La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Ĉasisto de sonĝoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Inter sonĝoj kaj realo


2020

Carlo MINNAJA

Lasta novelaro de la vicprezidanto de la Esperanta PEN


2020

Ivan Orsini

Rakontoj por beligi la vivon


2020

Paola Tosato

Rakonti kaj sonĝi

Lastatempe Julian Modest dediĉis sin multe al verkado de krimromanetoj, sed feliĉe li ne tute forlasis sian plej fortan ĝenron, la novelojn. Ĉi tiu kolekto el 28 noveloj plejparte tre mallongaj pli-malpli similas liajn pli fruajn novelarojn. Regas ĝenerale milda melankolio kaj ia ekstertempa aŭ eksmoda etoso, kaj la medioj ofte estas la kamparo aŭ vilaĝoj, ofte en montara regiono de Bulgario, kvankam la nomo de la lando preskaŭ neniam aperas eksplicite. Tiujn mediojn kaj ties loĝantojn Modest bone prezentas. En pli fruaj volumoj pluraj noveloj havis iom stumpajn finojn, sed tiu problemo estas malpli ofta en la jena kolekto.

La plej multajn el la 28 noveloj oni povus dividi en du kategoriojn: la fabeloj, kie ekstera realismo ne gravas, kaj la edifaĵoj, kiuj povas esti realismaj en detaloj sed kie ĉiu bona ago fine estas premiata kaj ĉiu malbona punata. Kelkaj el ili tamen estas ĉarmaj dank’ al la medio kaj etoso.

Sed pluraj noveloj elstaras per pli originala temo, intrigo aŭ formo. La titola novelo Ĉasisto de sonĝoj estas eta perlo, rakonto pensige metafora surbaze de bona ideo. La lupino estas relative longa novelo, kies protagonisto estas lupino. Ni sekvas ŝian vivon kun pariĝado, naskado de idoj kaj prizorgado de tiuj, kaj tiu vivo prezentiĝas ne nur de ekstere. Modest eĉ provas psikologie prezenti la internan memon de la lupino – jen iom aŭdaca ideo, sed ne tute malsukcesa.

Renkontiĝo estas amare realisma rakonto pri adoptito, kiu renkontas sian biologian patron. La mantelo kaj La blanka koŝmaro estas realismaj noveloj, kiuj finiĝas per elreviĝoj – ne por la leganto, sed por la protagonistoj. La enigma silueto estas rakonto iom legendeca. Du dolĉvoĉaj sonoriloj estas romantika amrakonto. La soldato - savanto estas jen melankolia jen drama rakonto pri naturkatastrofo.

La virinoj en la verkoj de Julian Modest estas aparta temo. Junaj fraŭlinoj ĉiam estas belaj, sveltaj, kun longaj haroj kaj mallongaj jupoj. Iliaj mamoj similas maturajn pomojn, persikojn aŭ kiel ĉi-verke: “ŝiaj mamoj similis al du maturaj cidonioj”. Sed la edzinoj kaj eksedzinoj estas postulemaj megeroj, kiuj volas ke la edzo perlaboru pli da mono, kvankam ili mem ja laboras profesie, krom prizorgi la hejmon. “Darina konstante ripetis, ke aliaj viroj havas grandajn salajrojn kaj la salajro de Vasil estas mizera.” Oni sentas ian profundan elreviĝon pri geedza vivo en multaj el la Modestaj tekstoj.

La stilo kaj lingvaĵo de Ĉasisto de sonĝoj estas simpla kaj klara, kiel ĉiam en la verkoj de Julian Modest. En ĉi tiu volumo oni apenaŭ rimarkas propraĵojn de orienteŭropa Esperanto. Mi tamen ŝatus mencii kelkajn vortojn, kiujn la aŭtoro ĉi tie kaj aliloke uzas iom aparte. Foje aperas malgraŭ kiel subjunkcio, do en la senco kvankam, kio ne estas ĝenerale akceptita. “Tamen malgraŭ sepdekjara, Velin bone fartis kaj deziris fiŝkaptadi.” Same kiel multaj aliuloj, li uzas servi en la senco prezentisurtabligi, kio ne kongruas kun la normala signifo de la vorto. “Ivan [...] servis la menditajn trinkaĵojn”. Simile li uzas vesti en la senco surmeti, kaj ankaŭ tio estas ofta eraro ĉe aliuloj. “Ŝi eniris, malvestis sian mantelon”.

Tria verbo, kiun Modest uzas en propra maniero, estas sonĝi, sed tion mi ne volas kritiki, eĉ male. “En urbo Vidin mi sonĝis grandan ŝnuran ŝtuparon”. “Tamen ĉi-nokte li sonĝis la pupon, kiu denove okulsignis al li.” Fakte tia uzo ŝajnas al mi elvokiva kaj imitinda, kvankam malofta.

La volumo havas antaŭparolon de Lode Van de Velde kaj enkondukon, kie Julian Modest mem klarigas siajn ideojn pri kio estas rakonto.

Sten Johansson

La beleco estas tragika

Publikigita ĉe
Turka Stelo aŭg 2020
J.M. – Nula dies sine linea

Mi ĵus finlegis la novan novelaron de Julian Modest alloge titolitan “Ĉasisto de sonĝoj”. Kiel kutime okazas ĉe mi, mi vere ĝuis legante malrapide, kvankam ne nur la ĝuo estas kialo de mia malrapideco, sed ankaŭ troeco da tempo pasigta ĉe la komputilo pro la virtuala instruado de miaj gelernantoj ĉar ni ĉiuj vivis fermitaj hejme pro la koronaviruso. Intertempe min ne atingis la papera eldono de la libro, kiun mi legus komforte en mia lito, kiel mi plej multe ŝatas fari. Inter duonhoro kaj unu aŭ du horoj antaŭ la dormo, por mi estas la plej bona tempo por legado – legado dum kiu oni forgesas la tagajn problemojn kaj tedaĵojn, kaj okupiĝas pri alies vivoj kaj ideoj, kiujn peras la literaturarto. Mi esperas ke vi bone komprenas pri kio mi parolas!

Mi finlegis kaj aliris la komputilon por verki recenzan eseon pri la libro ne volante prokrasti la aferon. Ekzemplo, kiun al mi donas la aŭtoro, kiu en la lastaj jaroj estas ege produktema kaj produktanta, eldoninte ekde 2016 eĉ ok originalajn Esperantajn librojn, estas envienda kaj parolanta pri vera verkista disciplino, kiun oni povas priskribi per la konata latina proverbo “Nula dies sine linea” – neniu tago sen linio. Ne gravas ĉu vi estas profesia verkisto aŭ ne – tio estas profesia labormaniero. Kaj Julian Modest estas profesia Esperanta verkisto laŭ sia laboro, kvakam de tiu laboro, kiel en ĉiu malgranda literaturo, aŭ pli precize literaturo kun malmultaj legantoj, oni ne povas esti profesia verkisto kiu vivas de la verkado. Tia verkisto povas vivi por la verkado, kion mi bone vidas el la modesta ekzemplo de Modest. Tamen, tiu ekzemplo por mi estas nur fonto de bonintenca envio – kaj sciante, ke nur sidante super papero aŭ ĉe komputilo kaj vicigante vortojn kaj ordigante frazojn oni povas verki ion, nun mi faras la samon. Sed post ĉi tiu teksto pasos verŝajne unu monato aŭ eĉ pli ĝis iu nova teksto. Aŭ povas okazi, ke en la sama monato mi verkos eĉ kelkajn tekstojn. Povas okazi, mi skribis, sed al Julian Modest tio ne povas okazi – li verkas verŝajne ĉiutage, ĉar mi trovis lian frazon eleganta, glata, preciza; trejnita de ĉiutaga verkado. Ja mi ege ĝuis tiun glatecon, tiun novelistan stilon, kiu per unu malgranda ĉapitro, per nur kelkaj frazoj skizas scenografion de loko kie okazas evento, per alia ĉapitro konatigas nin kun sia “heroo” kaj jam en la tria ĉapitro ni legas la temon kaj intrigon de la novelo.

Rolo de la priskriboj

Antaŭ du jaroj mi jam skribis pri la novelarto de Julian Modest (pseŭdonimo de Georgi Mihalkov, naskita en 1952 en Sofio, Bulgario) recenzante lian novelaron “Dancanta kun ŝarkoj” kaj nenio ŝanĝiĝis en lia verkista kapablo. Tamen, mi devas diri ion novan, ĉar temas pri nova libro, kaj ne estus interese denove paroli pri samaj ecoj de lia arto. Tio, kion mi devas denove akcenti, estas neebleco priskribi simple la novelaron, enhavantan 26 novelojn. Multe pli simple estas paroli pri romano, eĉ se ĝia strukturo estas komplika. Tial mi koncentriĝos nur al iuj elementoj de la novelaro kaj nur al iuj noveloj. Unue mi ankoraŭ iom deziras paroli pri la enkondukaj priskriboj kaj ilia ofta lirikeco. Jes, eĉ se temas pri noveloj kun ordinaraj, ĉiutagaj okazaĵoj, Modest ŝatas en kelkaj frazoj havigi al la leganto scenografion de jarsezono kaj loko kie okazos la evento. Tiel la unua novelo, “Fideleco”, komenciĝas preskaŭ romantike: “La parko dormis sub la mola neĝa kovrilo. La aleoj silentis senhomaj. La arbobranĉoj neĝarĝentis kaj la glaciaj kristaletoj sur ili respegulis la matenan sunlumon. Aŭdiĝis nur ies grincantaj paŝoj sur la neĝkovrita pado. Onklino Neda kaj ŝia hundo Rad promenis. Ili paŝis malrapide unu apud la alia en ankoraŭ dormanta parko.” Tia komenco kaj la titolo iamaniere precizigas la temon – fidelan amon de la hundo al sia mastrino. Kaj jes, tio estas la temo, sed se vi tralegos la novelon, vi vidos ke ĝi verdire estas pli realisma ol romantika. Iamaniere la priskriboj estas tio, kion vidas la personoj, ekzemple en “La nova lernejo” la printempon el al unua alineo rigardis Kalojan, kiu “ŝoforis malrapide al urbo Burgo”, “en la suna aprila mateno” en la komenca frazo de la dua alineo. Li vidis jenon: “La ŝoseo similis al arĝenta rubando, rekta kaj glata. Je ĝiaj du flankoj estis verdaj kampoj kaj ietie videblis florantaj arboj kiel fianĉinoj en blankaj roboj. La printempo kiel nevidebla mirakla birdo etendis vastajn flugilojn kaj la naturo vekiĝis por nova vivo.” Plej ofte tiuj priskriboj ne estas nura fono, io lirika, poeta en nia aŭtoro, kio tamen videblas en ili. Nome, ŝajnas ke li iamaniere, kiel aŭtoroj de la romantikismo, kredas je ligitecon inter homo kaj naturo. Tiel en la novelo “La violonisto”, aŭtuna enscenigo kun iom pli da frazoj ol cetere, inter kiuj elstaras bildo de kaŝtanarbaj branĉoj, kiuj “similas al brakoj, etenditaj pete al la ĉielo”, estas vere metaforo por sentoj de Slava, kies filino Elka “loĝas malproksime, trans maroj kaj oceanoj”, kaj Slava vivas solace ĉar “La homoj, kiujn ŝi amis forpasis unu post la alia. Ili, kiel la arbofolioj, forflugis ien, pelitaj de frosta vento.” Ankoraŭ pli gravas priskribo komence de “La blanka koŝmaro”: “En la hospitala ĉambro ĉio estis blanka: la muroj, la plafono, la lito, la littukoj, la kuseno, la lampo… La blanka koloro turmentis Marian. Ŝajne ŝi kuŝis sub peza blanka lavango kaj ne povis spiri. Maria fermis okulojn, sed daŭre ŝi vidis blankajn montojn, blankajn riverojn, nubojn, virojn en blankaj kostumoj kaj virinojn en blankaj roboj. Neniam antaŭe Maria opiniis, ke la blanka koloro estas tiel turmenta. Laŭ ŝi la nigra koloro estis inkuba: la koloro de la morto, de la malsanoj, de la tristo, de la senespero, de la suferoj… Tial Maria ne kutimis aĉeti nigrakolorajn vestojn. Ŝi ne ŝatis la mallumon kaj la obskuron.” El tiu turmenta troo de blankeco ŝin savas kontakto kun juna flegistino, kiu iom poste eniras en ŝian vivon kiel amikino, loĝanta ĉe li kaj lia edzo. Sed kiam post iom da tempo la junulino graveda foriras de ili, post infannaskiĝo mistero de ŝia foriro kaj silento malkaŝiĝas kiel la edza malfideleco kaj al Maria okazas ke “peza lavango kovris ŝin kaj ĉio iĝis koŝmare blanka.” Jen kiel la priskriba motivo fariĝas motivo per kiu komenciĝas la novelo, sed kiu same revenas fine kiel iaspeca konkludo de la novelo.

La motivoj kaj ilia prezento

Mi jam diris ke la novelaro enhavas 26 diverstemajn novelojn. Krome, la lerta rakontanto kia Modest estas, ne estas difinita per la elektitaj temo kaj motivoj; tono kaj gvidado de la rakonto de la komenco ĝis la fino, kun ĉiama klopodo surprizi la leganton, rakonti ion alian ol oni supozas, spekti sian heroon en la momento de gravaj vivospertoj kaj vivoŝanĝoj, vere difinas la majstron. Tiel iu ajn motiva kaj tema grupigo nenion dirus pri la novelaro. Pli gravas vidi kiel la aŭtoro sentas gravecon de iuj ideoj kaj faroj de siaj roluloj kaj en kian atmosferon li metas ilin. Julian Modest ne estas unuflanka, unudimensia aŭtoro; li ne verkas nur realisme aŭ nur romantike, nur fabelmaniere aŭ grize kiel iuj modernaj aŭtoroj ŝatas priskribi grizecon de la vivo. Ja kun tiom da malsamaj enrigardoj en homajn vivojn (jes, literaturaĵoj priskribas homajn vivojn, eĉ kiam ili estas elpensaĵoj!), la vivo ne povas esti griza – abundeco de homaj kondutoj, deziroj, agoj kaj sortoj pli similas al ĉielarko. Nur tial ankaŭ la literaturo povas esti interesa – se ni ĉiuj estus samaj kaj ĉio en niaj vivoj estus sama – nenio interesa estus por priskribi, rakonti, kaj, fine, legi.

Estas tuta vico da bonegaj noveloj en ĉi tiu novelaro. En “La letero” filino intervenas en la solecan vivon de sia patro vidvo uzante fejsbukon, en “La mantelo” io, kio en la manoj de nespertaj aŭtoroj fariĝus dolĉeta amrakonto, ricevas bonegan turnon, same kiel neatenditaĵoj okazantaj en “Renkontiĝo” inter nekonata patro, kiu pasigis 18 jarojn en malliberejo kaj lia filo kaj en akra fino de la “La nobla kavaliro”, kies titolo estas vera trompo, havanta nenion kun la situacio de la homo kiu post longa ruiniĝo esperas kaj bildigas al si ian prosperon, kaj lian rideton forviŝas la filina demando: “Paĉjo (…) Kial vi humiliĝas?” Tre plaĉis al mi “La incedio”, “Envio”, belega rememoro pri infanjaroj kaj la patro de la heroino de “La plej bela memoro”, “La enigma silueto”, “La boato”, iom mistera “Sinjoro Dimov kaj la pupo” kaj la fina, tute mallonga, nur iom pli ol unupaĝa “Onklino Dora”, pri Dora, kiu aŭguras el kaforestaĵoj. La aŭtoro elektis fini per la espero. Nome, kiam juna virino venis kun bukedo da rozoj danki al onklino Dora por bona aŭguro – la edzo revenis – ŝi respondis al la demando de la rakontisto “kiel ŝi antaŭvidis, ke la edzo de la virino revenos”: “Nenion mi antaŭvidis. Mi nur donis al ŝi esperon. Ja ne eblas vivi sen espero.”

Sed mi faros mian finon. Por tio mi elektis tri novelojn. Unue iom da saĝeco el “La monaĥejo Sankta Ilia”. Tie sukcesa entreprenisto preskaŭ pereis en la montara arbaro pro subita ŝtormo. Veninte en monaĥejon, feliĉa ĉar li saviĝis, li deziras donaci ion al la monaĥoj kiuj tie vivas mizere, sen kurento … Sed la monaĥo kun kiu li parolis diris ke ili bezonas nenion, ĉar “ni ĉiuj estas provizore sur Tero”. Interese ke ĉio okazas ie ĉe Verdograd – kombino de Esperanta vorto verdo kaj slava vorto grad, kiu signifas urbon. Tiuj, kiuj jam legis la verkojn de Modest, povis rimarki ke li ŝatas iomete ludi kun Esperantigo de iuj nomoj kaj klopodas enmeti iujn spertojn de Esperanta movadano en siajn verkojn. Tial ekzistas Ora valo, kaj la titolnovelo “Ĉasisto de sonĝoj” komenciĝas jene: “Neniam mi forgesos la ĉasiston de sonĝoj. Li estis alta, maldika kun blanka hararo longa ĝis la ŝultroj, krispa kiel maraj ondoj. La ĉasisto de sonĝoj venis en nian urbeton ĉiujare la 26an de julio. Mi bone memoras la daton, ĉar la 26an de julio aperis la lernolibro de doktoro Esperanto. Ĉiujare la 26an de julio en nia urbeto, sur la ĉefa placo, proksime al preĝejo, estas granda bazaro.” Videblas ke la rakontanto en ĉi novelo estas ne nur esperantisto, sed ĝisostulo, al kiu apero de la Zamenhofa unua lernolibro estas festotago, laŭ kiu li mezuras sian memoron pri la ĉasisto de sonĝoj. Kaj krome, rakontante realece aŭ romantike, tragike aŭ kun espero, li parolas pri rakontado kiel pri miraklo kaj diras: “Ja, en la vivo nepre devas esti iu, kiu montros al ni la vojon al la revoj.”

Ege impresis min la novelo “La lupino”. Ĝi estas tre neordinara, ĉar en la fokuso de la intereso de Julian Modest troviĝas homoj kaj iliaj destinoj, ilia psikologio. En ĉi tiu novelo, kun karakterizoj de fablo kaj fabelo, ni eniras la pensojn de la lupino – patrino. La komenca sceno diferencas de la plejparto de la aliaj noveloj. Nur unu vorto por priskribi la jarsezonon kaj la ĉirkauĵon, kaj poste ni eniras “in medias res” – en la centron de la problemo: “Neĝis. En la truo la lupetoj plorĝemis malsataj. Kelkajn tagojn jam ili manĝis nenion. (…) Dum tiu ĉi vintro estis danĝere serĉi nutraĵon, sed la turmenta plorĝemo de la lupetoj boris truon en la brusto de la lupino.” Jes, tio estas rakonto pri la lupinopatrino kiu devas trovi nutraĵon por siaj lupidoj, sed la plejgrandan parton de la novelo okupas priskribo de ŝia amindumado kaj de la batalo de la plej gravaj, la plej fortaj maskloj ĉirkaŭ ŝi. En tiuj partoj Julian Modest vere malbremsis sian bezonon por vortpentri sentojn kaj okazaĵojn. Jes, naturajn sentojn de la pasio kiu movigas ĉiujn rolantojn, pasio kiu estas instinkto por vivi, sed ankaŭ gvidas al la morto. Okazas ina ludo kun aro de la lupoj: “Per siaj akraj verdaj pupiloj la lupoj tiel rigardis ĝin, kvazaŭ en la lupaj korpoj brulis fajro. Tamen la rigardoj de la lupoj ne estis kruelaj. En iliaj okuloj videblis ia brilo, io simila al soifo aŭ al preteco fari ĉion por la lupino, sed la lupino estis ruza. Ĝi ŝajnigis, ke ne komprenas la deziron de la lupoj. La sama fajro bruligis ĝian korpon. La lupino alloge movis sian voston, ĝiaj verdaj okuloj estis kiel dolĉa veneno. La lupino rigardis aŭ tiun, aŭ alian lupon kaj iliaj koroj plenplenis pro deziro kaj dolĉa doloro.” Sed same ŝi estis parto de tiu ludo kaj ĉio transformiĝis en veran, kruelan, ĝismortan batalon: “En tiu ĉi momento ĉiuj lupoj saltis unu kontraŭ alia kiel frenezaj kaj komenciĝis kruela batalo. Ululoj, hurloj, muĝadoj vekis la dormantan arbaron. Nur la frida luno estis la sola muta atestanto de la batalo. Grincis dentoj, disŝiriĝis feloj, varmaj sangaj gutoj surŝprucis la herbon kaj la foliojn. La lupino neniam ĝis nun vidis tian kruelan sangavidan batalon. En ĝia koro brulis fajro. La lupino konsciis, ke la batalo estas pri ĝi. La plej forta lupo, la venkinto obsedos ĝin.” Nur post tiu lupina memoro pri pasintaj okazaĵoj, vere ekscitaj kaj streĉaj, ni revenas en la nuntempon – kie al la morto de malpli forta lupo dum la batalo por la amo, aldoniĝas la morto de la lupino. Jen du plej gravaj temoj de la arto – la amo kaj la morto. Kaj ĉio tio kun vera konvinkoforto, vera forto impresi la leganton. Kaj se ni al tiu vera dramo en la naturo aldonas multajn aliajn novelojn, videblas ke la vivo havas siajn belajn kaj malbelajn momentojn, ke ĝi enhavas amon kaj feliĉon, sad ankaŭ malĝojojn, perdojn kaj tragikon. Kaj, nekredeble, kvankam ni ĉiuj instigas la feliĉan finon, ni devas, ankoraŭfoje, gviditaj de nia artisto Julian Modest, konfesi ke pli belas tragika fino ke la beleco estas tragika.

Zdravko Seleš, 2020
Lingve kontrolis Josip Pleadin

Zdravko Seleš

Ĉasisto de sonĝoj de Julian Modest


Januaro 2021
Ĉi tiu malgranda libro havas 26 rakontojn. Ja, multaj. Sed rakontoj estas mallongaj. 5 rakontoj havas du paĝojn. 11 rakontoj havas tri paĝojn. 2 rakontoj havas kvar paĝojn. 3 rakontoj havas kvin paĝojn. 5 rakontoj havas ses paĝojn.
Tial mi povis legi rakontojn facile. Tamen mi sentis iomete malkontenton, ĉar iuj rakontoj estas tre mallonga kaj aliaj rakontoj subite finiĝas malgraŭ tio, ke mi volas scii, kio okazos plu. Pri la kialo de ĉi tiu skribado Modest skribis en la libro unue per la titolo, "KIO ESTAS LA RAKONTO?".
Mi povis legi ĉi tiun libron kun intereso. Tial mi estas entute kontenta je ĉi tiu libro.

Osho (Japanio)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.