OKULOJ estas novelaro kiu igas nin pensi, precipe, pri la virina psikologio, tiel diferenca de la vira. Marjorie Boulton reliefigas tiun diferencon kaj ĝuigas la leganton per sia karakteriza stilo. La tutmonda esperantistaro konas ŝiajn verkojn kaj scias ke, proze aŭ verse, ŝi «majstras» nian lingvon kvazaŭ naskita en Esperantujo.
La novelaro konsistas el jenaj rakontoj:
«Okuloj», kiu donas nomon al la tuta volumo, bona novelo rakontanta la moralan komplekson de junulino, kies vivon savas fama pentristo.
«Ebrivirgeco» (ĉu ne virgebrieco?), priskribas la latentajn amdezirojn de tridekkvinjara fraŭlino el angla metodista familio, bonedukita instruistino, kiu neniam kuraĝus malkovri siajn amsentojn, eble, eĉ ne klare konataj de ŝi mem, sed, kiuj floras dum ŝia unua hazarda ebrieto.
«Mezepoka historio», kortuŝa rakonto, kvazaŭlegendo pri kompatema kaj kompatinda reĝo trafita de lepro.
«La sekreto de la lernejestrino», fantaziaĵo pri eksterordinara lernejestrino dotita per supernatura povo, bone reganta siajn impulsojn por ne misuzi tiun povokapablon; tamen...
«Fenikso», sonĝo de astronomo sub la influo de ĵusaj sciigoj pri nia ĥaosa mondo. Ĉu profetaĵo rilate nia planedo?
«Vespera vizitanto», tiu estas homforma estaĵeto, el alia ĉiela astro, komisiita al la Tero por helpi la homojn kontraŭ forigebla malsano, per taŭga kaj komika rimedo.
«La venĝo-komitato» formita de forlasitaj virinoj kontraŭ ŝia komuna deloganto. Nur virinoj povus pensi tian venĝon.
«Tiel, kiel ĝi ne okazis», nova interpreto de la edena peko.
«Lernantino». Feliĉa ĝojo de viriniĝinta junulino, kies unuaj amludoj plibeligas ŝian vivon.
«Kaj kredu, se vi volas». Esperanta rakonto pri parolanta ruza hundo.
«Preter la limo». Ĉagrena travivaĵo ĉe landlimo.
«Nekvalifikitaj sorĉistinoj». Tri studentinoj ludas sorĉmetodojn por bonfari al amata doktorino sed, tial ke ili ne scias estri la magiajn fortojn...
«Interne kaj ekstere». Simpatia mondeto de miopa inteligenta infanino.
El tiu ĉi libro, frapas tuj nian atenton la preskaŭ konstanta forigo de la helpa verbo esti, kiam la propozicio restas klara. Laŭ tia logiko, frazoj kiel la sekvantaj aperas ofte: «Ĉu iu malafablis al vi?» (= Ĉu iu estis malafabla al vi?); «kiu videble sinceris» (= kiu videble estis sincera); «mi certas» (= mi estas certa); «ni malofte feliĉas» (= ni malofte estas feliĉaj); «por ne impertinenti» (= por ne esti impertinentaj); «ruĝis» (= estis, aŭ aspektis, ruĝe); «bluis» (= estis, aŭ aspektis, blue); «orbitis» (= estis en orbito); kaj aliaj verbigitaj vortoj kiel «ĥaosis», «paniki», «riveris», «necesis», «ritmis», «eblas», «pretis»... sed, foje, ankaŭ laŭ klasika maniero kiel «estas preta», «ne estas eble», «kio estas racia».
Nur du ŝajnajn preserarojn mi trovis; «proble» (60.ª paĝo) kaj «sinregivo» (139.ª paĝo).
Vere, oni legas kun plezuro tiun ĉi novelaron de Marjorie Boulton, pure kaj bele eldonita de STAFETO.
Enhavo:
[Dediĉo] 7
Dankesprimoj 8
I. Okuloj 9
II.
Ebrivirgeco 33
III.
Mezepoka historio 43
IV. La sekreto de la lernejestrino 59
V.
Fenikso 73
VI.
Vespera vizitanto 81
VII. La venĝo-komitato 102
VIII.
Tiel, kiel ĝi ne okazis 130
IX. Lernantino 136
X. Kaj kredu, se vi volas 142
XI. Preter la limo 148
XII. Nekvalifikitaj sorĉistinoj 155
XIII. Interne kaj ekstere 170
Enhavo 177
Mi legis ĉi tiun novelaron antaŭ 40 aŭ pli da jaroj. Mi memoras nur la herezan version de Genezo,
Tiel, kiel ĝi ne okazis.
Post lastatempa lego de la recenzo “
Nigraj Okuloj” de Sándor Szathmári, mi decidis, ke nun taŭgas relegi ĉi tiu novelaron. Do mi komencis hodiaŭ.
Mi ĉi-momente konsentas kun Szathmári, ke "
Vespera vizitanto" estas la kerno de la libro. Ĉu la nedifinita neologismo
kazomedieca[n] (p. 88) devenas de la koncepto
kazoo el Kazohinio? (Alia mistera neologismo estas
ŝaŝakeca[n].) Alia kerna, similtema novelo estas "
Fenikso," en kiu ankaŭ rolas alimonda 'vizitanto' kaj temas pri detruita alia (kompare al la alinovela detruota nia) mondo (kie vivis la
rjuiaoj). La tria esenca filozofia novelo kompreneble estas la reverko de la Eden-mito,
Tiel, kiel ĝi ne okazis.
La eldonisto presigis la nomon de la aŭtorino
nure per minuskloj, sed mi devas konstati, ke la verko meritus tute majusklan
preson.
La nomo de Marjorie Boulton estis ĉiam bonega
patrico en nia literaturo, sed tiu ĉi libro signifas novan ŝtupon,
pli altan post la ceteraj prozaĵoj.
Foje ŝi nomis min “vendisto de nigra veneno”,
ĉar “viaj verkoj estas psikologie venenaj”, pro kio ŝi ne povas min
ŝati kaj estimi.
Tiu “nigra veneno” estas mia pesimismo, la frosta
kaj dezerta vivo de la “hin”-oj en
Kazohinio.
Miaflanke mi povis ŝin ĉiam nur ŝati
kaj altestimi.
Memkompreneble la opinioj unu pri la alia estas
nur dokumento pri nia reciproka objektiveco. Ŝia alta arto nepre postulis
nur omaĝan estimon.
Kaj tiu mia estimo, — se eble, — eĉ pli altiĝis
leginte la
Okuloj-n, ĉar el tio evidentiĝis, ke —
ŝi
estas same pesimisto. El la plej nobla, instruema, humana speco.
La ĉefa novelo de la libro estas (laŭ
mia opinio)
Vespera vizitanto: el fremda planedo veniĝas al la Tero
Alfono. Estaĵo pli perfekta, pli evoluinta ol ni, kiu tie ekhavis
“KAZOmediecan” perceptkapablon. (Pro tiu vorto mi arogas al mi, ke mia nigra
veneno jam infektis ankaŭ ŝin. Sed ne nur pro ĉi tio!) Al Alfono
ne plaĉas nia “bruegismo”. Li konstruas aparaton, kiu povas kreskigi grandegajn
orelojn al tiuj, kies bruegismo estas publike danĝera. Unue li kreskigas
orelegojn al ebriulo, kiu laŭte kaj malĝentile insultas la homojn,
poste al la ministroprezidanto, kiu predikas militan venĝon kontraŭ
alia lando, poste al la vicministro. Fine la aŭtoro kaj Alfono devas rifuĝi,
for de la milito, sed kien?
— Ni nun iras al io, — ŝi diras, — kion ni vere ne konas,
sed pri kio ni scias nur, ke ĝi estas ege brua.
Jes, ĉio estas kruele brua sur la mondo, nur la hejmo
estas relative trankvila, ĉar, se la televido ludas la nacian himnon, oni
ne devas ekstari, sed povas sentime oscedi.
Jes, ĉi tiun
kazomediecan konstaton ankaŭ entenas la novelo.
Laŭ mia, — mi konfesas: ne tute objektiva —
opinio, ĉi tiu novelo estas la kerno de la libro. Sed samspece profunde
instruplena estas la alia novelo:
Tiel, kiel ĝi ne okazis. Adamo
kaj Eva manĝas la pomon kaj Dio ne koleras. Male, Li estas kontenta, ĉar
tiu faro pruvas, ke la homo ne estas obeema aŭtomato, sed memstare pensanta
spegulbildo de Dio. Li laŭdas la scivolemon, inventemon de la homoj, kio
ebligos al ili konstrui por si feliĉplenan, komfortan hejmon sur la Tero.
Kaj Dio foriras “por krei uranion, iam donontan grandan,
sendanĝeran potencon al la eksperimentanta homo.”
Kaj jen, ni nun preparas nian feliĉan, komfortan estonton
per la “sendanĝera” Dia donaco . . .
Nemalpli amare instruplena estas
Fenikso.
Sur malproksima planedo vivas la
rjuiaoj, en konkordo, bonstato, feliĉo.
Iam ili eltrovas la malamon kaj pro tio ili eksplodigas sian planedon. Kelkaj
disflugantaj aerolitoj, partetoj de la planedo, flugas al la Tero kaj ĉi
tien ili kunportas la ĝermojn de la vivo. Tiel komenciĝis la vivo
sur la Tero . . .
Terura aŭguraĵo pri nia estonto. Akceptu mian kolegan,
koregan kaj kuncivitanan manpremon en Pesimlando! En la lando de la bonintenca
animkonstruemo!
Kion pri la ceteraj noveloj?
Preter la limo estas akuzakto kontraŭ
la landlimoj, per kiuj la homaro pene klopodas suferigi sian vivon, kiu sen
ĉi tiu veneno povus esti abunda, ĝojplena kaj sentima. Kaj jen! Kio
estas pli venena? Ĉu la ŝovinista antagonismo, aŭ la ennoveligo
de ties veneneco?
La sekreto de la lernejestrino priskribas
strangan situacion. La lernejestrino havas magian kapablon kaj ŝi ne povas
ĝin uliligi por la publika bono, por eviti la persekutojn.
Surpriza estas la filozofio de la rakonto
La
venĝo-komitato. Majoro Johano Miles, la donĵuana oficiro amindumis
kaj trompis ok virinojn, senrespondece puŝante ilin al malfeliĉo.
Fine la forlasitaj virinoj venĝas sin: Maria, la virga lernejanino logas
lin al rendevuo en soleca domo. Tie la forlasitaj virinoj ekkaptas lin kaj ĵetas
en subteran karceron. Maria, la kuracistino deklaras al li la verdikton: li
ricevos manĝaĵon, en kiu estos veneno.
Jes, veneno. Sed ne mortiga. Eĉ ne malsaniga.
Multe pli terura: biologia materio,
per kies efiko Miles ŝanĝos
sian sekson. Li fariĝos virino!
Laŭ la aŭtorino ĉi tio estas evidente la plej
kruela plago sur la mondo. Feliĉe, la seksoŝanĝo estas nur minaco,
por anime turmenti lin, sed la kompatinda, majoro tamen freneziĝas pro
la timego mem.
Laŭ mia opinio ĉi tiu mondpercepto jam estas troe
pesimista kaj mi rapidas konsoli la aŭtorinon: esti virino ne estas plago.
Virino povas esti same altestimata, eminenta, valora ano de la kreantaj homoj,
kiel la viroj.
Kiel eĉ jena ekzemplo pruvas!