La Retbutiko
FEL, ĉiam io nova! Por skribi al ni
Indekso
Aktualaj kaj novaj temojĈefa FEL-indekso
Retbutiko
Eldonoj
Ekspedmanieroj
Via konto
Kiel pagi?
La IBAN-sistemo
Kreditkartoj
Adresŝanĝoj
Privilegiaj klientoj

Sveda alumeto

Retmesaĝo de novaj
FEL ĉe Facebook
FEL ĉe Twitter

Genia rusologo

Kvankam la subtitolo nomas tiun ĉi verkon ,novelaro’, ĝi iusence estas parto de granda romano, al kiu ĉeĥov aldonadis scenojn tra la tuta vivo. Unuopaj rakontoj, speciale el la fruaj jaroj (preskaŭ duono de ĉi tiu kolekto), tute ne impresas en izolo, lli traktas pri bagatelaĵoj, kun minimumo da detaloj («Ĝojo” aŭ „Si foriris” , ekzemple); nur en la kunteksto de la ĉeĥova vivoverko ili akiras signifon. Tial mi instigas la dubeman leganton: persistu! Travadinte la bordan ŝaŭmon, vi atingos la ridantajn ondojn de la malfruaj okdekaj jaroj, ŝprucas humuro kaj homamo el tiaj scenetoj kiel ..Oratoro” (funebra parolado pri viva ĉeestanto), „Fiintenculo” (konfrontiĝo inter la kampara kaj jurista logikoj), aŭ „Li trosalis” (terurita vojaĝanto kaj eĉ pli timema ŝoforo). Jam la metodo de ĉeĥov estos klara, ĉar multe pli vasta bildo pri la rusa socio komencos elskiziĝi en via imago. Pluirante, vi renkontos pli profundajn akvojn. Kiel pentristo, ankaŭ Ĉeĥov fine fidis al sia stilo sufiĉe por meti nur kelkajn peniktuŝojn, lasante al la leganto enmense kompletigi la bildon - ekzemple en ..Fragmento” , kie tuta karaktero diveniĝas per kelkaj kvazaŭ hazardaj taglibraj notoj. La lasta novelo, „Grosoj” , jam pli similas al la dramoj per siaj pluraj roluloj kaj rakontaj niveloj. Por eksterlandanoj, Sveda alumeto estas kvazaŭ lernolibro de la rusologio el la manoj de genia instruisto. Tial mi aparte bedaŭras la mankon de biografia kaj kritika enkonduko kaj la ege malriĉan glosaron. Tio, pli ol kelkaj stilaj dubindaĵoj, limigas la valoron de ĉi tiu eldono; la enhavo rajtigas esperi, tamen, ke ĝi ne estos la lasta.

Mark Fettes

Ruslanda debuto


1992. №3 (4)

Oni ĝenerale ne dubas, ke Anton Ĉeĥov estas unu el la steloj de la rusa beletro, kiu meritas pli vastan diskonigon ankaŭ en Esperantujo. Do restas nur la demando: ĉu adekvate estas transdonita brilo de tiu ĉi stelo en la nova libro, per kiu la eldonejo Sezonoj debutas en la internacia areno.

Sveda alumeto enhavas 24 novelojn de Ĉeĥov, plejparte mallongajn. Malfacilas determini principojn de la elekto, tamen la elekto estas sufiĉe sukcesa kaj bone reprezentas la verkaron de Ĉeĥov. La tema diapazono estas vasta — de gaja moko pri la homa vantemo (Ĝojo) ĝis profunda filozofio (Grosoj).

Ne estas senco recenzi la originalojn — tion jam delonge faris la rusa literatura kritiko — tamen indas taksi: ĉu kaj per kio riĉiĝis per la volumeto la esperanta literaturo.

La grupo de aŭtoroj kaj tradukantoj, unuiĝinta ĉirkaŭ la eldonejo Sezonoj, ŝatataj vortetoj kiel esk' aldamne kaj sakre, sufikso -um-, flua parola lingvo. Al mi ŝajnas, ke ĝuste tia stilo bone konvenas por transdoni la lingvaĵon de Ĉeĥov, kvankam iuj ne sufiĉe libere posedantaj esperanton grumblis pri fanatismo perfektigi esperanton kaj kiel sekvo “fuŝa prezento de la eminenta klasikulo” (Litova stelo. 1991. No 5, pp. 27–28). Tamen kelkfoje la tradukintoj vere “trosalis”: estis neniu bezono enkonduki simplajn vortojn anstataŭ kunmetaĵoj: ĉendi (ekbruligi), supliki (petegi), drezelo (pluveto) kaj mustaĉoj (lipharoj). Ili estas glositaj, sed laŭ sia aspekto asociiĝas kun io fremda: ĉu drezelo similas drezinon, dizelon aŭ alian maŝinon? Ĉu mustaĉoj nepre estas aĉaj?..

Super la libro laboris diversaj tradukantoj, tamen la stilo estas sufiĉe unueca. Iom pli altnivelas la tradukoj de A.Parfentjev kaj A.Korĵenkov, preskaŭ same — de A.Zagvazdin.

Kelkloke ili sukcesis trovi brilajn kaj nebanalajn solvojn por traduki rusajn esprimojn kaj vortludojn: For al hundiabloj!, leporko, brankoj/bronkoj (necesis kripligi la vorton parolatan de neklerulo, ke ĝi samsonu kun alia vorto), Bejov/Bojov (necesis kontinua transiro de la ĉevala familinomo al la hunda) kaj la plej brila: la rusa enciklopedio — intelektula eŭfemismo por la vorto klop (cimo) — iĝis decimalo. Interese estas transdonita vulgara parolado de kampuloj. La tradukoj de V.Kudrjavcev kompare kun la aliaj estas iom tro laŭvortaj — do, ili sonas ne ĉiam glate kaj ne ĉiam tuj kompreneblas, tamen ankaŭ li diligente plenumis sian taskon.

Bedaŭrinde aperis kelkaj fuŝaĵoj. V.Kudrjavcev tradukis komunuman juĝiston kiel paciga juĝisto (lin erarigis la konata homonimeco de la rusa vorto mir kaj la PIVaj precedencoj). A.Parfentjev skribis: “…timide murmuris aglino”, kvankam certe temis pri alia stepa birdo kun simila nomo. Kelkaj vortoj estas uzitaj malĝuste: kroĉiĝi anstataŭ laŭsenca ĉikani, kuiros anstataŭ preparos (temas ne pri manĝo, sed pri vestoj kaj lito, la tradukinto eĉ ne rimarkis tion), kaĵoli anstataŭ petegi, brasiksupo kiam temis pri simpla verdaĵa supo. Komisarino, certe, reale estas komisaredzino, kaj la kuracisto ne priuzas, sed prizorgas siajn pacientojn. Ĉeestas ankaŭ tute bagatelaj malglataĵoj: anstataŭ la PIVa kuracparoli mi preferas parolkuraci, kaj ankaŭ edziĝinta fratino bezonas korekton. Mankas unueco en transdono de rusaj familinomoj. En Ĉevala familinomo ĉiuj estas tradukitaj (pli precize, refaritaj laŭ necesa temo), en Romano kun kontrabaso — tradukitaj, sed en aliaj noveloj — transliterigitaj.

Tamen mi opinias, ke la libro malgraŭ menciitaj fuŝetoj (ĉu eblas sen ili?) rezultiĝis bone. Mankas tradiciaj en Esperantujo preseraroj. Belaj ilustraĵoj, akurata preso kaj broŝurigo (tamen en mia ekzemplero du paĝoj elfalas — ĉu nur mi tiel malbonŝancis?) kompletigas la impreson.

Ofte aperas ankoraŭ unu plendo: la libro estas neaĉetebla en la “rubla zono”. Sed ni pripensu, por kio ni bezonas tiun libron? Ĉu por ornami librobretojn? Ĝi meritas pli feliĉan sorton. ĉu por konatiĝi kun noveloj de Ĉeĥov? Sed ni ja povas senprobleme legi la originalojn.

Ĉu por speciale analizi la tradukojn? Tion bezonas nur nemultaj fakuloj, kiuj povas prunti la libron en KEB aŭ ĉe la tradukintoj. La libro havas pli noblan mision: konatigi internacian legantaron kun la rusa literaturo, do, la eldonejo tute prave direktis la unuan stokon eksterlanden.

Resume: malgraŭ ĉio la debuto sukcesis. Gratulojn al la tradukintoj kaj al Sezonoj!

Valentin Melnikov

Mijn beoordeling

Sterren:
VEB-code Wachtwoord (wachtwoord vergeten)

Niet meer dan 250 tekens. Het is mogelijk x-en te gebruiken voor Esperanto-letters. Indien je een fout maakte, geef dan een nieuwe tekst in. De oude zal worden verwijderd.