La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Min trafis feliĉ' esti rusa poeto
Poetoj juddevenaj en la rusa poezio de la 20-a jarcento

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Perloj de jud-devenaj rusaj poetoj nun en Esperanto


novembro 2014
Perloj de jud-devenaj rusaj poetoj nun en Esperanto

Jud-devenaj poetoj sub siaj propraj nomoj aŭ sub pseŭdonimoj kreis multajn senmortajn verkojn en la rusa poezio. Mikaelo Bronŝtejn jam konigis al la Esperanto-mondo verkojn de la Nobel-premiito Iosif Brodskij per aparta libro.

Nun li elektis, tradukis kaj konigas en Esperanto-traduko verkojn de Dmitrij Cenzor, Osip Mandelŝtam, Saŝa Ĉornij, Eduard Bagrickij, Samuil Marŝak, Boris Pasternak, Pavel Antokolskij kaj David Samojlov.

Mikaelo Bronŝtejn ne bezonas prezenton. Li estas vaste konata en Esperanto-mondo per siaj originalaj kaj tradukitaj libroj. Li havas bonan guston kaj elektis por la Esperanto-legantoj perlojn el la verkaro de tiuj ok poetoj. Li majstras la lingvon kaj aparte la poezian lingvaĵon de Esperanto. Tial liaj tradukoj estas fidelaj kaj bonstilaj.
Ne estas ĉio! Mikaelo Bronŝtejn verkis por ĉiuj ok poetoj sufiĉe ampleksajn antaŭparolojn, kiuj eĉ aparte prezentas grandan konigan valoron. Krome la leganto povas ekvidi fotojn de la aŭtoroj.

Ĉu citi iun versaĵon? Prefere akiru tiun malmultekostan kaj bonguste eldonitan libreton kaj ĝuu pli ol unu versaĵon!

Boris Kolker

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.