La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

  • Auteur: Selma Lagerlöf
  • Vertaler: Sten Johansson
  • Originele taal: sveda
  • Medewerker: Ilustraĵoj: Bertil Lybeck
  • Soort: voor kinderen
  • Beschikbaar: Niet in stock
  • Prijs: ±€20.10
  • Jaar van uitgave: 2002
  • Vorm: libro glubindita
  • Beschrijving: La plej vaste konata sveda libro pri bubo, kiu faris mirindan vojaĝon, verkita de la fama Nobel-premiito.
    Resumo: Nils Holgersson estas ordinara 14-jara knabo, en malriĉa kamparana familio. Iun tagon okazas al li io tute eksterordinara: li estas sorĉe ŝanĝita en koboldon. Tiam li iĝas tiel malgranda, ke anseroj povas porti lin. Kaj li ekvojaĝas, portita de la birdoj.
  • Pagina's: 614
  • Hoogte: 210 mm
  • Recensie:
    • De Halina Gorecka: La plej konata sveda libro
    • De Sten Johansson: La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
    • De Johano: Pri la mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
    • De Elisabeth Le Dru (Elinjo): La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson
    • La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson: Mi finlegis la libron La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson post du jaroj.
      Nils estis sorĉe ŝanĝita en koboldon, kaj fariĝis fingreton, poste povis kompreni eldirojn de bestoj. Nils ekkomecis vojaĝon kun sovaĝaj anseroj de suda al norda Laponio inter marto kaj novembro. Mi ĝuis la mirindan vojaĝon.
      Feliĉe la laste li vokis kiel "Patrino kaj Patro, mi estas granda, mi refariĝis homo" post la patrino brakumis lin en hejmo. Tamen adiaŭo sen vortoj kun la anseroj! (Jarfino (Japanio) - Internacia Esperanto-Sumoo Novembro 2018)
  • Beoordeling: Mijn beoordeling toevoegen
Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

La plej konata sveda libro


2003. №3 (101)

Ekleginte, mi deziris kompari la komencajn paĝojn kun la rusa versio, kiun enhavas Fabeloj de alilandaj verkistoj. Mi estis surprizita legante, ke la gepatroj de Nils intencas iri al foiro (ne al la preĝejo) kaj taskigas lin legi lernolibron (ne la predikon). La miro malaperis, kiam mi vidis ke ĝin eldonis en 1986 junkomunista eldonejo en Ukrainio. Bonŝance oni honeste indikis, ke estas libera rerakonto, ne traduko.

Ni revenu al la Esperanta eldono. Feliĉe, ĝi enhavas ne nur la tradukon. En la postkomento Sten Johansson enkondukas en la histori-kulturan fonon, analizas la verkon ankaŭ el la lingva aspekto. Mapo kaj klarigoj pri geografiaj nomoj, historiaj kaj aliaj realaĵoj de tiutempa Svedio kompletigas la libron.

Speciala komitato taskigis en 1901 jam famiĝintan verkistinon Selma Lagerlöf — eksinstruistinon en elementa lernejo — verki por svedaj lernejoj legolibron pri la patrolando. La nobelpremiota verkistino (ŝi ricevis Nobel-premion pri literaturo en 1909 kiel la unua virino) kun helpo de la komitato kolektis grandan materialon sciencan kaj folkloran, studvojaĝis al lokoj, kiujn ŝi ne konis, precipe en la nordo. Ŝi havis ideon prezenti aron da fabelecaj rakontoj, en multaj rolis troloj kaj gigantoj. Nur en 1905 ŝi trovis la manieron kunligi ilin en unuecan tutaĵon.

Ordinara knabo el Skanio, anseristo ne tre bonkora kaj sufiĉe pigra, transformiĝas al koboldo pro sia malicaĵo. Nils faras mirindan vojaĝon sur la bienansero de sia familio. Kune kun sovaĝaj anseroj li traflugas la tutan Svedion: arbarojn, kampojn, lagojn, ankaŭ urbojn kaj vilaĝojn. Li penetras en la mondon de la folkloro kaj mito, kaj en la nacian historion kaj geografion. La animita spaco de lia vojaĝo — birdoj kaj bestoj — kapablas foje je tute homaj malnoblaĵoj, sed antaŭ ĉio je sindonema helpo de unu al la alia. Vojaĝfabelo por la heroo rezultas edukfabelo. Fine Nils ne nur rericevas sian antaŭan aspekton, sed ankaŭ spertas internan transformiĝon.

Krom la ekscitaj aventuroj de Nils en la verko estas pluraj tavoloj. Abundas landokonaj faktoj geografiaj, geologiaj, historiaj k.a. La eduka intenco sentiĝas sed ne katenas la verkistinan fantazion.

Ekologia aspekto forte sentiĝas plurloke en la verko. Averto (des pli aktuala cent jarojn poste) akre sonas en la vortoj de la maljuna anserino:

“… la homoj devus ne esti solaj sur la tero. Pripensu, ke vi havas vastan landon kaj ke vi sendube povus oferi kelkajn nudajn ŝerojn kaj malprofundajn lagojn kaj malsekajn torfejojn kaj dezertajn montojn kaj forajn arbarojn por ni malriĉaj bestoj, kie ni povus resti en paco. Dum mia tuta vivo mi estadis ĉasata kaj persekutata. Estas bone scii, ke troviĝas azilo eĉ por tia estaĵo kiel mi.”

Halina Gorecka

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson estas verko kreita antaŭ jarcento laŭ mendo, por esti "legolibro pri la patrolando" en la elementaj lernejoj de Svedio. Dank' al la mirinda talento de Selma Lagerlöf ĝi iĝis fabelo ŝatata dum generacioj en multaj landoj.

Ĉefa intrigo: La adoleskulo Nils estas sorĉita de koboldo en "fingruleton" kaj akompanas aron da anseroj dum ilia printempa migrado tra Svedio ĝis la norda montaro. Aŭtune li same akompanas ilin suden. Dumvojaĝe li spertas aventurojn kaj aŭskultas fabelojn, kiuj rakontas pri diversaj regionoj, lokoj, bestoj kaj personoj de Svedio. Samtempe li evoluas de malica egoisto, kruela kontraŭ bestoj, en homon maturan kaj respondecan.

Legante La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson oni ekscias multon el la geografio kaj historio de Svedio, sed antaŭ ĉio oni amuziĝas kaj fasciniĝas per la multaj fadenoj, aventuroj kaj fabeloj, kiujn la aŭtoro kunpleksis en mirindan tutaĵon. Por kovri ĉiujn provincojn de Svedio, ŝi devis uzi konsiderindan sagacon por kaŭzi deviojn al la migrovojo de la birdoj. Tiuj devioj krome prezentas aron da ekscitaj aventuroj, kiuj kaptas la atenton de la junaj legantoj. La diversaj epizodoj tre ofte temas pri luktoj, bataloj, persekutoj, klopodoj liberiĝi kaj liberigi. Tiu luktado ne nur alportas eksciton, sed krome permesis al la aŭtorino enkonduki diversajn manierojn solvi konfliktojn.

La konstruo de la verko estas sufiĉe komplika. Granda parto konsistas el fabeloj, kiuj klarigas la aspekton kaj estiĝon de iu provinco. Ofte gigantoj rolas en tiuj, sed kiam oni pli detale ekzamenas ilin, vidiĝas sprita interpreto de geologiaj kaj kulturhistoriaj faktoj. Pluraj provincoj estas prezentataj el la birda perspektivo, kiel vidas ilin Nils Holgersson, rajdante sur ansero. Tria parto el la konstruo estas la aventuroj de Nils Holgersson, kiuj formas erojn de ĉeno el travivaĵoj, formanta lian evoluon de malica bubaĉo al juna homo kun granda respondeco. Kvare aperas la edifa kroma temo pri la vagado de Åsa Anseristino. En ĉiuj partoj plektiĝas amaso da informoj geografiaj, historiaj, biologiaj, geologiaj, medicinaj ktp. Kaj la mirinda talento de Selma Lagerlöf estis kunfandi ĉion ĉi en artaĵon, kie ĉiu ero estas natura parto de la tuto, kaj kie unuopa ero ofte ludas plurajn rolojn.

Eblas rigardi ĉi tiun verkon el longa vico da vidpunktoj. En nia epoko eble la ekologia perspektivo trovebla en ĝi estas inter la pli frapaj trajtoj, renkontata multloke. Selma Lagerlöf prezentis la rilatojn inter homoj kaj bestoj pliparte el la besta flanko. Alia temo aperanta estas la solidareco kaj respondeco inter generacioj.

Sten Johansson

Pri la mirinda vojaĝo de Nils Holgersson


Novembro 2015
Nils, ansergardisto estas malica knabo, dekkvarjara, malobeema, ŝatante turmenti la bestojn de la bieneto.

Iun tagon, mokinte pri kolbodo, tiu ĉi por puni la petolan knabon, transerĉas lin en etulo. Post volante restigi viranseron, kiu aspiras kuniĝi al grupo de sovaĝaj anseroj, preterflugante supren la birdokorto, Nils estas kunprenata de la viransero en aero. Por "Fingruleto" (Nils), sidanta surdorse de la viransero, komenciĝas eksterordinara vojaĝo kun malsovaĝaj anseroj, tra Svedio ĝis Laponio.

Tiu libro estis skribita favoro al svedaj geknaboj por ke ili lernu la geografion kaj la historion de sia lando, kaj ankaŭ ili konu la rakontojn kaj legendojn, per plaĉa, luda kaj amuza maniero. Dum tiu instrua vojaĝo, Nils ekscios la solidarecon, la kuraĝon, la bonkorecon. Reveninte hejmen, la kolbodo redonas lin normala alteco kaj finfine Nils vivos feliĉa kaj kontenta inter la siaj.

Johano

La mirinda vojaĝo de Nils Holgersson


Januaro 2014
Mi ege ŝatis tiun verkon inteligente verkita de Selma Lagerlöf kaj kompetente tradukita de Sten Johansson, la verkisto de la pedagogi rakonto La krimo de Katrina.
Selma Lagerlöf, instruistino, ricevis mendon de la sveda stato pri iu verko por instrui geografion kaj konojn pri Svedio al enlandaj lernantoj. Ŝi plene trafis la celon per amuza kaj samtempe detala rakonto (pli ol sescentpaĝa!).
Ŝi imagis travivaĵon de bubo, iam ŝanĝita en koboldon pro siaj petolaĵoj, kiu vojaĝas tra tuta Svedio sur la dorso de migranta ansero. Ĉiu etapo estas okazo de aventuroj, kiuj informas nin pri la lando kaj la loka vivo.

Elisabeth Le Dru (Elinjo)

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.