La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pasteĉo
Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Pasteĉo el pastiĉoj


2005 / 11
Johansson, Sten. Pasteĉo: Dudek kvin stilaj pastiĉoj, parodioj kaj plagiatoj / Il. Niko Voloŝin. - Rotterdam: Bero, 2005. - 168 pĝ., il.
En 1961 Henri Baupierre aperigis Specimene - kolekton de pastiĉoj pri diversaj E-verkistoj. Pasis jardekoj, iuj aŭtoroj forgesiĝis, aliaj klasikiĝis (do jam ne decas moki ilin), intertempe aperis la novaj... kaj jen Sten Johansson prezentis al ni novan libreton de la sama rara ĝenro. Nu, estas li kiu kreis kaj subtenas valoran retejon "Originala literaturo Esperanta", verkis centon da recenzoj, famas kiel novelisto, poeto kaj humuristo – do kiu alia povus?..

Pasteĉo konsistas el 25 kelkpaĝaj ĉapitretoj (22 numeritaj plus antaŭparolo, epilogo kaj "recenzo" helpaŭtore Haupentala) kvazaŭ verkitaj de 25 konataj aŭtoroj; la 26-a estas "la prasidanto de ĉiuj esperantistoj", kies korsare Korseta (mal)rekomendo okupas la dorskovrilon. Do diference de Specimene ĉi libro estas tuteca, pli-malpli kohera miniromano.

La intrigo mem sufiĉe primitivas kaj nerealas, kun multaj deflankiĝoj kaj strangaĵoj (tamen, ne pli ol en, ekzemple, Gerda malaperis!) - sed ĝi ja estas nur preteksto por prezenti diversajn verkmanierojn. Tiurilate Johansson brile sukcesis. Estas transdonitaj ne nur la lingvaĵo, stilo kaj ŝatataj temoj (kio certe ne facilis en unueca rakonto!), sed eĉ personaj trajtoj de aŭtoroj. Aperas eĉ la ĉiamaj roluloj, kiel detektivo Jano Karal kun sia psikologa edzino en vole Valana ĉapitro. Perfekte imitita estas Karolo Piĉ: vortprovize, teme (tombejo, voluptaĉo, vergado, neologismoj en Esperanto) kaj etose. Fakte, la samon eblas diri pri ĉiu tuŝita aŭtoro.

Apudas aŭtorine Aŭstina teda priskribo de bagatelaj detaloj; modeste Modesta klarigo de memevidentaĵoj; legeble Gbegla rakonto pri ordinaraj civilizaĵoj el vidpunkto de sovaĝulo; bonŝajne Bronŝtejna priskribo de sovetia E-tendaro, eĉ kun ruslingvaj (presitaj cirile kaj sen traduko) frazoj de oficulo kaj tendara kanto, kiu havus bonajn ŝancojn populariĝi, se ĝi reale aperus en Sovetio en 1970-aj jaroj. Kaj multo alia.

Certe ĉeestas en necesaj lokoj tipaj kaj kutimaj eraroj laŭ nacilingvaj influoj: ĉeĥa "doni" en senco "meti" (pĝ. 28), fama hungara "stiris aŭton enmane kun la mapo" (pĝ. 87), ruseska "kantvoĉo sonoris tra la plena de milda romantiko krepusko" (pĝ. 57). Ne mankas elloge Elgoa "anke", "hodie", "istas" ks.

Troveblas eĉ, se tiel diri, parodioj de la dua potenco, kiel la ĉapitro amkaĉe Kamaĉa, spuranta "La Majstron kaj Martinelli", kiu mem estas parodio kaj satiro. Ankaŭ aludoj pri konataj eventoj: "ĉiuj regnanoj jam delonge alkutimiĝis nenion kredi el tio, kion heroldo komunikas" (pĝ. 142).

Ĉiujn ĉapitrojn akompanas humuraj portretoj de koncernaj aŭtoroj (ankaŭ de la vera aŭtoro kaj de la ilustranto mem), majstre desegnitaj de Niko Voloŝin. Ĉiuj tuj rekoneblas. Amaso da stile necesaj neologismoj estas akurate glosita.

La sola malavantaĝo de la libreto estas, ke por plene ĝuegi ĝin, oni devas anticipe tralegi kelkdek volumojn, de ĉiu menciita aŭtoro, kaj tiuj volumoj ja estas nefacile akireblaj, diversĝenraj kaj diversnivelaj. Tamen – jen bona preteksto por konatiĝi kun originala Esperanto-literaturo. Komencu de la retejo, kompilita kaj prizorgata de Sten Johansson: esperanto.net/literaturo/autor/.

Eĉ se vi legis ne ĉion el la originaloj, vi tutegale sentos apartan specifan sukplenan stilon de ĉiu ĉapitreto. Do vi scios digne repliki al iu malklerulo, asertanta ke Esperanto estas artefarita kaj sekve malviva kaj ne havanta propran kulturon.

Jen tia umaĵo, miaj kolombetoj, kiel dirus protagonisto de rusa anekdoto en rerakonto sapornovaĵe Sapoĵnikova...

Valentin Melnikov

Pasteĉo

Publikigita ĉe
La Kancerkliniko

La parodioj kaj pastiĉoj de Henri Beaupierre aperis libroforme en 1962, sub la titolo Specimene. 45 jarojn poste Sten Johansson reprenas la torĉon, kun kompreneble novaj aŭtoroj, kaj ĉefe skribinte veran romanon. Ĉu gravas ties intrigo? Mi ne certas. Sed mi ja certas, ke vi rideksplodos legante tiun libron.

Atentu tamen: vi ridos nur se vi jam legis amason da romanoj aŭ noveloj originale verkitaj en E-o. Sten Johansson pastiĉas 25 aŭtorojn, kaj ĉerpis siajn fontojn el 67 libroj! Jen la okazo konatiĝi kun, i.a. Fernando de Diego, Spomenka Štimec, Lorjak, Eli Urbanová, Johán Valano, Gonçalo Neves, Manjo Austin, Mikaelo Bronŝtejn, Serĝo Elgo, Karolo Piĉ, István Nemere, Sara Larbar, Trevor Steele, Blazio Vaha, Julian Modest, Gbeglo Koffi, Johan Hammond Rosbach, Lena Karpunina, David K. Jordan, Jorge Camacho kaj la plej freneza Reinhard Haupenthal. Ĉu vi kalkulis? Jes nur 21 nomoj... mi honte konfesas, ke mi ne legis librojn de kvar homoj elektitaj de Johansson. Sed li mem precizigas: "Cetere, rekomendindas ne nur tiuj verkistoj, sed krome multaj aliaj..." Kaj mi certe legis ĉiujn verkojn de tiuj aliaj... do!

Ĵak Le Puil

Neŝmirebla artodafeo

Kolekton de pastiĉoj pri esperantlingvaj aŭtoroj prefere recenzu neniu el la parodiitoj mem, des malpli se ties poemaroj aperis ĉe la sama eldonejo Bero. Tamen, kion fari?, ja en la esperanto-mondeto ni estas kvar ranoj en marĉo (el kiuj unu nomas sin konsulo), kaj foje necesas kunludi plurajn rolojn. Ne legu do ĉi tekston kiel recenzon, sed kiel nuran opinion aŭ, se tiel diri, pretercenzon.

Kun same karikaturaj ilustraĵoj de Niko Voloŝin, ĉi tiu neŝmirebla libreto (vidu sube) de Sten Johansson konsistas el imitoj de la stilo de la verkoj "plejparte tre rekomendindaj" de 26 pli-malpli nuntempaj verkistoj, "al kiuj ĉi libro estu modesta omaĝo" (akceptite; dankon).

Krom la finaj tekstoj ŝajne de Hau-pent-hal kaj Corsetti, ĉiu parodio estas kvazaŭ laŭvica ĉapitro de unu sola romaneto kun du paralelaj intrigoj: unu pri disa geparo kiu sin postsekvas tra Eŭropo, alia pri serĉata pentraĵo (kvankam iuj eroj, kiel tiu laŭ la maniero de Karpunina, legeblas aŭtonome). Tamen la ĉioma aŭ tegmenta rakonto ne kunteniĝas, i.a. pro la abruptaj ŝanĝoj de stilo, de rakontaj voĉoj kaj vidpunktoj, aŭ pro la enormaj saltoj kaj truoj en la historio. Simile al la "Stilekzercoj" de Queneau redonitaj de Ertl, mi preferintus diversajn versiojn de unu sama epizodo.

Foje ne eblas al mi kompari, aŭ ĉar mi ne legis la pastiĉatajn verkojn, aŭ ĉar mi ne plu memoras sufiĉe precize ilian stilon. La pecon pri Ståhlberg mi trovas eble supera al la originalo mem, malkiel tiun pri Piĉ; tiujn laŭ Valano aŭ Nemere, iom plataj kaj seninteresaj; pri Austin kaj Kuroda, respective prave kruela kaj laŭmerite senkompate kruelega; en la parodio de Neves mi legas tre sukan kaj sukcesan stilekzercon, kvankam mi ne rekonas en ĝi la stilon de mia portugala amiko; amuzas ankaŭ tiuj laŭ García, Steele (sed ĉu lia stilo?) kaj Jordan, en kies mezepokeca fabelo elstaras (inter kronoj, sceptroj, tamburoj kaj trumpetoj) probable la plej bona frazo en la tuta libreto: "Bedaŭrinde ĉiuj regnanoj jam delonge alkutimiĝis nenion kredi el tio, kion heroldo komunikas" (ĝi memorigis min pri la brila esprimo de Ertl en "La postdomo" pri "amas-malamas-komunikiloj"). Fakte ankaŭ tiun pri mi mem mi trovas tre amuza kaj trafa (kaj cetere ĝi enhavas la nescieble ĉu neologisman aŭ preskoboldan sed nepre bonvenan "artodafeo").

Parenteze, abundas sekso kaj seksumo en ĉi libreto: ĉu same en nia beletro?

Kaj por kio ĝi utilu? Ekzemple, por stilkompara kurseto, akompane de fragmentoj de la verkoj originalaj; kiel inspirujo aŭ katalogo de eventualaj stiloj por progresantaj verkemuloj; aŭ kiel peskejo* de neologismoj kaj aliaj vortoj kaj esprimoj: mekeble** Sten bonege konas kaj posedas la literaturan lingvon (bele, se li dediĉus siajn tempon, talenton kaj energion al io pli ambicia, ekzemple al plena neilustrita romano...).

Fine, kial "Pasteĉo"? Nenian ideon mi havas. Sed ni profitu la okazon por diri ke, dum la parte sinonima sed fakte plursignifa franca vorto "pâté" ricevis vaste tra la mondo la internacian signifon "vianda ŝmiraĵo (aŭ ŝmirebla viandaĵo)", nia "pasteĉo" plu restas parenca al la itala, greka ktp "pasticcio". Alivorte, Almeida, Diego, Minnaja k.a. eraras tradukante en siaj vortaroj la francan "pâté" per nura "pasteĉo". Indus ekuzi la gastronomian neologismon "pateo" (vianda, tinusa ktp), pli oportunan ol "ŝmiraĵo" en certaj situacioj: "la panon mi preferas ŝmiri per butero ol per pateo".

* peski = kapti (el la akvo: fiŝojn, cetacojn, mariskojn*** ktp)

** mekeble = memkompreneble

*** marisko = molusko aŭ krustaco, ĉefe el gastronomia vidpunkto

Jorge Camacho

Pasteĉo

Pasteĉo, vera poŝlibro 168-paĝa, el la plumo de Sten JOHANSSON en 2005. Pro sia granda recenzada agado li bone konas la nuntempajn beletrajn aŭtorojn. Tiu ĉi malgranda libro estas kolekto de pastiĉoj de 25 verkistoj, inkluzive de DIEGO kaj HAUPENTHAL, kvankam tiuj du lastaj ne havas originalan verkaron: la enkonduko estas diegoeske naturalisma, la konkludo haupentaleske malica. Por ĉiuj kiuj konas nian beletron la pastiĉoj estas amuzaj, kelkfoje diskretaj kompare kun la fonto (Stilece Ŝtimeca, Stile Stila), kelkfoje moka (Ruborname Urbanova, Pinĉe Piĉa), okaze aparte sukcesa (Barbare Larbara). Por tiuj, kiuj ĝis nun ne havis tempon profundiĝi en la E-literaturo, ĝi estas plaĉa kolekto de noveloj. Oni ne povas ne memori pri simila verko de Henri BAUPIERRE-VATRÉ antaŭ 45 jaroj: Specimene, pli varia ĉar ankaŭ poetoj estis modeloj, pli humura pro tekstoj stile imitaj sed teme originalaj.

Dankon al Bero, kiu eldonis tiun ĉi omaĝon al kelkaj el niaj verkistoj. Johansson konfesas mankojn, pro malfacileco, teme kaj stile, pastiĉi multajn aliajn.

Madeleine de Zilah

Pri la libro Pasteĉo

Paulo Sérgio Viana

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.