|
La nuda feino
|
|
Ne tiom erotika |
Neniu scias, kio estas erotiko kaj per kio ĝi diferencas, ekzemple, de amo kaj de pornografio. Kiom da fakuloj, tiom da difinoj. Tre plaĉas la difino, kiun donis la plej granda nuna poeto Octavio Paz [Oktavi o Pas], nobelpremiito pri literaturo: „Amo havas tri nivelojn: amoro, erotiko, kie grandan rolon ludas imagkapablo, kaj propre - la amo. Erotiko transformis seksecon en sekretan ceremonion. Ĝi gardas socion kontraŭ eksplodoj de senbrida seksumado... Por mi erotiko estas ritaro, kunligita kun imagkapablo. En primitivaj socioj ĝi mankas, ĉar ĉe ili mankas imagkapablo. Nuntempa merkata aliro al erotiko, kiu manifestiĝas en pornografio, malutilas al nia imagkapablo...”
En tiu ĉi aspekto mi estis iom seniluziigita pri la libro. Juĝante laŭ la (sub)titolo, mi pensis, ke en ĝi temas pri iu serioza pritrakto de la problemo pri interrilatoj inter la du seksoj, sed temas nur pri la unua konatiĝo de junuloj kun la specifaĵoj de la korpo de la alia sekso. La libro tute ne vekas la imagkapablon, krom, eble, ĉe ĵus pubera junularo.
Tamen tio tute ne signifas, ke la libro ne estas interesa kaj alloga pro aliaj aspektoj. La aŭtoro estas fama pro siaj multnombraj streĉaj aventurrakontoj por junularo kaj pro tri kolektoj da amrakontoj por plenkreskuloj, kiuj aperis en la nederlanda, pro kio li ricevis eĉ la epiteton „flandra Boccaccio”.
Leopold Vermeiren konstruis sian novelaron kiel la mondkonata fabelaro „Rakontoj de 1001 noktoj”. La juna poeto Marko devas rakonti iun rakonton al sia bela amatino Silvia kiel pagon por postaj amplezuroj. En trankvila, flua stilo, la junulo inventas romantikan rakonton por sia amatino. Ĉiufoje la rakontanto devas teksi la rakonton ĉirkaŭ tri vortoj, kiujn lia amatino diris, certe ne forgesante ornami ilin per erotikaj detal(et)oj, aludoj, ktp. Propagandistoj de Esperanto, menciante la libron „La Nuda Feino”, ankoraŭfoje rajtos aserti pri la granda bunteco de la Esperanto-literaturo, ties ĝenroj kaj la lingvoj, el kiuj ĝi estis tradukita.