|
Raportoj el Japanio 1
|
|
Mikrokosme makrokosmen |
Dum jardekoj la veterana kaj respektata brita radio-ĵurnalisto Alistair Cooke [álister kuk] sendas el Usono al siaj iamaj samlandanoj semajnan t.n. Leteron el Ameriko: la „leteroj” fariĝis ŝatata brita radio-tradicio. La genio de Cooke konsistas en tio, ke per ŝajne bagatela aŭ rutina novaĵero li prilumas karakterizaĵojn de la usona socio. El mikrokosma evento estiĝas makrokosma kompreno.
Foje la Raportoj el Japanio fare de MONATO-kunlaboranto HORI Jasuo memorigas pri la „leteroj” de Cooke. En la plej incizaj raportoj ankaŭ HORI prenas kiel deirpunkton ordinaran eventon por riveli al ne-japanoj aspektojn pri sia lando. Ekzemple, „Transloĝiĝo” aludas pri la komenco de la financa jaro kaj transiras al la sorto de laboristoj devigataj tiam trovi novajn postenojn; „Diabla nomo” priskribas la malfacilon de unu familio registri infano-nomon kaj poste klarigas, kiel japanoj nomiĝas; en „Knabino perfortita de usonaj soldatoj” la seks-atenco kondukas al diskuto pri rilatoj inter Japanio kaj Usono.
Aliflanke, mankas al la raportoj de HORI la lingva eleganteco, la matura perspektivo de Cooke; foje la japanaj raportoj sencelas. Ekzemple, „Japanaj Cigaredo-fumantoj” prezentas situacion rekoneblan en multaj aliaj landoj: tiel apenaŭ profundiĝas scioj de legantoj aparte pri Japanio. Ankaŭ raporto kia „Farso en Japana Politika Mondo” eksdatiĝis. Tamen kiu legas la 94 raportojn — bizare: ne ĉiuj verkitaj de la aŭtoro aŭ rilataj al Japanio — unike kondukiĝos malantaŭ la kulisojn de la japana socio. Pro tio la kolekto rekomendindas: mallongaj artikoloj, pri diversaj temoj, facile digesteblaj kaj por tiuj, kiuj serĉas senpretendajn legaĵojn, kaj por tiuj, kiuj scivolemas pri Japanio.
Sed rekomendi, ke oni legu libron, estas unu afero; rekomendi, ke oni aĉetu, estas alia. Tiuj, kies librobretoj kukume kurbiĝas pro jarkolektoj de MONATO kaj de Sennacieca Revuo, jam posedas — en unu formo aŭ alia — la raportojn, kiuj publikiĝis inter aprilo 1991 kaj aŭgusto 1997 en unu aŭ alia revuo. Tio tamen ne signifas, malgraŭ la aserto de HORI, ke MONATO „favore aperigis [la raportojn] en la gazeto” (p.2).
La aserto erarigas, ĉar MONATO aperigis redaktitajn versiojn de la raportoj, kiuj foje plejparte, foje nur parte kongruas kun la originalaj, aŭtoraj versioj en la kolekto. Implicite en la vortoj de HORI estas, ke MONATO publikigis la raportojn: esence jes; vorte, ne. Tamen studantoj aŭ interesatoj pri ĵurnalismo kun profito komparu la du versiojn: ĝenerale, la lastaj raportoj pli fajliĝis kaj poluriĝis flanke de MONATO ol la fruaj. Espereble post duonjardeko aperos la dua volumo Raportoj el Japanio. Tiam estos dezirinde, ke la aŭtoro klare indiku, ke, kvankam versio de la raportoj jam aperis en MONATO, la revuo mem nek sankciis, nek publikigis precize tiujn artikolojn.