La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Omnibuso kun la tri pasaĝeroj, L'

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Recenzo: L' omnibuso kun la tri pasagxeroj


Ĉi tiu interesa literatura libreto estas kvazaŭ postrikolto de verketaĵoj de du el la plej oftaj kontribuantoj al la revuo L' omnibuso, kiu aperis en Japanio dum preskaŭ du jardekoj (kaj kiun sekvis similaj revuoj, Preludo kaj Riveroj). La menciitaj kontribuantoj estis MIYAMOTO Masao, eble la korifeo de japanaj Esperanto-literaturistoj, kaj UEYAMA Masao (SAITO Eizo verŝajne provizis la multajn ilustraŝojn, laŭ la "Postparolo"). Por la libro oni ĉerpis ne nur el L' omnibuso, sed ankaŭ el kelkaj aliaj japanaj Esperanto-revuoj (La Revuo Orienta kaj La Movado ŝajne estas la plej popularaj tiaj fontoj).

 

This interesting literary booklet seems to be a post-harvest of small writings by two of the most usual contributors to the magazine L' Omnibuso, which was published in Japan for almost two decades (and which was followed by similar magazines, Preludo and Riveroj). The above-mentioned contributors were Miyamoto Masao, perhaps the coryphaeus of Japanese Esperanto literateurs, and Ueyama Masao (Saito Eizo apparently provided the numerous illustrations, according to the "Afterword"). For the book materials were taken not only from L' Omnibuso, but also from a few other Japanese Esperanto magazines (La Revuo Orienta and La Movado seem to have been the most popular such sources).

La du kontribuantoj estis ege malsamaj laŭ gusto. Ueyama provizis poemojn kaj vinjetojn pri naturaj belaĵoj kaj aŭtuna etoso; plej plaĉis al mi liaj prozaĵoj "Sur la plaĝo" kaj "Iun tagon". Miyamoto havis pli politik(l)an emon; li skribis, kaj poezie kaj proze, cetere iom nostalgie, pri sia komunisma agado antaŭ kaj dum la dua mondmilito — fakte, lia ĉefverko en ĉi tiu libro estas 12-paĝa komenco de (bedaŭrinde, neniam finita) epopeo pri "Okinawa en 1945", kie li deĵoris konskripcie (kaj maldekstrapolitike subfose) dum la usona atako kaj invado kontraŭ tiu insulo.

  The two contributors were very different in their tastes. Ueyama provided poems and vignettes about natural beauties and the atmosphere of autumn; I most liked his prose works "On the Beach" and "One Day". Miyamoto had a more political (punning addition of one letter not translated) tendency; he wrote, both in poetry and prose, and somewhat nostalgically, about his Communist activity before and during the second world war — in fact, his chef d'oeuvre in this book is a 12-page beginning of an (unfortunately never finished) epic poem about "Okinawa in 1945", where he served as a conscript (and, in a leftist-political-way, doing some undermining) during the American attack and invasion of that island.

Ambaŭ viroj provizis ankaŭ siajn tradukojn de japanaj fiksformaj poemoj. Ueyama donas al ni ĉefe utaojn (kvinversaj poemoj kun silabnombroj 5/7/5/7/7) kaj Miyamoto preferas la hajkojn (triversaj poemoj kun silabnombroj 5/7/5). Por konservi spacon, la Miyamotaj tradukoj de MATUO Basyô, YOSA Buson kaj KOBAYASI Issa uzas po unu linion por ĉiu poemo, kaj oni devas rigardi iom por certi, ke ja temas pri hajkoj. La tradukitaj poetoj estas ĉefe el la epoko post-Meiĝia, sed kelkaj el la utaoj estas de la antikvulo Saigyô, kaj inter la hajkistoj YOSA Buson estas klasikulo.

  Both men also provided their translations of Japanese fixed-form poems. Ueyama mainly gives us tankas (five-line poems with syllable numbers 5/7/5/7/7) and Miyamoto prefers the haiku (three-line poems with syllable numbers 5/7/5). To save space, Miyamoto's translations of Matuo Basyoo, Yosa Buson and Kobayasi Issa use one line each for every poem, and you have to look carefully to be sure that these are indeed haiku. The translated poets are mainly from the post-Meiji era, but some of the tankas are by the ancient Saigyoo, and among the writers of haiku Yosa Buson is classical (pre-Meiji).

La stilo estas iom fremda por okcidentaj gustoj, tamen tute plaĉa. Ambaŭ viroj bone regas nian lingvon.

  The style is a bit strange for western tastes, but pleasing. Both men have a good command of our language (Esperanto).

Leginda.

  Eminently readable.

Don Harlow

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.