Rudolf Steiner multe okupiĝis pri la filozofio de la 19a jarcento, precipe pri la filozofio de la natursciencistoj (Haeckel, Darwin). Li havis la konvinkon ke ankaŭ por la esploro de la animo oni devas apliki la saman pensmanieron kiel por la vera naturscienco. Ekzemple en la 17a jarcento la ĝenerale akceptita opinio pri la generado estis ke insektoj, vermoj kaj fiŝoj ekestas el ŝlimo. Post la eksperimentoj de Pasteur la sciencistoj formulis naturan leĝon, laŭ kiu «Ĉio viva ekestas el io viva». Same Rudolf Steiner postulas psikologian leĝon, laŭ kiu «Ĉio anima ekestas el io anima» – kaj pritraktas la ligojn inter la reenkarniĝoj kaj la karmo-leĝojn. Li ankaŭ kritike pritraktas la tiurilatajn opiniojn de la sciencistoj.