Min, kiel verkiston kaj esperantiston, ĉiam interesas la demando kial oni komencas lerni Esperanton kaj kial Esperanto allogas homojn. La respondoj al tiuj ĉi demandoj estas multflankaj. Tial por mi estis interesa la libreto de la konata kaj elstara franca esperantisto André Cherpillod Mia vivo kaj Esperanto. Cherpillod rakontas, ke kiam li estis junulo dum la Dua Mondmilito en malgranda vilaĝo en Normandio, Francio, en vitra forcejo super la fatraso en la ĝardeno de la notario Brocart li trovis la libron Esperanto en dek lecionoj de Th. Cart. Tiu ĉi libro donis novan direkton al la vivo de Cherpillod. Li rapide ellernis Esperanton, iĝis aktiva esperantisto kaj komencis viziti Universalajn Kongresojn en diversaj landoj.
Cherpillod rakontas pri siaj Esperantoamikoj kaj pri siaj renkontiĝoj kun elstaraj, mondfamaj esperantistoj kiel Gaston Waringhien, Georges Lagrange, Jean Thierry k.a. Dum la Universalaj Kongresoj Cherpillod ĝuis la lekciojn de la Internacia Somera Universitato. Impresis lin la prelegoj de William Auld, Marjorie Boulton, Giorgio Canuto, Ivo Lapenna kaj aliaj. La aŭtoro rakontas pri Esperanto kun grandaj amo kaj emocio.
En la libro estas ankaŭ kritikaj opinioj. Cherpillod kritikas iujn Esperantajn teatrajn prezentojn dum la Universalaj Kongresoj, ekzemple la teatran spektaklon de La komedio de eraroj de Ŝekspiro, prezentitan en la Universala Kongreso en 1963 en Sofio, Bulgario. Li skribas: “Oni sentas, ke ili estas amatoroj: ilia elparolo estas pli proksima al la ĉiutaga parolado, ol la teatra.” Cherpillod kritikas same la Akademion de Esperanto, kies ano li mem estis: “Iom poste sub la svena estrado de Geraldo Mattos la Akademio endormiĝis en komforta nenifarado.”
La titolo de la libreto estas Mia vivo kaj Esperanto. La legantoj ekscias detalojn pri la Esperanto-agado de Cherpillod kaj preskaŭ nenion pri lia vivo. Tute ne estas klare kie li naskiĝis, en kia familio li kreskis, kion li lernis kaj studis, kia estis lia profesia agado. Cherpillod nenion skribas pri siaj infanaĝo, junaĝo kaj matura aĝo. Pro tio Mia Esperantoagado estus pli taŭga titolo por la libro.
Tute superflue estas detale listigitaj la prelegoj kaj la prelegantoj dum la Internaciaj Someraj Universitatoj (ekde 1981 Internacia Kongresa Universitato, kion Cherpillod ŝajnas ignori), en kiuj la aŭtoro partoprenis. Ja, tiujn ĉi informojn oni povas ekscii de la koncernaj Kongresaj Libroj kaj kongresaj kurieroj.
Kaj fine: la lingvaĵo kaj la stilo de la libreto estas tute bonaj.