Aperis la dua volumo de la Tinĉjos-erio: Bildstriaj aventuroj de knabo-detektivo, kiu per la helpo de sia hundo
Miluo malkovras la sekretojn kaj fiagojn de diversaj krimuloj, majstrante
plej danĝerajn kaj atentokaptajn, sed
ankaŭ humurajn situaciojn. La aventuroj de la kuraĝa detektiveto estas
mondvaste konataj, precipe inter infanoj kaj junuloj. Listo apud la eldonaj
indikoj ampleksas tradukojn en 35 lingvoj, alfabete de la afrikansa ĝis la
vaska. Tre aprezinda entrepreno do,
eldoni plian version de „Tinĉjo”, nome
Esperantan. Tia projekto certe estas
taŭga pligrandigi la prestiĝon de la
Internacia Lingvo. Plia avantaĝo
estas, ke la kvalito de - kolora - preso,
bindo, papero ktp. egalas al naciaj
eldonoj, estas do de komerca kvalito
kutima en okcidento (nivelo, kiun
esperantistoj emas nomi „luksa”).
Fakte oni ja „nur” esperantigas la
tekstojn en la „parol-bobeloj", t.e. la
tekstspacetoj, kiuj per siaj formoj montras la parolantan personon en la
bildo. Tiaj tekstoj havas iujn apartajn
ecojn: Preskaŭ ekskluzive temas pri
dialogoj, do ĉiutaga lingvaĵo, lli - jam
pro spacomanko en la parol-bobeloj -
estas mallongaj kaj tre koncizaj. Svarmas nekompletaj frazoj, elkrioj, onomatopeaĵoj. La interligo de la teksteroj
ĉefe klariĝas per la bildoj.
Ĉu la tradukinto majstris sian taskon?
La unua volumo („La Krabo kun la Oraj
Pinĉiloj”, 1981) siatempe estis grandega seniluziiĝo. Ĝi lingve estas tiom,
ja ni klare diru ĝin, tiom fuŝa, ke oni ne
povas rekomendi enmanigi ĝin al
komencantoj. Kaj nun la dua? Pli bona
ĝi ja estas, sed bona laŭ mi ne.
Ni citu nur kelkajn pli oftajn strangaĵojn: plurfoja ellaso de „ĉu” ĉe demandoj; ne necesa kaj tro ofta uzo de la
demonstrativo „ĉi tiu”, kie sufiĉus simpla „tiu” aŭ eĉ la artikolo „la”; superflua kombino de imperativo kun „vi”;
kombino de „iri” kun „por”; necerta
uzo de la akuzativo kaj amaso da
francismoj.
Resume: almenaŭ por mia lingvosento ne temas pri „normala”, simpla,
flua, ĉiutaga Esperanto, sed mi havas
la impreson de la traduko, verŝajne el
la franca. Kvankam ĝi estas lingve pli
bona ol la tute ne rekomendebla unua
Tinĉjo-volumo, ĝi neniel atingas la lingvan nivelon ekz. de la Asteriks-eldono. Ankaŭ la „Nigra-n Insulo-n” mi
ne uzos kiel legaĵon en kurso por
komencantoj. Tro malmodela estas
ĝia lingvaĵo.
Kio restas, estas bedaŭro kaj ĉagrenita nekompreno, ke ŝajne ne eblas
kontroligi traduko-malneton fare de
alilingvaj esperantistoj.