La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Pri homoj kaj verkoj
Eseoj pri la Esperanto-kulturo

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Porkonkursa reflekto


2013/08-09, p. 30

Spirita kulturo ĝenerale estas reflekto de la koncerna socio. Kiam ĝi sufiĉe maturiĝas, ĝi mem komencas reflekti, naskante diversajn formojn de la kulturologiaj riveliĝoj, inkluzive eseojn pri literaturo. Ekzistas diversaj opinioj pri la nivelo de seriozeco de priliteraturaj esploroj en Esperantio, sed, ĉiuokaze, en 1976 en la Belartaj Konkursoj de UEA aperis speciala branĉo, „Eseo”, kun premio je la nomo de Luigi Minnaja, al kiu oni kontribuas, interalie, per literaturologiaj esploroj, kiuj foj-foje en la konkurso gajnas. Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin kolektis 11 eseojn de 9 aŭtoroj, kiuj temas pri Esperanto-literaturo kaj kiuj gajnis la premion, kaj UEA eldonis ilin en aparta libro.

Stranga logiko

La libro estas vere tre interesa kaj enhavoriĉa; mi legis ĝin kun streĉita intereso de la komenco ĝis la fino. La sola afero, kiun mi ne komprenis, estas la maniero de kompilo: la eseoj estas aranĝitaj nek kronologie, nek alfabetorde laŭ la aŭtoroj, nek laŭteme ... Eble iu logiko ĉe la kompilintoj ekzistis, sed mi ĝin ne sukcesis kapti. Nu, tio tute ne malhelpas al la legado ...

Inter la aŭtoroj de la libro ni trovas nomojn de kelkaj konataj prozistoj kaj poetoj, kiuj kompetentas pri la literaturo almenaŭ pro tio, ke ili mem verkas beletron: Sten Johansson, Lena Karpunina, Krys Ungar, Gonçalo Neves kaj aliaj. Aliaj estas seriozaj esploristoj de nialingva kulturo, kiel, ekzemple, Geoffrey Sutton, Eva Tófalvy kaj Jukka Pietiläinen. Do la nivelon de kontribuoj karakterizas ne nur la fakto de ricevo de la premio.

Tre malsama

Karakteroj kaj stiloj de la eseoj estas tre malsamaj: de pure publicaj pecoj, kiel tiu de Karpunina (pri eldonpolitiko) kaj Tófalvy (pri la vivmaniero kaj motivoj por verkado de niaj verkistoj), ĝis profundaj sciencecaj esploroj de Pietiläinen kaj Sutton pri periodigo de la esperantlingva literatur-historio. Estas skizoj pri apartaj verkoj kaj aŭtoroj – esploro pri la zamenhofa „La vojo” far Carmel Mallia, pri Maria Hankel far Ungar, pri Stellan Engholm, Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová far Johansson. (Cetere, se paroli pri la pure literaturstilaj karakterizoj, do la du eseoj de Johansson estas la plej elstaraj pecoj en la tuta kolekto.)

Matureco

Krom ĝenerala ĝuo legi la libron, kiu povas stimuli la leganton, ekscii ion novan, enpensiĝi pri problemoj de nia kulturo kaj (re)legi certajn konsideratajn verkojn, ĝi brile pruvas la maturecon de nia kulturo, eĉ kiam temas pri verkoj porkonkursaj. Aparteni al tia kulturo, eĉ kiel ĝia nura konsumanto, estas malhonte!

Nikolao Gudskov

Dancorondo inter homoj kaj verkoj


aprilo 2018
Oni povas sendube aserti, ke ĉiu esperantisto, kiu kutime legas Espe­rantajn gazetojn kaj revuojn, kaj iel ajn sekvas la novaĵojn de la Esperanta kulturo, scias pri la famaj Belartaj Kon­kursoj de UEA. Okazantaj ekde 1950, la Belartaj Konkursoj iom post iom fa­riĝis bunta montrilo de la plej gravaj produktoj de niaj artistoj, des pli, ke la premiitaj verkoj estas publikigataj, fa­re de UEA mem, en specialaj libroj, ki­uj disvastigas nian “belartan rikol­ton”. La graveco de la Konkursoj eten­diĝis eĉ al artoj, en kiuj Esperanto po­vus havi nenian rolon; ekzemple: dum la jaroj 1976-95 estis eĉ premio pri Fo­to­grafio!
Tamen, se proz-, dram- kaj poe­ziaj verkoj fariĝis rapide famaj, aliaj branĉoj de la konkursoj ne havis ŝan­con esti pli vaste konataj, krom de la ĵurio mem. Unu el tiuj estis la branĉo eseo, kiu ĝenerale ricevis gravajn tek­stojn, kiuj vere kontribuis por (ek-)kompreno aŭ profundiĝo en temoj, pri kiuj apenaŭ ekzistas informoj disper­saj kaj sporadaj. Tial, oni devas ja gratuli tiun, kiu decidis libroforme eldoni ko­lekton de la plej gravaj el tiuj tekstoj, kiuj alimaniere eble estus por ĉiam per­ditaj. Tiel, en 2012 UEA eldonis Pri ho­moj kaj verkoj – Eseoj pri la Esperanto-kulturo. Aranĝita de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin, tiu libro ne nur rapide establis sin kiel referencon pri sia temo; la bonega ricevado fare de la plej kompetentaj kritikantoj ja okazigis postan eldonon de du pliaj volumoj: Interlingvo inter lingvoj, kun kompreneble eseoj prilingvaj, kaj Ta­men ĝi moviĝas!, kun primovadaj, am­baŭ el 2015.
Fariĝinte la unua parto de trilogio, Pri homoj kaj verkoj daŭre restas la plej populara el la triopo. Tio certe ŝuldiĝas al la fakto ke la tekstoj en ĝi, kvankam tiel specialiĝintaj kiel tiuj de la du kiuj ĝin sekvis, certe vekas atenton de tiuj, kiuj interesiĝas pri legado de nia literaturo, homgrupo certe pli larĝa en Esperantujo, ol tiu de interesatoj pri Interlingvistiko aŭ pri movadaj aferoj kaj tendencoj.
Tamen, per si mem, intereso pri verkoj ne nepre reprezentas gravecon de ilia enhavo. En tiu ĉi kazo, tiu gra­veco rezultas el la sumo de ĉiu el la ese­oj enirintaj en la kolekton mem, kiu reeldonas entute dek unu ese­ojn de naŭ aŭtoroj. Eseoj – endas men­cii tiujn de Geoffrey Sutton (Pri la perio­doj de la Esperanta literaturo), de Jukka Pietiläi­nen (La kvara periodo en la Esperanta literaturo) kaj de Éva Tófalvi, kiu lupeis la trajtojn de la Esperanta verkisto – kiuj fariĝis kvazaŭ mejloŝtonoj por ĝe­­­nerala kompreno de nia literaturo. Du­me, Lena Karpunina alvokas la espe­rantistaron al prezervado de la trezoroj de la Esperanta literaturo, disere perdita en librobretaroj de niaj kluboj (kaj kion ni ne diru pri tiuj tekstoj, kiuj ekzistas nur en revuoj kaj lokaj bultenoj?)
Krom tiuj pli teoriaj tekstoj, es­tas en la libro aliaj, kiuj fokusas la vivojn kaj/aŭ verkojn de elstaraj kaj (r)evoluciaj aŭtoroj, prezentante stu­dojn faritajn de homoj, kiuj estas mem aŭtoroj! Tiamaniere oni – ĉu senkon­scia elekto? – trovas sin antaŭ gran­da dancorondo de verkistoj: Éva Tó­­­falvi prezentas studon pri Sándor Szath­mári, Sten Johansson kontribuas per studoj pri la aktualeco de Stel­lan Eng­holm kaj pri la beletra/amora dia­logo inter Karolo Piĉ kaj Eli Urba­no­vá; Carmel Mallia parolas pri La Vo­jo (la poezia majstroverko de Za­men­hof); Gonçalo Neves analizas la lirikon de Miguel Fernández kaj, fin­fine, Krys Ungar rememorigas al ni la gravecon de Marie Hankel dum niaj pioniraj jaroj.
Tiu vere impona dancorondo, tiu ja mozaika konstruado, prezentas al leganto la multvizaĝan bildon de tiu fenomeno, la Esperanta litera­turo. Tamen, ĝi ankaŭ malkaŝas nekongru­econ en verko kies subtitolo estas “eseoj pri la Esperanto-kulturo”: ĉu nia kulturo estas nur literatura? Kom­pre­neble, Esperanto estas vivanta ling­vo, pro tio literaturo devas havi en ĝi kvazaŭregan rolon, sed nia kulturo ne al ĝi reduktiĝas; tiel, eble pli saĝe estas paroli pri “Esperanto-lite­raturo” anstataŭ “Esperanto-kulturo”, des pli ke estas en la verko ankaŭ eseo pri “arkaika parolado en Esperanto”, iom amuza eksperimento de Alberto Gar­cía Fumero pri tio, kiel sonintus Espe­ranto dum la Mezepoko. Teksto vere interesa, sed kiu certe trovus pli ĝus­tan lokon en Interlingvo inter ling­voj, tiel cedante sian lokon al alia el la premiitoj. Kaj ne mankus elektebloj, ĉar la listo de la venkintoj, kompilita de Sten Johansson vekas nian intere­son pri, ekzemple, Lingvistikaj problemoj de la originala romano Esperanta, de Ka­­rolo Piĉ, venkinto en 1978, kaj pri Per­spektivoj pri esperanta kinarto, de Bran­don Sowers (premiito en 2011). Ĉi-lasta, publikigita en Tamen ĝi moviĝas!, same okupus pli komfortan postenon en la verko kiun ni recenzas nun, kun la plia avantaĝo pli efike pravigi la sup­re menciitan subtitolon.
Malgraŭ tiuj malgrandaj detaloj, mi ja kredas, ke Pri homoj kaj verkoj, kun sia verkista dancorondo, estas jam, kvankam ĝi estis eldonita antaŭ nur kvin jaroj, verko kiu iamaniere sta­ri­gas modelon por venontaj studoj pri nia literaturo, kaj kiu, mi esperas, estu la unua rekolekto, ne de nur triopa, sed de multnombra serio, kiu redonu al ni ĉiujn rezultojn de la Belartaj Konkursoj de UEA.

Fernando Pita

Sukcese kribrita esearo


2012, №12 (218).

Pri homoj kaj verkojPrivata kuriero rekte el la Hanoja UK kunportis al mi freŝan eldonaĵon de UEA, redaktitan de Michela Lipari kaj Humphrey Tonkin. La eseoj pri la Esperanto-kulturo Pri homoj kaj verkoj tuj surgenuigis min. Esperantistoj ne tro entuziasme enprofundiĝas en la literaturon de la Zamenhofa lingvo. Lastatempe japanoj entreprenis ion pozitivan kaj fekundan tiurilate por stimuli beletran utiligadon.

Jen estas taŭga gvidilo por ĉiuj gesamideanoj – ankaŭ al komencantoj. Konvena longeco efike stimulas legemon. Carmel Mallia (1929-) el la mediteranea insulo Malto en sia kontribuaĵo interese kaj el nova vidpunkto prezentis kaj analizis la konatan poemon La Vojo de Zamenhof. Tiaj tekstoj facile forigas barilojn, kiuj kelkfoje povas bremsi legemon pri poeziaĵoj.

Lena Karpunina (1963-), rusino el Taĝikio, kiu nun vivas en Germanio, elektis interesan titolon por sia eseo: “Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn”. Ŝi mem aperigis du librojn: La Bato kaj Neokazinta amo ĉe la Flandra Esperanto-Ligo. Trafajn argumentojn ŝi notas pri eldonado en Esperantujo kaj nelegemo de esperantistoj. Iom kaprice agadas iuj eldonistoj, kiuj tute hazarde elektas presotajn librojn. Grandioza escepto estas hispano Régulo Pérez sur la insulo Tenerifo. Inter la jaroj 1952 kaj 1975 aperis sub la marko Stafeto entute 94 libroj. Tiaj geniaj eldonistoj naskiĝas ne ofte, eble unufoje en jarcento, – konstatas Lena Karpunina. Unu kaŭzo por la nelegemo de esperantistoj estas, ke oni ne instruas ĝian literaturon aŭ faras tion tre malofte. Tamen Vilmos Benczik kaj William Auld siatempe multon faris ĉi-kampe.

Pri la periodoj de la Esperanta literaturo skribis Jukka Pietiläinen kaj Geoffrey Sutton. Jam en la jaro 1984 William Auld prezentis kvar tempajn stadiojn literaturajn en la Esperanta Antologio, kaj nur heziteme li algluis por ili jenajn etikedojn: 1. Primitiva romantismo; 2. Matura romantismo; 3. Parnasismo; 4. Postparnasismo. Jukka Pietiläinen (1966-) prezentas mejloŝtonajn erojn el la centjara periodo 1887–1987 kaj demandas, ĉu jam antaŭvideblas la komenco de la kvina periodo. La iamaj antologioj ne ampleksis prozon, kiun devus inkluzivi novaj kolektoj. Tial la nomo de la kvina kolekto devus esti pli vasta. Geoffrey Sutton (1947-) faras pripensindan proponon tiurilate: “5. Eksperimenta poezio kaj Popularigo de la romano”. Ni ja konas gigantan literaturan enciklopedion de Sutton, eldonitan de Mondial anglalingve en Novjorko (2008).

Necesas ankoraŭ mencii Sten Johansson (1950-), kiu multflanke kaj rave prezentis la konatan svedan verkiston kaj tradukiston Stellan Engholm (1899–1960). La alia eseo de Johansson kun la titolo Bohemia amoro – Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová sidigis min sub la noktan legolampon per forta altiro. Lakone mi konstatas: indas ekkonatiĝi. Mi rekomendas.

Tuj post la tralego de la nova literatura verko de UEA mi mendis rekte el Malto kelkajn publikaĵojn de Carmel Mallia. Kompreneble ankaŭ la Libroservo ĉe UEA en Roterdamo tiucele helpas. Tre sincere kaj dankeme mi manpremas al la respondeculoj de la Universala Esperanto-Asocio pro tio, ke maljuna veterano danke al la libro Pri homoj kaj verkoj entuziasmiĝis kaj plivigliĝis. Mirinde efikis ĉi tiu 143-paĝa perleto.

Jorma Ahomäki

Agrableta surprizo post timo de desaponto

Jen kompilaĵo de premiitaj eseoj en la Belartaj Konkursoj de UEA, konkrete antologio de dek unu eseoj verkitaj inter la jaroj 1976 kaj 2009. Kurioze, ene de tiu magra nombro troviĝas po du de Éva Tófalvy kaj de Sten Johansson, kiuj ja estas tre bonaj eseistoj, sed — ĉu nia esea literaturo tiel pitas ke nur naŭ aŭtoroj meritis aperigon en ĉi tiu volumo? Bedaŭrinde, mi suspektas ke jes.

Kiam mi ricevis ĉi libron por recenzo, mi intuis ke la enhavo ne atingos la postulendan minimumon, eble pro la ĝenerala subnivelemo de la Esperanto-tekstoj ajna-ĝenre. Mi eĉ malfruigis la eklegon pro mia timo de desaponto; tamen kompreneble iam mi eklegis, kaj fine la rezulto montriĝis nek tiel morna kiel mi timis, nek tiel bela kiel mi revis.

Ĉe Sten Johansson mi jam plurloke kaj plurtekste legis, kaj mi antaŭsciis ke mi ĝuos liajn eseojn; same mi povas diri pri Gonçalo Neves kaj pri Krys Ungar, vere bonaj aŭtoroj. Aldone, la agrabla surprizo en ĉi kompilo estis Éva Tófalvy, kiun mi konis nur laŭnome: Ŝi verkas iom artikoloze, sed ja vere bele kaj flua-lingve.

Sten Johansson aŭtoras du eseojn en ĉi libro: Ne strange, ĉar en Kiel legi — ĉu legi — Stellan Engholm? (2000) li interes-kapte gvidas nin tra la vivo kaj verkaro de la konata sveda aŭtoro, okaze de la 100-jara datreveno de ties naskiĝo. Johansson klarigas la obsedon de Engholm pri la ligiteco de homoj al la grundo pro la vivkondiĉoj de lia naskiĝregiono t.n. "Minlando", la plej min-riĉa regiono de Svedio. Engholm unue eldonis en la tridekaj jaroj, kaj ankaŭ tradukis el Lagerlöf kaj Strindberg. Nur poste li ekverkis originale kaj gajnis premion ĉe Literatura Mondo en 1931 per Homoj sur la tero, verko kiu temas pri tri generacioj de kamparanoj.

La posta t.n. Torento-trilogio (Torento; Infanoj en Torento kaj Vivo vokas) okazas en Torento, nomo de elpensita uzina urbo en Minlando. La roluloj estas iom sennuancaj kaj kliŝaj — homoj eble tro ideaj, infanoj ideale frumaturaj — , sed la kerno ne estas ia socia realismo, nur la aŭtora sopiro je homeco.

Johansson rekomendas eklegi ĉe Engholm per Homoj sur la tero aŭ per la novelaro La lupo sur Kapitolo por "enkonduki la leganton en la stilon kaj temaron de Engholm". Eble oni povus diri ke la ĉefa trajto de Engholm estas serĉo de homeco, bedaŭrinde iom humur-manke.

La dua eseo de Johansson en la libro, Bohemia amoro: Karolo Piĉ kaj Eli Urbanová (2005), temas pri komparado inter du verkoj, Hetajro dancas, de Urbanová, kaj La Litomiŝla tombejo, de Piĉ. Johansson asertas ke tiuj du aŭtoroj "kreis du prozajn verkojn, kiuj restos mejloŝtonoj tiel longe, kiel oni legos literaturaĵojn en Esperanto". Mi persone dubas ke Hetajro dancas mejloŝtonos ion ajn, ĉar ĝi estas verko lingve lama.

Ambaŭ librojn karakterizas "sincera traktado de dumvivaj deziroj, voluptoj, malkontentiĝoj kaj perfidoj". La aŭtoro montras ke temas pri similaj romanoj, tamen ankaŭ diferencaj, kaj li analizas kelkajn distingajn trajtojn de ĉiu verko aŭ komparas similaĵojn laŭteme. Aldone, li prezentas koncizajn biografietojn de la du bohemiaj aŭtoroj. Entute, vere brila kaj klara eseo, ĝuste tia, kian oni atendas de Johansson.

Éva Tófalvy same partoprenas ĉi-kolekte per du eseoj. En La du testamentoj de Sándor Szathmári (1995) ŝi parolas pri la malkovro de La estonto, tria parto de Vane, konata hungarlingva romano de Szathmári. Ŝi ĝin malkovris dank' al s-ro Pandur, esperantista amiko de Szathmári, kiu konservis la manuskripton, kaj feliĉe Tófalvy povis eldonigi la verkon en 1991 tute sukcese. La romano temas pri pesismisma negativa utopio en kiu grave rolas diktatoreco kaj demokratio.

La alia eseo de Tófalvy estas Rolo de la persona faktoro en la Esperanta literaturo: La verkisto (1981), nome teoriado pri la kialoj fariĝi Esperanto-verkisto. Ŝi almetas plurajn tezojn, kiujn la leganto eventuale (mal)konsentos, kaj atentigas ke Esperanto-verkistoj preskaŭ nepre suferos izolecon kaj mono-mankon... Fine ŝi pledas por la kreo de Esperanto-Verkista Asocio, kiun oni efektive fondis kelkajn jarojn post la publikigo de ĉi eseo.

Lena Karpunina prave pledas en Ni ne entombigu niajn literaturajn trezorojn: Kelkaj pensoj pri Esperanto-literaturo, ĝiaj legantoj kaj eldonejoj (2009) por pli efika diskonigo de la esperantaj klasikaĵoj ĉe nia komunumo. Ŝi pensas ke esperantistoj ofte ne bone regas la lingvon kaj eĉ ne konjektas ke originala beletro povas ekzisti. Cetere, ankaŭ progresintoj ĝenerale analfabetas pri nia literaturo. Foje Esperanto-libroj povas esti luksaĵo, kaj ofte bonaj verkoj simple ne disponeblas merkate, ĉefe la plej malnovaj. La solvo estus do enretigo de ĉiuj indaj verkoj, kaj laŭ mi, tio certe okazos; ni bezonas nur tempon.

Mi timas tamen ke la aŭtorino ne profunde konas la panoramon: Laŭ ŝi la hispano Vicente Inglada estas bona verkisto(?) kaj francoj aŭ rusoj pli legemas ol germanoj (???).

Geoffrey Sutton en Pri la periodoj de la Esperanta literaturo (2007) proponas iom da teorio pri divido kaj poste donas sian propran kriterion. Li tenas la tradicion pri la unua periodo (de 1887 ĝis la Unua Mondmilito), tamen li ne sandviĉas la duan periodon inter la du militoj sed ĝin ekigas en la 30aj jaroj — apero de Plena Vortaro kaj de Streĉita kordo — kaj finas per la publikigo de Kvaropo en 1952. Pri la ceteraj periodoj bedaŭrinde mankas homogena pristudo por doni solidan argumentaron. Mi tre volonte legus pli longan eseon de Sutton pri la temo.

Jukka Pietiläinen en La kvara periodo en Esperanta literaturo (2003) pritraktas la limojn, kaj ĉefe la ekon, de la kvara periodo en nia beletro. Unue, li pridubas la tradician tri-periodan dividon laŭ ekster-Esperantujaj okazaĵoj (antaŭ la Unua Mondmilito, inter la du militoj, kaj post la Dua Mondmilito) kaj ankaŭ montras aliajn eblajn dividojn laŭ pluraj aŭtoroj. Due, li proponas eko-daton por la la kvara periodo kaj same montras aliajn proponojn de diversaj aŭtoroj. Lia ĉefa tezo estas ke la turnopunkto estas la sepdekaj jaroj, ĉar i.a. pluraj beletraj revuoj mortis kaj novaj aperis, la poezio definitive superis Parnasan Gvidlibron, la originala romanaro vere ekkreskis (kaj dikiĝis), kaj fine ekfloris ankaŭ rokgrupoj.

La eseo Arkaika parolado en Esperanto (1995) de Alberto García Fumero fakte ŝajnas mezlerneja ekzerco, ĉar ĝi estas preskaŭ nenidira resumo de la t.n. Arkaika Esperanto de Manuel Halvelik. Malfacilas kompreni kial oni premiis (kaj kial oni inkludis en la nuna kolekto) ĉi tiun verkon.

Carmel Mallia en La vojo (2000) sufiĉe profunde analizas la du ĉefajn Zamenhofajn poemojn, t.e. "La vojo" kaj "La espero", kaj proponas ke por ĉi lasta Zamenhof eble nerekte inspiriĝis de la bibliaj psalmoj en la hebrea. Malgraŭ la kvalito de ĉi peco, mi trovis du malfacile pruveblajn asertojn en la eseo: ke la angla celas sin trudi sur aliajn lingvojn, kaj ke kiu ne scias La Esperon parkere, tiu ne povas sincere fieri pri sia esperantisteco.

Krys Ungar verkas unu el la plej bonaj eroj en la kolekto. En Ĝoje sonu mia kanto: Vivo kaj verkoj de Marie Hankel (1990), per bela Esperanto, ŝi eseas pri Hankel, virino natur-sciencema, internaciisma, forta-personeca, trankvile optimisma, afabla, idealisma, meditema, ateisma, amata kaj amo-plena.

Hankel tre aktive movadumis, kaj en la tiutempa neologisma batalo, ŝi partianiĝis al la konservativa tendaro. Kiel poeto, ŝi iom verkis kaj eĉ ricevis premiojn, sed la ekapero de la parnasismo silentigis ŝian voĉon. La parnasistoj fakte akuzis ŝin pri neoriginaleco kaj senverveco, pri manko de talento kaj de metiismo do. Ungar defendas la ideon ke proze tamen Hankel pli talentis.

Mi ne tro bone komprenas kial Ungar diras pri la ateisma Hankel ke "la preskaŭ universala bezono al religio en la plej larĝa senco, plenumiĝis por Marie en Esperanto, kies tiama etoso celis ĝuste tion". Kial serĉi religiemon ĉe ateisto?

Gonçalo Neves en La lirika itinero de Miguel Fernández (1995) analizas la ĝistiaman verkadon de Miguel Fernández kun aparta emfazo pri la influoj de la naskiĝurbo (Granado) kaj de la hispanaj poetoj Lorca, Hernández kaj Aleixandre. Li ĉefe studas la lirikan verkaron, kvankam li mencias ankaŭ poemojn socikritikajn kaj esperantismajn. La itinero signifas kaj la aman kaj la poetan itineron de Fernández. Jen vere profunda verko kun multaj ekzemploj kaj en tre bela prozo.

Resume, ni povus diri ke la dek unu eseoj en la antologio certe varias teme, tamen plej ofte parolas pri beletro, malgraŭ la teorie pli vasta subtitolo "Eseoj pri la Esperanto-kulturo". Jen niaj eseistoj verkas pri unuopaj aŭtoroj (6), pri esperanto-literaturo ĝenerale (2), pri periodigo de nia beletro (2) kaj pri lingvaj aspekto de esperanto (1). La nivelo de la tuto bonas kun malmultaj esceptoj, sed eble nur la duono estas fakte brilaj eseoj.

Antonio Valén

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.