio de la montanoj estas tute aliaj. Kompreneble, por tiuj soldatoj kun siaj subaj kutimoj ne povis esti alia fino. Ja la supra mondo ne akceptis ilin.
La majoro esplorante historion de la kvaropo multon travivas sur la Monto, kaj fine eblas senti lian simpation al la montanoj: ĉu per paroloj kun Volder ĉefo de la supranoj, ĉu per rilato al Triana.
La romano finiĝas per la vortoj de la majoro: "Mi devas rakonti al la homoj, kio estas supre. Mi devas ĉion priskribi. Por ke ili tralegu tion, enpensiĝu ".
Do, tralegu kaj enpensiĝu.
La Monto | Majo 2014 |