Arkeologoj trovis skulpturojn, ili ne imagis la emocian valoron, kiuj la statuoj estis por la antikvaj loĝantaroj kaj por la potisto, honesta, bona homo,
kiun vivis en paco kaj feliĉa kun sia familio, sed malbona homo mortigis lian filinon, ŝanĝante la etoson de tiu familio.
Post kelka tempo la potisto prenis argilblokon kaj ekskulpis statuojn por revivigi per ĝi kaj en ĝi lian tre amatan filinon.
La plej parto de la vilaĝantoj, kiuj vizitis la Metiejon de la potisto, volis aĉeti tiun valoraĵon sed li nur donacis ĝin.
La libro
La Nekonata Dio de Ferenc Mózsi estas rakonto kie arkeologoj trovas misterajn statuojn. La statuoj estas de la sama junulino, do la arkeologoj konsideris ĝin statuo de diino, sed nekonata diino.
La aŭtoro rakontas al ni la veran kaj malĝojan historion. La statuo estas la filino de malriĉa potisto. Sabur, la potisto, estis la plej bona homo de la vilaĝo, kiu pensis ke "Ni homoj tial vivas kune,
ke ni helpu nin reciproke; konsolu tiun, kiun trafis ĉagreno;
flegu tiun, kiu malsaniĝis, kaj montru al niaj posteuloj, al niaj infanoj, kiel oni devas vivi ĝis la veno de la morto, kiun ni pace povas akcepti, se nia vivo pasis en la servado de niaj homkunuloj".
La filino de Sabur estas Mened, la plej dolĉa knabino de la vilaĝo. Malfeliĉe la kanbino Mened estis murdita. La patro faris multe da statuojn de sia filino. Kaj la loĝantoj forprenis la statuojn.