La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La muzino

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La vivo nur poezio


1994/05, p. 22
Per violkolora portreto prezentiĝas jam kovrile la patronino de la libro, iu-tempe bilde konkretiĝinta fare de la aŭtoro: LA MUZINO. Ŝi estas la muzino de la poezio, la muzino de Rikardo Ŝulco. Jes, ĝuste legite. Tiu lingvisto, defendanto de la konvencio de l' Fundamento, protagonisto de ĝusta, klara, unueca, logika Esperanto, propre estas poeto. Kiam li ne sentas sin devigita ekspliki, argumenti, refuti, li sekvas sian originan destinon kaj verkas poezie. Atentaj legantoj konas diversajn poemarojn liajn, ekzemple Abismo, La mago .
Sed tiu ĉi nova libro havas alian kvaliton. Ĝi ne traktas intersekve evoluantan, koheran poemaron, sed enhavas poemojn, proprajn kaj fremdajn, tradukojn, alproprigojn, adaptaĵojn, variigojn, reverkaĵojn, parafrazojn el la tuta esperanta vivo de la aŭtoro, elspiras la kvintesencon de lia vivolonga poezia okupiĝo. La poemoj aperas en pluraj lingvoj, en la idiomoj esperanta, angla, franca, germana, hispana, itala, nederlanda kaj provenca. Kelkaj versaĵoj originas el la ĉina, la piemonta kaj la serbokroata lingvoj. Ŝulco larĝamense, vivosperte verkas mem, tradukas en kaj el aliaj lingvoj. Poligloto li estas. Kvazaŭ facile li transiras la murojn inter la lingvoj. La kulturita leganto kun escepta plezuro sekvas lin. Kaj kie la lingva barilo estas tro alta, ne estas damaĝe: unue ĉar ne tro ofte okazas tio, due ĉar la baza lingvo de la libro ĉiam estas Esperanto. Trie, plej grave, Rikardo Ŝulco kompetente gvidas la legantojn de ero al ero.
Ĉu poezio bezonas klarigojn? Fakte tre ofte, ĉiu informo pri fono, enhavo, stilo, lingvaĵo povas faciligi la percepton, la komprenon, ĉi-libre la aŭtoro mirinde sukcesas dividi sin: jen la inspirita poeto, jen la ĉiĉerono tra la fabelo monda poezio, kiu analizas, komparas, komentas, rivelas, superece majstranta ankaŭ la materian flankon de sia metio. Tamen ne temas pri ia pedagogia literaturo. La nesondebla kerno, la sekreto de la arto respektoplene restas netuŝita.
Ne estas eble aludi tie ĉi ĉiujn trajtojn de la pli ol 500paĝa libro. Almenaŭ estu menciite, ke ĝi kronologie iras de adaptaĵoj el la frua ĉina poezio ĝis la plej aktualaj kreaĵoj de la aŭtoro. La lingvaĵo estas aŭtonome esperanta, unueca, laŭ la konceptoj prezentitaj en liaj lingvosciencaj verkoj. Kie la poemoj sekvas klasikan formon, tie ne okazas stumbloj, nek ĝenaj licencoj. Kaj en la liberaj formoj la verkisto (naskiĝinta en la jaro 1906) montriĝas juna, avangarda, sen lezi la lingvan konvencion. Certe necesas inklino al lingvoj, amo al poezio por profite ĝui la libron. Sed sub tiuj kondiĉoj oni ne plu formetos ĝin. Ĝi entenas frandaĵojn por multaj jaroj, por la plej diversaj momentoj en la vivo. Jen, duvorte, libra unikaĵo. Kiu ne posedas tiun ĉi poezian kompoendion, punas ne la aŭtoron. La leganto mem maltrafas ion. Ĉiam denove mirige speguliĝas en la tekstoj la interna freŝeco, la poezia kompetenteco de la maljuna Rikardo Ŝulco. Saĝulo li fariĝis. Kun unu ridanta kaj unu ploranta okuloj li poezie rilatas al lamondo, al la vivo. Ĉiupaĝe senteble validas por li la espero. Ĝia lingvo estas Esperanto.

Franz-Georg Rössler

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.