|
Pinta krajono
|
|
KAPRIĈA KAPRIĈO |
Ravita de la lingvo kaj de sia propra facila kapablo versi Rossetti ravas nin per sia eleganta arto: luma versfontano.
Rossetti estas unu el niaj plej pure esperantistaj verkistoj. Li vivas plene en la Esp-a vivo kaj, ĉar la poezia parolo estas al li same natura kiel la la lingvo, lia talento volonte ekkaptas temojn, kiuj estas aktualaj kaj aktuala temo donas ofte okazon por piki per la krajono, proksime al la maniero de Raymond Schwartz, tamen sen la perdo de originaleco.
Parto de tiuj ĉi aktualaj poemoj estas adresitaj al Esp. kulturgvidantoj aŭ al kulturokazaĵoj, ĉiam distinge virtuoze prezentitaj. Klasika verko el tiu speco estas la "Jubilea eposo", kiu ne nur kiel poemo estas unika, sed ankaŭ kiel konciza, tre viva kaj konfidinda kroniko de nia kulturvivo ĝis la jubilea Bolonja kongreso. Lia ĉeesto meze de nia kulturo gvidis lian pintan krajonon al la "variantoj", t. e. iaspecaj literaturaj stilkarikaturoj de kelkaj gravaj Esp. poetoj. Laŭ mia sento tiu ĉi eksperimento donis relative malpli da rezulto ol la ceteraj celfiksoj de Rossetti, eble pro tio, ĉar la stilparodioj restas tre multe Rossetti-aj.
Kompreneble la talento de la poeto ne katenas lin nur al la movado. Liajn alispecajn poemojn parte karakterizas la mola movo de la pinta krajono, sub kiu ekvivas vera arto de la satiro, kompreno kaj saĝo. La virtuozaj "Ŝolem, la ĉifonisto" kaj la iom amara "Ursa servo" laŭteme ne estis novaĵoj, sed la kolorplena ludo pri formo kaj enhavo donas klasikan valoron al la anekdotoj. Ke la Rossettia gajo ne estas diafane simpla fenomeno, sed ĝia bazo estas eĉ iaspeca prapesimismo, sur kiu bazo oni kreiĝas prudenta vivpercepto, tion pruvas la seriozaj poemoj, "La stumpaj arboj" la remcmoro pri la frato kaj precipe la pripensiga serio: "La mestizo de la Mondo".
En tiu lasta ciklo la poeto kvazaŭ forlasis sian korpan ujon kaj elekstere observas la fieran homon, kun siaj doktrinoj kaj aksiomoj, kiuj ne havas tenforton.
Rigardu en spegulo kurba...
Li ne venas tiel foren kiel Swift, tute ne iĝas ekzaltita, nur rezignema, sed liaj konstatoj strange kompletigas la gajon dc la unuaj poemoj:
Vi rajtas tondri kaj kanoni,
ke ne tiele vi aspektas;vi rajtas en sinamo droni,
ĉar la sinamo tre protektas,
se fion la spegul' reflektas.
Al tiu rezulta klarigo ni venas per poemoj, kiuj ekstreme taŭgas por malpliigi nian aplombon ne nur pri niaj eksteraj distingiloj, sed ankaŭ pri nia kreoforto, kiu gvidas nin al krizoj kaj atombomboj, pri nia forto kaj malforto kaj pri la du gravaj homaj motoroj:
Ni volas ĉe 1' komuno partopreni,
Sed esti ni. Jen du deziroj mordas:
ricevi benon kaj la mondon beni.
Ĉe tiu ĉi libro la ilustraĵoj de Paul Klee frape kunfavoras pri la impreso de la leganto. 28 glositaj vortoj helpas la leganton, la plej multaj estas necesaj kaj konataj neologismoj, en la resto estas nur malmultaj, kiujn oni sentas ne tute motivitaj.
La kuraĝa kaj ambicia eldonejo, kiu supozeble ankaŭ per la nunaj du poemaroj atingos la merititan sukceson de bona vendo, evidente estas unu el niaj ĉefaj kulturaj kolonoj. Dankon al ĝia: Juan Régulo Pérez.