La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La mezepoka periodo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La Mezepoka Periodo

Publikigita ĉe
Berklia Ligilo, majo, 1987

   Jen la laŭeldondate lasta, tamen ĥronologie unua, en la serio "Tra la Parko de la Franca Poezio" en traduko de la konata franca esperantisto kaj poeto-eseisto Gaston Waringhien. Ĉi tiu serio iasence estas provo ŝtopi la breĉon lasitan por la neplenumo de antaŭmilite projektita Franca Antologio.

   La poezio en la libro fontas el la periodo inter la 12a kaj 15a jarcentoj (la Mezepoko). Sur paraj paĝoj troviĝas la (ĝenerale) franclingvaj originalaĵoj, kaj sur la neparaj buntas la esperantaj tradukoj. Pro la malgranda paĝonombro, kaj la klarigaj notoj de la tradukinto, la poezia elekto estas bedaŭrinde magra; tamen ĝi donas al ni interesan retrospektivon al la antaŭrenesanca periodo de Eŭropo. De la kantoj de la frutempaj ŝpinistinoj...

Malfermu l' pordon, mia kar' diskreta!
Malfermu l' pordon de l' herbejo eta!
Di' helpu! ĝi ne estas ĝentileco!
Malfermu l' pordon, bela mia kar'!
-- Reiru for, vi ne eniros, ĉar
Li estas tie, la kokrita edzo!
-- Malfermu l' pordon, mia kar' diskreta,
Malfermu l' pordon de l' herbejo eta!

   (p. 27)

   ...Ĝis la foje amoremaj, foje spritaj poemoj de tuj antaŭrenesanca Clement Marot...

Ŝian koron mi tenas en skatol',
L' edzo tenas la korpon sen la vo'.
Tamen kiam li volos interŝanĝi,
Prenu l' koron; kaj mi, por lin malŝarĝi,
Ŝiajn belojn posedos mi sub tol'
                 Ĉiunokte.

   (p. 165)

...ni konatiĝas kun mezepokaj opinioj pri amo, oficialuloj, amo, la Eklezio, amo, perdita junaĝo, amo...

   Kvankam la franca literaturo estas por ni eble la plej parenca de Eŭropo, tamen ni anglalingvanoj scias preskaŭ nenion pri tiu nia fratina kulturo. Se la nomo de François Villon, la poeto-ŝtelisto -- aŭ eventuale tiu de la plendema Rutebeuf -- estas konata al vi, certe ties poezio restas ekster via atento se vi ne estas fakulo -- des pli tiu de Clement Marot, aŭ de la princo-poeto Charles d'Orleans, kiu cetere verkis ankaŭ en la angla (kvankm mi neniam antaŭe vidis lian poezion anglalingvan). Ĉi tiu libro estas bona komenco por ekkoni tiun "fremdan parencon".

   Libro entute valora kaj leginda.

Don Harlow

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.