La komenco de ĉi tiu postmorta kolekto konsistas el junaĝaj
kaj ro- mantikaj poemoj. Amo kaj printempo profunde trakuras la
poeman fluon; feliĉo, ebriiĝo pro amo kaj doloro iras
man-en-mane, kun surprize leĝera kaj facila, sed tre flua kaj
impresa lingvaĵo. Oni rapide ricevas la impreson ke temas pri
supraĵa verkado de puberulo, sed la romantika verkstilo ĉina
stampas sian influon videble en la bildojn kiujn li prezentas. La
lasta ĉapitro konfirmas la impreson: tie Su reverkis ĉinajn
fabelojn poezie en Esperanto, starante kun ambaŭ piedoj sur la
ĉina tero sed kun la kapo en la mondo.
Se la poemaro finiĝus post "Miaj junaj kantoj", mi
facilanime povus diri ke la tuto neniun spuron lasis ĉe mi.
Tamen la posta parto, "Buntaj konfetoj", montras ke
Armand Su havis pli da profundo en sia animo. Li same leĝere,
sed kun pli da matureco, verkas klasikstile pri impresoj, pri la
admirata kulturo eŭropa, pri la ĉiutaga vivo de
ĉino . . . La parto "Ĵuroj" des
pli evoluigas lian personan voĉon, kaj jen aperas la
Esperanto-vivo per omaĝoj kaj leteroj poeziaj al tutmonda
kolegaro, la pli komplikaj kaj pli longaj poemoj, la starpunktoj
porpaca kaj idealisma. Tio ĉi kulminas en la poemoj de la
antaŭlasta ĉapitro, verkitaj dum la kultura revolucio kiam (en
1968) "li estis arestita pro sia Esp-poezia verkado"
(Shi Chengtai). Tiuj ĉi poemoj plej trafas kaj plej dolorigas en
sia simpleco, esprimante kion multaj spertis dum la kultura
revolucio, sed ankaŭ la personan voĉon, kiu nun aŭdeblas plej
klare.
Kiel tuto, la poemaro estas tre reprezenta por la verkado de
Armand Su tre eta formato por granda voĉo iom
preteratentata en la E-literaturo.