La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Neologisme

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Prova prototipo

Jen la unua verko libroforma de Lorjak. Iel ĝi impresas min kvazaŭ etmodela prova prototipo de liaj postaj verkoj, ne nur pro la eta formato. Ĉi-libre oni trovas en komence prova formo la fantazian temon kaj lingvan spriton, kiujn oni hodiaŭ atribuas al la nomo de Lorjak. Sed ankoraŭ nek unu nek la alia atingis sian maturan formon.

Komerca firmao importas kaj eksportas neologismojn. Ekaperas onidiro, ke iu kunlaborantino sur siaj sidvangoj portas portreton de kompania gravulo. Necesas lanĉi sekretan esplorenketon pri tiu atenco kontraŭ la digno de la estroj. Jen la temo de ĉi libreto. Aperas en ĝi pluraj virinaj postaĵoj, vira aplombo kaj stulteco, amimplikoj, trompoj, surprizaj malkovroj. En ĉio oni rekonas la fantazion de Lorjak, tamen en neevoluinta formo. Se mi ne scius, ke la aŭtoro Jacques-Louis Mahé (Lorjak) en 1975 estis 63-jaraĝa, mi dirus: jen adoleska Lorjak.

Proksimume la samo direblas pri la fama lorjaka stilo en ĉi tiu frua verko. Oni ja rekonas ĝin, tamen en pala, embria stadio. Tipa frazo estas:

Jestinos, speco de fenomeno en la firmao, medie de plej ortodokse vestitaj homoj, estis specimeno de perfekta hipio. (p. 17)

Do, oni preskaŭ vane serĉus ĉi tie la spritajn lingvajn konstruojn konatajn ĉe Lorjak. Ĉu tio estas avantaĝo aŭ manko, dependas de la leganto. Ĉiel ajn, la prozo ĉi-libre flue kaj senĝene legiĝas.

Plej grava valoro de Neologisme ŝajnas al mi esti, ke ĝi enkondukas la postajn, pli esencajn erojn de unu el la plej apartaj verkaroj de la Esperanta literaturo.

Sten Johansson

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.