Konferencoj kaj dialogoj en universitatoj de
Usono, Eŭropo kaj Latinameriko. Tradukitaj de Néstor Kalusky, Analia Odetto,
Alicia Toffi kaj Mónica Lucero.
La aŭtoro estas kuracisto-kirurgo kaj
psikiatro-neŭrologo, universitata profesoro. La libro temas esence pri
holokinetiko (totala movo) kaj nova observado en la ĉiutaga vivo, edukado kaj
psikoterapeŭtiko, kiun la aŭtoro nomas: "unueca perceptado". Li asertas ke tio
estas urĝe bezonata por la alproksimiĝanta revolucio en la homa psiko. Li
resumas tion jene: "La unueca perceptado, sole aŭ en la rilato, estas la nura
aĵo kiu valoras – ĝi estas tio, kio sole gravas en la vivo, ĉar krom ĝi ne
ekzistas kontakto kun la realo kaj la personoj". Li kontaktis persone
mondkonatajn sciencistojn kaj edukistojn antaŭ ol publikigi ĉi tiun verkon.
Por ordinara nefakulo sufiĉas esti interesata pri la vivo kaj la homa sorto por
kompreni kaj sorbi tion, kion la aŭtoro celas komprenigi tiel pasie kaj
sincere.